Zaorejas
Zaorejas | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Gvadalaĥaro | ||
Komarko | Senjorlando de Molina-Alto Tajo (Molina-Alta Taĵo) | ||
Poŝtkodo | 19495 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 112 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 1 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 46′ N, 2° 12′ U (mapo)40.761111111111-2.2022222222222Koordinatoj: 40° 46′ N, 2° 12′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 225 m [+] | ||
Areo | 189 km² (18 900 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Zaorejas [+] | |||
Zaorejas [zaoREĥas] estas municipo en Hispanio, en la aŭtonoma komunumo, do regiono Kastilio-Manĉo kaj la provinco Gvadalaĥaro. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 112 loĝantoj sur areo de 189 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 0,6 loĝantoj/km². La loĝantoj nomiĝas zaorejanos [zaoreĤAnos] respektive zaorejanas [zaoreĤAnas]. Zaorejas estas konsiderata kiel la ĉefurbo de la Supra Taĵo, pro sia geografia situo en la centro de la parko; krome ĝi estas la nura municipo de la nomitaj gancheros [ganĈEros][1] kie oni povas viziti unu el interpretejoj de la Natura Parko Alta Taĵo. La municipa teritorio enhavas la submunicipojn Huertapelayo kaj Villar de Cobeta.
Situo
[redakti | redakti fonton]Zaorejas situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Senjorlando de Molina-Alto Tajo en la orienta parto de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 1225 m super marnivelo; je 120 km el Gvadalaĥaro, la provinca ĉefurbo, je 39 km el Molina de Aragón, plej proksima urbo, je 106 km el Kvenko, kaj je 175 km el Madrido, la ŝtata ĉefurbo. La geografiaj koordinatoj estas 40°45′40″N 2°12′08″Ok. Najbaras la municipoj Huertahernando, Olmeda de Cobeta, Cobeta, Corduente, Fuembellida, Peñalén, Villanueva de Alcorón kaj Armallones.
Historio
[redakti | redakti fonton]Dum la unua duono de la 20-a jarcento la loĝantaro estis foje 1 000 loĝantoj, sed poste venis dekadenco kaj la loĝantaro malpliiĝis.
Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto de 992 loĝantoj en 1950 al 131 en 2016, do oni perdis pli ol 800 loĝantojn pro diversaj kialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Zaorejas, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Zaorejas kie la nombro de loĝantoj falis al la nunaj 112 en 2023.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Agrikulturo (neirigacia) kaj brutobredado tradicie. Pensioj de emerituloj. Forstado, gastado, rura tursimo: Muzeo de gancheros, interpretejo de la Natura Parko Alta Taĵo, romia akvedukto, restaĵoj de keltiberoj kaj romiaj ŝseoj en la areo.
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Hokistoj, pro la tradicia metio transporti arbotrunkon laŭ la rivero sur ili manipulante ilin per longaj hokoj.