Saltu al enhavo

Ledanca

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ledanca
municipo en Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Gvadalaĥaro
Komarko Alkario
Poŝtkodo 19...
Demografio
Loĝantaro 105  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 52′ N, 2° 51′ U (mapo)40.869722222222-2.8425Koordinatoj: 40° 52′ N, 2° 51′ U (mapo) [+]
Alto 924 m [+]
Areo 47 km² (4 700 ha) [+]
Ledanca (Kastilio-Manĉo)
Ledanca (Kastilio-Manĉo)
DEC
Situo de Ledanca
Ledanca (Hispanio)
Ledanca (Hispanio)
DEC
Situo de Ledanca

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Ledanca [+]
vdr

Ledanca [leDANka] estas municipo en Hispanio, en la aŭtonoma komunumo, do regiono Kastilio-Manĉo kaj la provinco Gvadalaĥaro. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 105 loĝantoj sur areo de 47 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 2,2 loĝantoj/km². Estas du ĉefaj domaroj nome Ledanca mem kaj Valfermoso de las Monjas (bela valo de la monaĥinoj). Estas malgranda vilaĝo en kiu travivas multaj de la antikvaj domoj el adobo, ĉirkaŭita de malgrandaj fruktoĝrdenoj kaj kampoj de seka agrikulturo, vitejoj, frutkarboj kaj olivarboj. La loĝantoj nomiĝas ledancos [leDANkos] respektive ledancas [leDANkas].

Ledanca situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Alkario en la nordo de la sudokcidenta kvarono de la provinco Gvadalaĥaro, do en ties centro, je altitudo de 924 m super marnivelo; je 42 km el Gvadalaĥaro, la provinca ĉefurbo. La geografiaj koordinatoj estas 40°52′11″N 2°50′33″Ok.

Ledanca situas en la valo de la rivero Badiel, ĉirkaŭ la km 94,5 de la ŝoseo N-II.

Nordokcidente: Villanueva de Argecilla Norde: Jadraque Nordoriente: Argecilla
Okcidente: Utande Oriente: Argecilla
Sudokcidente: Gajanejos Sude: Brihuega Sudoriente: Brihuega

En la dua duono de la 19-a jarcento la loĝantaro preskaŭ atingis milon da personoj, poste malrapide malaltiĝis ĉefe post la Hispana Enlanda Milito kaj laŭlonge de la dua duono de la 20-a jarcento, ĝis oni venis al 110 lokuloj en 2016, tio estis oni perdis preskaŭ 900 loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Ledanca oni supreniris al 640 loĝantoj, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Ledanca kie la nombro de loĝantoj falis al la nunaj 105 en 2023.

Histori-arta heredo

[redakti | redakti fonton]
Preĝejo de Nia Senjorino de la Asunción.
Ermitejo.

Elstaras la preĝejo — de stilo romanika kvankam tre reformita ĉefe pro la bombardado kiun ĝi suferis en la Enlanda Milito de 1936 — kaj la fonto de la placo, de la 18-a jarcento. La pejzaĝo de la zono estas tipa de la Alcarria, kaj en la ĉirkaŭoj troviĝas la ermitejo, la Molino del Cura —(Muelejo de la Pastro, mezepoka — kaj la ruinoj de antikva teksejo.

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]