Saltu al enhavo

Taravilla

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Taravilla
municipo en Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Gvadalaĥaro
Komarko Senjorlando de Molina-Alto Tajo (Molina-Alta Taĵo)
Poŝtkodo 19314
Demografio
Loĝantaro 42  (2023) [+]
Loĝdenso 1 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 42′ N, 1° 58′ U (mapo)40.6973198-1.9689273Koordinatoj: 40° 42′ N, 1° 58′ U (mapo) [+]
Alto 1 317 m [+]
Areo 60,68 km² (6 068 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Taravilla (Kastilio-Manĉo)
Taravilla (Kastilio-Manĉo)
DEC
Situo de Taravilla
Taravilla (Hispanio)
Taravilla (Hispanio)
DEC
Situo de Taravilla

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Taravilla [+]
vdr

Taravilla [taraBIĝa] estas municipo en Hispanio, en la aŭtonoma komunumo, do regiono Kastilio-Manĉo kaj la provinco Gvadalaĥaro. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 42 loĝantoj sur areo de 60,68 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 0,7 loĝantoj/km².

La lageto de Taravilla, situa en la Natura Parko Alta Taĵo

Taravilla situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Senjorlando de Molina-Alto Tajo en la orienta parto de la provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 1325 m super marnivelo; je 161 km el Gvadalaĥaro, la provinca ĉefurbo. La geografiaj koordinatoj estas 40°41′50″N 1°58′08″Ok. Najbaras la municipoj Pinilla de Molina, Peralejos de las Truchas, Poveda de la Sierra, Peñalén, Baños de Tajo kaj Terzaga. Ili distribuiĝas laŭ la sekva skemo:

Nordokcidente: Baños de Tajo Norde: Baños de Tajo Nordoriente: Terzaga
Okcidente: Peñalén Oriente: Terzaga
Sudokcidente: Poveda de la Sierra Sude: Peralejos de las Truchas Sudoriente: Pinilla de Molina

Dum la dua duono de la 19-a jarcento la loĝantaro preskaŭ atingis 500 loĝantoj, sed poste venis dekadenco kaj la loĝantaro malpliiĝis. Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto de 383 loĝantoj en 1930 al 34 en 2016, tio estis oni perdis entute pli ol 400 loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Taravilla, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Taravilla kie la nombro de loĝantoj falis al la nunaj 42 en 2023.

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Pensioj de emerituloj.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]