La Yunta
La Yunta | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Gvadalaĥaro | ||
Komarko | Senjorlando de Molina-Alto Tajo (Molina-Alta Taĵo) | ||
Poŝtkodo | 19361 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 94 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 2 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 55′ N, 1° 41′ U (mapo)40.9142317-1.6833548Koordinatoj: 40° 55′ N, 1° 41′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 128 m [+] | ||
Areo | 56 km² (5 600 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo La Yunta [+] | |||
La Yunta [LaĜUNta] (Jungitaro) estas municipo en Hispanio, en la aŭtonoma komunumo, do regiono Kastilio-Manĉo kaj la provinco Gvadalaĥaro. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 94 loĝantoj sur areo de 56 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1,7 loĝantoj/km². La loĝantoj nomiĝas yuntanos [ĝunTAnos] respektive yuntanos [ĝunTAnos].
Toponimio
[redakti | redakti fonton]La toponimo La Yunta ŝajne devena de la verbo «juntar» (junti), eble reference — laŭ Joan Corominas — al la kunfluejo inter du riveroj.[1]
Situo
[redakti | redakti fonton]La Yunta situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Senjorlando de Molina-Alto Tajo en la orienta parto de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 1104 m super marnivelo; je 166 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo, je 21 km el Molina de Aragón, plej proksima urbo, je 100 km el Teruelo kaj je 120 km el Zaragozo. La geografiaj koordinatoj estas 40°54′51″N 1°41′00″Ok. Najbaras la municipoj Molina de Aragón, Embid, Torralba de los Frailes, Used, Las Cuerlas, Odón kaj Campillo de Dueñas.
Historio
[redakti | redakti fonton]Dum la unua duono de la 20-a jarcento la loĝantaro atingis 600 loĝantojn, sed poste venis dekadenco kaj la loĝantaro malpliiĝis.
Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto de 624 loĝantoj en 1940 al 101 en 2016, do oni perdis pli ol 500 loĝantojn pro diversaj kialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe La Yunta, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe La Yunta kie la nombro de loĝantoj falis al la nunaj 94 en 2023.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Pensioj de emerituloj.
Bildaro
[redakti | redakti fonton]-
Turego.
-
Preĝejo de Sankta Maria La Plejgranda.
-
Urbodomo.
-
Ermitejo de la Virgulino de la Soleco.
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ López de los Mozos y Ranz Yubero, 2004, p. 14.
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- López de los Mozos Jiménez, J. Ramón; Ranz Yubero, J. Antonio (2004). «La Yunta. Un pueblo molinés en la raya de Aragón. Aproximación al estudio de su toponimia menor» Alirita la 28an de Decembro 2017. Cuadernos del baile de San Roque. Centro de Estudios del Jiloca. (1): 101-114. ISSN 1136-8209.