Abánades
Abánades | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Gvadalaĥaro | ||
Komarko | Montaro de Gvadalaĥaro | ||
Poŝtkodo | 19432 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 62 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 2 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 54′ N, 2° 29′ U (mapo)40.893888888889-2.4838888888889Koordinatoj: 40° 54′ N, 2° 29′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 039 m [+] | ||
Areo | 36,08 km² (3 608 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Abánades [+] | |||
Abánades estas municipo en Hispanio, en la aŭtonoma komunumo, do regiono Kastilio-Manĉo kaj la provinco Gvadalaĥaro. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 62 loĝantoj sur areo de 36,08 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1,7 loĝantoj/km².
Situo
[redakti | redakti fonton]Abánades situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Montaro de Gvadalaĥaro en la centra parto de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 1039 m super marnivelo; je 81 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo, kaj je 30 km el Sigüenza, plej proksima urbo. La geografiaj koordinatoj estas 40°53′38″N 2°29′02″Ok.
Nordokcidente: Torremocha del Campo | Norde: Alcolea del Pinar | Nordoriente: Sotodosos |
Okcidente: Torremocha del Campo | Oriente: Esplegares | |
Sudokcidente: Torrecuadradilla | Sude: Canredondo | Sudoriente: Sacecorbo |
Historio
[redakti | redakti fonton]La areo de Medinaceli estis konkerita de la kristanoj al la islamanoj definitive en 1104, kaj tiu inkludis ankaŭ areojn de la nunaj provincoj de Soria kaj norda Gvadalaĥara, krom parton de Teruelo. Ĉar la unuaj dokumentaj mencioj de la municipo Abánades, nome de la 14-a jarcento, jam metis Abánades ene de la jurisdikcio de Medinaceli, tio sugestas ke en la pasinto, la teritorio kie Nun estas la municipoa apartenis al Medinaceli jam en araba epoko. La reloĝigo de la konkeritaj teroj ne okazis ĝis 50 jarojn poste.
En la moderna historio, elstaras la rolo kiun havis tiu municipo dum la Hispana Enlanda Milito. En marto de 1938, post du jaroj de bataloj, la frankisma flanko, kun la celo atingi la Mediteraneon kaj disdividi la teritorion de la Respubliko, iniciatis ofensivon en Aragono. Por eviti tion la milicestro Cipriano Mera agadis ofensive en Gvadalaĥara. En Abánades la frankisma Bataliono 268 de San Fernando alvenis el Renales kaj situis ĝin en la kastelo, kiu ankoraŭ ne havis okupon de respublikanoj, kaj tiel ĝi estis la pozicio plej antaŭenira de la frankistoj en la sektoro. Post intensaj tri bataltagoj la fronto stabiliĝis. Tiu batalo apenaŭ estis konata, kvankam ĝi okazigis ĉirkaŭ 7000 mortojn inter ambaŭ flankoj.[1][2][3]
Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto de 296 loĝantoj en 1950 al 59, tio estis oni perdis pli ol 200 loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Abánades, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Abánades kie oni falis al la nunaj 59.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.
La municipo estas komplete agrikultura. Estas kultivejoj kiuj alternas inter irigacio kaj seka agrikulturo, kie eblas kultivi cerealojn kaj fruktarbojn. Gravas ankaŭ ĉasado kaj fiŝkaptado.
Monumentoj
[redakti | redakti fonton]Elstaras speciale la preĝejo de Sankta Petro, kiu datas de la 16-a jarcento. Alia elstara edifico estas la Ermitejo de Nia Sinjorino de Mercedes.