*lum/i PV

*lumi

(ntr)
1.
Eligi tiajn radiojn, kiuj estas percepteblaj per la okuloj kaj ebligas vidi objektojn: lumis super li la suno [1]; dum la tago kiam la suno lumas tra la akvo li dormas sed en stellumaj noktoj kaj ĉe lunlumo li leviĝas super la akvon [2]; [nun] malpli da steloj lumas nokte [3]; interne lumis torĉoj, oni do povis vidi, ke la muroj konsistas el tabuloj skulptitaj kiel puntoj [4]; kaj Dio diris: […] estu lumaĵoj en la ĉiela firmaĵo, por lumi super la tero [5]; la malnova lanterno [ne plu] lumas sufiĉe, por servi kiel strata lanterno [6]; ses lampiroj lumis tiel bone, kiel ili povis [7]; (figure) la tempo de la infaneco havas siajn lumajn altaĵojn, kies radioj poste lumas tra la tuta vivo [8]; ili opinias, ke ĉio, kio lumas, enhavas en si almenaŭ unu vakskandelon [9]; lumas pli hele ol pala kandelo / Sur vojoj de l' vivo afabla botelo [10]; post vetero malbela lumas suno plej hela PrV ; (figure) ĉie lumas la samaj emblemoj de la samaj tutmondaj kompanioj (kp okulfrapa) [11].
Rim.: Ne uzu „lumi“ transitive en la senco de „lumigi“, „prilumi“: malmultaj lanternoj malbone lumis la strateton Marta .
2.
(figure) (pri mieno, okuloj) Montranta bonan humoron, ĝojon, feliĉon kc: lia vizaĝo lumis kiel la suno [12]; ĝoja rideto eklumis sur ŝia bela vizaĝo FK ; pli belan ornamon havis neniu Greka knabino, ŝia vizaĝo lumis, ŝiaj okuloj estis kiel du steloj [13]; ŝiaj okuloj lumis de ĝojo [14]; li rigardis en la milde lumantan vizaĝon de [anĝelo] [15]; iliaj brunaj okuloj lumis tre saĝe [16]; ŝiaj okuloj briletis kaj la tre serioza vizaĝo eklumis kvazaŭ rivele HsT ; Petro aŭskultis ilin kaj ĝojo ĉiam pli granda lumis sur lia vizaĝo QuV .
VD:brili, radii
angle:
shine
beloruse:
сьвяціць, сьвяціцца
ĉeĥe:
svítit, zářit
ĉine:
发亮 [fāliàng], 發亮 [fāliàng], 照耀 [zhàoyào], 照亮 [zhàoliàng], 发光 [fāguāng], 發光 [fāguāng], 光輝 [guānghuī], 光辉 [guānghuī], 夜光 [yèguāng]
france:
luire, rayonner
germane:
leuchten, strahlen 1. scheinen
hispane:
brillar
hungare:
1. fénylik 2. ragyog
indonezie:
bersinar, bercahaya
itale:
brillare
japane:
光っている [ひかっている], 光る [ひかる], 輝く [かがやく]
nederlande:
1. licht geven 2. stralen (een stralend gezicht b.v.)
pole:
świecić, widnieć, palić się
portugale:
brilhar
rumane:
luci, arăta, arde
ruse:
светить, светиться
slovake:
osvetľovať
svede:
1. lysa
turke:
ışık saçmak
ukraine:
світити

lumo

1.
FIZ Radioj (elektromagnetaj ondoj), kiuj estas perceptataj per la okuloj kaj igas la objektojn videblaj: la lumo de fajro [17]; ni silentos kaj atendos ĝis la lumo de la mateno [18]; la lumo de mateno, kiam leviĝas la suno [19]; la arĝenta sabata kandelabro verŝis sian festan lumon sur la piece gajajn vizaĝojn de la maljunuloj RBa ; manĝi sandviĉojn ĉe la lumo de du kandeloj [20]; kie lumo ekzistas, ankaŭ ombro troviĝas PrV . VD:lumrapido, lumstrio
2.
Io lumanta (precipe plurnombre kaj se ne konvenas precizigi la naturon de la koncernaj lumaĵoj): li murmuretis […] kiam la lumoj grupiĝis en unu loko IKr ; ŝi kondukis ŝin en la ĉambron kaj ekbruligis lumon [21]; ili estingis la lumon kaj serĉis lokon por la dormo [22]; ĉiuj ekkuris galope al la rivero, sur kies bordoj jam brilis multenombraj lumoj kaj sonis granda kanto de la kunveninta popolo [23]; finfine, mi ekvidis elektrajn lumojn kaj rekonis, ke mi troviĝas en la vilaĝo [24]. SUB:lumilo
3.
(figure) Aldonaj informoj, kiuj klarigas iun aferon: ĉu vi, saĝaj pastroj, povas ĵeti lumon sur ĉi tiun misteran aferon Iŝtar ? viaj artikoloj prezentas nian aferon al la legantoj en malĝusta lumo, kaj tial ni estas devigitaj doni kelkan klarigon [25]; [tia] esploro sendube ĵetus interesan lumon sur la konsiston de la esperanto-kolektivo BonaLingvo ; [ili] neniam metas en lumon siajn meritojn, laŭ ilia propra modesta juĝo BdV ; tiu dokumento estis por li vera malkaŝo, kaj ĵetis novan lumon sur fariĝojn, kiuj restis ĝis nun mallumaj ChL ; la kuracisto ne vidis ian klinikan signon, kiu povus ĵeti lumon sur la kaŭzon de l’ morto ChR ; oni rigardas novan mesaĝon en la lumo de tiu statistiko [26]; lia klopodado aperigi la situacion en Zimbabvo kaj aliaj afrikaj landoj en favora lumo estas tamen iom troa [27]; lumo fariĝos, kulpo troviĝos PrV .
4.
REL La bono, la pravo, Dio, la vera scio ks: la lumo de la saĝo [28]; la Eternulo estas mia lumo kaj mia savo [29]; li estas en la lumo [30]; [Johano] venis kiel atestanto, por atesti pri la lumo, por ke ĉiuj per li kredu [31]; tiuj homoj estas kontraŭuloj de la lumo, ili ne konas Liajn vojojn, ne revenas al Lia irejo [32]; ĉu ĉiu serĉanto nepre serĉas lumon? ofte oni ne sopiras spiritecon, sed aliajn aferojn, kiel […] unikaj „mistikaj“ spertoj [33].
5.
(figure) Optimisma sento: ĝojo, feliĉo, espero: ĉe la Judoj estis lumo kaj ĝojo, gajeco kaj triumfo [34]; finfine videblas lumo fine de la tunelo [35].
6.
(figure) Vidkapablo: la lumo de miaj okuloj [36].
afrikanse:
lig
albane:
dritë
amhare:
ብርሃን
arabe:
ضوء
armene:
լույս
azerbajĝane:
yüngül
beloruse:
1. сьвятло 2. крыніца сьвятла 3. сьвятло 4. сьвятло 5. сьвятло 6. сьвятло
bengale:
আলো
birme:
အလင်း
bosne:
svjetlo
ĉeĥe:
světlo
ĉine:
光線 [guāngxiàn], 光线 [guāngxiàn], 光 [guāng], 光照 [guāngzhào], 灯光 [dēngguāng], 燈光 [dēngguāng]
dane:
lys
estone:
tuli
eŭske:
argia
filipine:
liwanag
france:
éclairage, lueur, lumière, luminaire (source), génie
galege:
luz
germane:
1. Licht, Schein 2. Lichtquelle, Leuchten 3. Licht (Klarheit) 4. Licht (Gottes), (göttliche) Wahrheit 5. helle Freude ~o fine de la tunelo: Licht am Ende des Tunnels. 6. Augenlicht
guĝarate:
પ્રકાશ
haitie:
limyè
haŭse:
haske
hinde:
प्रकाश
hispane:
1. luz 2. lumbrera 3. luz
hungare:
1. fény 2. fényforrás 3. fény, világosság
igbe:
ìhè
indonezie:
sinar, cahaya
irlande:
solas
islande:
ljós
itale:
luce 2. chiarore 3. luce, lume
japane:
[ひかり]
jave:
cahya
jide:
ליכט
jorube:
ina
kanare:
ಬೆಳಕಿನ
kartvele:
მსუბუქი
kazaĥe:
жеңіл
kimre:
golau
kirgize:
жарык
kmere:
ពន្លឺ
koree:
korsike:
di luce
kose:
ukukhanya
kroate:
svjetlo
kurde:
sivik
latine:
lucem
latve:
gaisma
laŭe:
ແສງສະຫວ່າງ
litove:
šviesa
makedone:
светлината
malagase:
fahazavana
malaje:
cahaya
malajalame:
വെളിച്ചം
malte:
dawl
maorie:
te marama
marate:
प्रकाश
monge:
lub teeb
mongole:
гэрэл
nederlande:
licht
nepale:
प्रकाश
njanĝe:
kuunika
okcidentfrise:
ljocht
panĝabe:
ਹਲਕਾ
paŝtue:
رڼا
pole:
światło, poświata
portugale:
luz
ruande:
urumuri
rumane:
lumină, strălucire
ruse:
1. свет 2. источник света 3. свет 4. свет
samoe:
māmā
sinde:
نور
sinhale:
ආලෝකය
skotgaele:
sgòthan
slovake:
svetlo
slovene:
svetloba
somale:
nalka
ŝone:
chiedza
sote:
leseli
sunde:
cahaya
svahile:
mwanga
svede:
ljus
taĝike:
сабук
taje:
แสง
tamile:
ஒளி
tatare:
яктылык
telugue:
కాంతి
tibete:
བཞུ་མར་
tokipone:
suno
turke:
ışık, aydınlık
ukraine:
світло
urdue:
روشنی
uzbeke:
engil
vjetname:
ánh sáng
volapuke:
1. lit
zulue:
ukukhanya

luma

1.
Eliganta lumon, lumanta, radianta: lumaj fenomenoj [37]; li kovris la lumantan objekton per la piedo FK ; la akvo, kolorigita per la reflektoroj, similis ĉielarkon, ŝprucantan en mirakla luma kolono FdO ; lumaj vitraj muroj de la novaj magazenoj Metrop ; tiam falis radianta falstelo, kiu tiris post si longan luman strion [38]; la virineto de maro levis siajn travideblajn brakojn al la luma suno kaj je la unua fojo ŝi sentis larmojn [39].
2.
Rilata al lumo, kiu estas el lumo: el ĉiuj tempoj, el ĉiuj landoj montriĝas tiuj lumaj bildoj [40]; al pazigrafioj oni povas alvicigi ankaŭ telegrafajn kodojn, dekuman klasifikadon, luman kaj flagan signalsistemojn [41]; luma signalo, premo, fonto.
Rim.: Ĉar ĉi tiu senco implicas rilaton al la substantiva ideo pri lumo (lumoa, de lumo), tial anstataŭ tiajn rilatajn adjektivojn oni preferas uzi vortojn kunmetitajn: lumbildoj, lumsignalo, lumpremo, lumfonto, lumjaro, lumondo ktp ‐ kontraste al la kvalitaj sencoj de la adjektivo. [Sergio Pokrovskij]
3.
Lumplena, hela: luma, hela tago [42]; estis hela luma mateno [43]; estis jam luma tago, kiam Marta estingis la lampon kaj prenis plumon Marta ; la nokto estos luma, kiel tago QuV ; la luno brilis […] tiamaniere, ke estis preskaŭ tiel lume, kiel tage [44]; propra domo kun komfortaj lumaj ĉambroj EeP ; ni iras en lumaj salonoj Metrop .
4.
(figure) Kiu rilatas lumo4 aŭ lumo5: serĉi […] pli feliĉajn, pli lumajn pensojn – novajn idealojn Iŝtar ; sed ne imagu, ke li prezentis nur lumajn dimensiojn, aŭ eĉ, se mi rajtas paroli karikature, anĝelojn ludantajn per harpo sur tavolo el blankaj nuboj [45]; la kredo je luma estonteco estis granda kaj la entuziasmo eksterordinara [46].
5.
(figure) Kiu impresas kvazaŭ lumanta, radianta: ŝi trapikis truon en la folio, rigardis tra ĝi al la suno, kaj tiam ŝajnis al ĝi, kvazaŭ ŝi vidas la lumajn okulojn de siaj fratoj [47]; luma vizaĝo de reĝo estas vivo [48].
beloruse:
сьветлы, сьветлавы
ĉeĥe:
jasný, světelný, světlý
ĉine:
光明 [guāngmíng], 通明 [tōngmíng], 炳 [bǐng]
france:
lumineux
germane:
3. leuchtend, hell, licht 5. strahlend, leuchtend
hungare:
3. fényes 5. fényes, derült
indonezie:
3. terang, cerah
itale:
3. luminoso 5. lucente, brillante
japane:
光の [ひかりの], 明るい [あかるい]
nederlande:
lichtend
pole:
jasny, świetlny, widny, ciągle świecący
portugale:
3. luminoso
rumane:
clar, luminos, încă strălucitor
ruse:
светлый 1. светлый, светящийся 2. светлый, световой
slovake:
jasný, svetlý
svede:
1. lysande 2. ljus- 3. ljus
tibete:
&t_-a;ོད་གསལ་
turke:
aydınlık
ukraine:
світлий

lumaĵo

Lumanta objekto, precipe astro: kaj Dio faris la du grandajn lumaĵojn: la pli grandan lumaĵon, por regi la tagon, kaj la malpli grandan lumaĵon, por regi la nokton [49]; [por rigardi] la lunon […] la gasto turnis sian vizaĝon al la nokta lumaĵo, fluganta tra la nuboj MkM ; li estingis sian lumaĵon, malfermis la pordon tre antaŭzorge, certiĝis ĉu la koridoro estas senhoma KPr .
beloruse:
сьвяцiла, крыніца сьвятла
ĉine:
照亮 [zhàoliàng], 光源 [guāngyuán], 照明器具 [zhàomíngqìjù], 发光体 [fāguāngtǐ], 發光體 [fāguāngtǐ], 电灯 [diàndēng], 電燈 [diàndēng]
germane:
Leuchte, Licht(quelle)
indonezie:
benda terang
japane:
発光体 [はっこうたい], 光源 [こうげん]
nederlande:
lichtend voorwerp
pole:
naturalne źródło światła
rumane:
sursă de lumină naturală
ruse:
светило, источник света

lumigi

1.
Havigi lumon al, provizi per lumo: fulmoj lumigis la mondon [50]; la matena suno […] lumigas la kamentubon [51]; ili eklumigis […] sep kandelojn [52]; li iris antaŭen kaj lumigis al ili en la longa malluma koridoro [53]; ili venis al hele lumigita rabista domo [54]; oleo por lumigado [55].
2.
(figure) Klarigi, evidentigi, komprenigi: [li instruoj] ordigis liajn senordajn sciojn, donis al ili palpeblajn formojn kaj pli bone lumigis kelkajn faktojn [56]; subite la vero lumigis al lia spirito KPr .
3.
(figure) Gajigi, serenigi, senzorgigi: saĝeco de homo lumigas lian vizaĝon [57]; la fizionomion de Beatrico, iam stampitan de nekuracebla malĝojeco, ŝajnis kontraŭe nun lumigi la radieco de interna feliĉeco ChL ; la unua ekbrilo de sukceso lumigis antaŭ ŝi perspektivon kun pli bona estonteco Marta .
beloruse:
1. асьвятляць 2. прасьвятляць, вытлумачваць 3. асьвятляць
ĉeĥe:
osvětlit, ozářit, rozsvítit
ĉine:
照亮 [zhàoliàng], 照射 [zhàoshè], 点亮 [diǎnliàng], 點亮 [diǎnliàng], 迪 [dí]
france:
éclairer, éclaircir
germane:
erhellen 1. erleuchten 2. beleuchten (klären)
hispane:
1. iluminar, alumbrar
hungare:
1. (meg)világít 2. megvilágít (átv.) 3. felderít (átv.)
indonezie:
mencahayai, menyinari, menerangi
itale:
1. illuminare 2. illuminare, chiarire 3. illuminare
japane:
光らせる [ひからせる], 明るくする [あかるくする], 照らす [てらす], 明らかにする [あきらかにする], 晴れやかにする [はれやかにする]
katalune:
3. encendre
nederlande:
verlichten
okcitane:
alucar
pole:
oświetlać, rozświetlać, rozświecać, oświecać
portugale:
iluminar
rumane:
lumina, ilumina, lămuri
ruse:
1. осветить, освещать 2. прояснить 3. осветить (перен.)
slovake:
osvetliť, svietiť
svede:
1. belysa
turke:
ışıklandırmak, aydınlandırmak
ukraine:
засвічувати, запалювати, освітлювати, висвітлювати, роз’яснювати

lumigilo

Objekto aŭ aparato elradianta lumon; lumilo: ŝi opiniis, ke estas senutile meti […] ian lumigilon KPr ; sen lumigilo, palpetante, ŝi sin direktis al la pordo ChL ; pro la energi-krizo apenaŭ aŭ tute ne funkciis strataj lumigiloj [58].
beloruse:
сьвяцільня, сьветач, ліхтар
ĉeĥe:
osvětlovací těleso, svítilna
ĉine:
照亮 [zhàoliàng]
france:
éclairage (dispositif), luminaire (dispositif d'éclairage)
germane:
Lampe, Leuchte
hungare:
világítóeszköz, lámpa
indonezie:
sumber cahaya
itale:
lampada, fanale, illuminatore
japane:
照明器具 [しょうめいきぐ]
nederlande:
lichtbron (arch.)
pole:
oświetlacz, pochodnia
rumane:
iluminator, făclie, fachie, torță
ruse:
светильник
slovake:
osvetľovacie teleso
turke:
ışıklandırma
ukraine:
освітлювальний прилад, джерело світла, світильник

lumingo

Objekto, uzata por porti lumilon: ni metu tien por li liton kaj tablon kaj seĝon kaj lumingon [59]; ĉe ambaŭ flankoj staris du vicoj da kandeloj, la plej alta kiel grandega turo, la plej malgranda kiel lumingo en la kuirejo [60]; (figure) la pastroj […] estas la lumingo, en kiu brulas la lumo de la saĝo [61]; (figure) moralordono estas lumingo, kaj instruo estas lumo [62]. VD:lampingo
beloruse:
лямпа
germane:
Leuchte
itale:
lume (oggetto)
nederlande:
lamp (ontr.)
pole:
klosz, lampa
rumane:
abajur, lampă

lumilo

Aranĝaĵo servanta por produkti lumon: estis multaj lumiloj en la supra ĉambro, kie ni kunvenis [63]; kun la lumilo en mano, homon serĉante sur strato FK ; super ŝin kliniĝis alia virino, tenante en siaj manoj malgrandan korpeton […] kiun ŝi ĵus suprenigis en la mizeran lumon de l' vagona lumilo [64]; en ĉiu fenestro ludis la flamo de lumilo kaj de ĉie, kunfluante en konfuzan ĥoron, aŭdiĝis la ritkantado [65]; ŝi bakas siajn modlitajn anĝeletojn, vazojn, lumilojn, tablolampojn [66]; antaŭ duonjarcento fotistoj komencis uzi fulmolumilojn [67]; kajtoj jam estas ellaborataj kun lumiloj, tiel ke oni povas flugigi ilin nokte [68]; BIB (figure) Via vorto estas lumilo por miaj piedoj, Kaj lumo por mia vojo [69]; Vi estas mia lumilo, ho Eternulo [70]. SUB:flamingo, gasbeko, kandelabro, kandelo, lampo, lanterno, lucerno, lustro, torĉo
63. La Nova Testamento, La agoj 20:8
64. V. Langlet: Vojaĝimpresoj, 1895
65. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉapitro 26a
66. Laimius Stražnickas: Ceramikaĵoj, Monato, 2000/11, p. 24
67. Monato, János Sárközi: La fenomeno de ruĝaj okuloj, 2005
68. Monato, Shang Xiao-han: Kajtoj de Vejfango, 2013
69. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 119:105
70. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Samuel 22:29
beloruse:
крыніца сьвятла
ĉeĥe:
osvětlovací těleso, svítilna
ĉine:
光源 [guāngyuán]
france:
luminaire (source), source lumineuse
germane:
Lichtquelle, Leuchte
hispane:
lumbrera
hungare:
világító pont, fényforrás
indonezie:
sumber cahaya
itale:
lume (oggetto), sorgente luminosa, luce (oggetto)
japane:
灯火 [ともしび]
nederlande:
lichtbron
pole:
oświetlacz, oświetlenie do robienia zdjęć, przyrząd do oświetlania, kaganek
rumane:
iluminator, aparat de iluminat, candelă, opaiț
ruse:
светоч, светильник, источник света
slovake:
osvetľovacie teleso
turke:
ışık kaynağı
ukraine:
світильник

ĉirkaŭlumi

(tr)
Prilumi ĉiuflanken: en la preskaŭ tute malplena vagono estis mistera duonlumo: kelkaj lanternoj estis […] kovritaj per mallumaj verdaj kurtenetoj, tra kiuj ili apenaŭ ĉirkaŭlumis du aŭ tri dormantajn veturantojn FK ; tio estis fenestro de magazeno, kiu ĉe la arta ĉirkaŭlumado havis aspekton de sorĉa palaco Marta ; (abs.) sur tablo sveltas korpo de kandel', la flamo eta ĉirkaŭlumas mole [71]; (figure) li petegis sinjorinon Anneton […] per sia apero ĉirkaŭlumigi kaj sanktigi la malluman neston de malfeliĉa ermito FK .
71. Oĉjo Dadaev: Poemkolekto „25“, Cerbe kaj Kore, 1999-01
beloruse:
асьвятляць (з усіх бакоў)
ĉine:
照亮 [zhàoliàng]
germane:
erleuchten, erhellen
hungare:
körbevilágít
indonezie:
mencahayai (sekitar), menyinari (sekitar), menerangi (sekitar)
itale:
illuminare
nederlande:
belichten
pole:
iluminować, rozświetlić
rumane:
ilumina, lumina
ruse:
освещать

duonlumo

1.
Malforta lumo, en kiu oni ne klare vidas: mi restis en la antaŭa ĉambro, en la duonlumo [72]; tio estis grizaj, mallumaj tagoj, […] regis nur duonlumo [73]; la mistera duonlumo de la vespero ilin allogas Marta ; nokta silento kaj duonlumo [74].
2.
AUT Antaŭa lampo de aŭto, kiu prilumas la vojon malpli forte ol plenlumo, ne blindumante kontraŭvenantojn: en Litovio validas la trafikregulo postulanta ankaŭ tage veturi kun ŝaltitaj duonlumoj [75].
Rim.: KrDE proponas: proksimeca lumo.
72. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, La ombro
73. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Nokta ĉapo de fraŭlo
74. V. Garŝin, trad. M. Povorin: La ruĝa floro, La Ondo de Esperanto, 2006:12 (146)
75. Ganto: Elstaruloj de la jaro 2011, 2012-01-11
angle:
2. dipped headlight
beloruse:
1. паўсьвятло 2. фара блізкага сьвятла
ĉeĥe:
polosvětlo, přítmí, šero
ĉine:
1. [yìn], 蔭 [yìn], 黑影 [hēiyǐng], 黃昏 [huánghūn], 黄昏 [huánghūn] 2. 近光灯 [jìnguāngdēng], 近光燈 [jìnguāngdēng]
france:
1. pénombre 2. code (feu de croisement), feu de croisement
germane:
1. Dämmerlicht 2. Abblendlicht
indonezie:
1. cahaya redup 2. lampu dekat
japane:
薄明り [うすあかり]
pole:
półświatło, półmrok, światła mijania {pl}
rumane:
penumbră, murg, amurg, fază mică
slovake:
prítmie, šero
ukraine:
напівсвітло, півсвітло, напівтемрява, півтемрява

eklumigi

1.
Ekbruligi objekton aŭ ŝalti aparaton, kiu donas lumon: la kuiristino povis nenion vidi kaj iris eklumigi kandelon [76]; [li] ekbruligis alumeton [77]; la brilo de iliaj torĉoj eklumigis la nigran figuron de la pastro [78]; Marta desaltis de la seĝo kaj eklumigis la lampon Marta .
2.
(figure) Montri subitan optimisman aŭ komprenan emocion: klara rideto eklumigis ŝian vizaĝon FK ; fulmo eklumigis lian animon: de la emocio li preskaŭ perdis la konscion [79].
beloruse:
запаліць
ĉeĥe:
osvítit, rozsvítit
ĉine:
点着 [diǎnzháo], 點著 [diǎnzháo], 点燃 [diǎnrán], 點燃 [diǎnrán], 焌 [jùn], 点火燃烧 [diǎnhuǒránshāo], 點火燃燒 [diǎnhuǒránshāo], 燃点 [rándiǎn], 燃點 [rándiǎn]
france:
allumer (un éclairage)
germane:
aufleuchten lassen, erleuchten, anzünden, anstecken, anmachen
hispane:
encender
hungare:
(meg)gyújt (pl. lámpát)
itale:
accendere
japane:
つける, 点灯する [てんとうする]
nederlande:
aansteken
pole:
oświetlić, zapalić światło, zapalić lampę
portugale:
acender
rumane:
ilumina, lumina, aprinde lumina, aprinde lampa
ruse:
зажечь
slovake:
rozsvietiť, zažať svetlo
ukraine:
засвічувати, запалювати, освітлювати, висвітлювати, роз’яснювати

enlumiĝo

REL Iluminiĝo: Budao, antaŭ ol atingi enlumiĝon, fastadis laŭ la moro de hinduaj piuloj [80].
80. Vikipedio, Fasto, 2020-01-22
beloruse:
прасьветласьць, праясьнёнасьць
france:
illumination
germane:
Erleuchtung
indonezie:
pencerahan
japane:
啓発 [けいはつ], 啓蒙 [けいもう], 悟り [さとり], 悟道 [ごどう]

*malluma [81]

1.
Tute mankanta je lumo, ĝojo, klareco; senluma, ne lumigita: la nokto estis tiel malluma, ke ni nenion povis vidi eĉ antaŭ nia nazo FK ; la tuta resta parto de la jaro konsistos el malluma nokto FK ; kiam la vespero fariĝis pli malluma, centoj da koloraj lanternoj estis ekbruligitaj FK ; fulmo trakuris tra la malluma ĉielo FK ; nubo malluma, tondranta FK ; longaj mallumaj okulharoj FK ; ŝi relevis la kapon kun la malnova fiera esprimo en la mallumaj okuloj FK ; malluma malliberejo FK ; mallumaj verdaj kurtenetoj FK .
2.
(figure) Senespera, pesimisma, malĝoja: la koron malluman kolero plenigis FK ; ili kuraĝe elveturas renkonten al la malluma estonteco FK ; forpeli de si tiujn ĉi mallumajn pensojn FK ; mallumaj antaŭsentadoj FK ; li memoru pri la tagoj mallumaj, ĉar estos multe da ili [82].
VD:apokalipsa, malhela, malklara, nebula, nokta, nuba, obskura, ombra, tenebra
afrikanse:
donker
albane:
errët
amhare:
ጨለማ
arabe:
مظلم
armene:
մութ
azerbajĝane:
qaranlıq
beloruse:
цёмны
bengale:
অন্ধকার
birme:
မှောင်မိုက်
ĉeĥe:
neosvětlený, temný
ĉine:
黑暗 [hēiàn], 昏暗 [hūnàn], 悜 [chěng], 曀 [yì], 难以辨认 [nányǐbiànrèn], 難以辨認 [nányǐbiànrèn], 暝 [míng], 晦 [huì]
dane:
mørk
estone:
tume
france:
obscur
galege:
escuro
germane:
dunkel
guĝarate:
શ્યામ
haitie:
fè nwa
hinde:
अंधेरा
hispane:
oscuro, obscuro
hungare:
sötét
igbe:
gbara ọchịchịrị
indonezie:
1. gelap 2. suram, kelam
irlande:
dorcha
islande:
dökk
itale:
oscuro (agg.), buio (agg.)
japane:
暗い [くらい]
jave:
peteng
jide:
פינצטער
jorube:
dudu
kanare:
ಡಾರ್ಕ್
kartvele:
მუქი
kazaĥe:
қараңғы
kekĉie:
aak̕ab̕
kimre:
tywyll
kirgize:
караңгы
kmere:
ងងឹត
koree:
어두운
korsike:
scure
kose:
mnyama
kroate:
mrak
kurde:
tarî
latine:
obscuro
latve:
tumšs
laŭe:
ຊ້ໍາ
litove:
tamsus
makedone:
темно
malagase:
maizina
malaje:
gelap
malajalame:
ഇരുണ്ട
malte:
dlam
maorie:
pouri
marate:
गडद
monge:
tsaus
mongole:
харанхуй
nederlande:
donker (bn.), duister (bn.)
nepale:
अन्धकार
njanĝe:
mdima
okcidentfrise:
tsjuster
panĝabe:
ਹਨੇਰੇ
paŝtue:
تياره
pole:
ciemny, ponury, zacofany
portugale:
escuro
ruande:
umwijima
rumane:
întunecat, mohorât, morocănos, înapoi
ruse:
тёмный
samoe:
uliuli
sinde:
سڪو
sinhale:
අඳුරු
skotgaele:
dorcha
slovake:
neosvetlený, temný, tmavý
slovene:
temna
somale:
mugdiga
ŝone:
rima
sote:
lefifi
sunde:
poek
svahile:
giza
svede:
mörk
taĝike:
торик
taje:
มืด
tamile:
இருண்ட
tatare:
караңгы
telugue:
కృష్ణ
tibete:
ནག་ཁུང་
turke:
karanlık
ukraine:
темно-
urdue:
سیاہ
uzbeke:
qorong’u
vjetname:
tối
zulue:
amnyama

mallumo

1.
Plena manko je lumo: Moseo etendis sian manon al la ĉielo, kaj fariĝis densa mallumo en la tuta lando Egipta [83]; nebula griza mallumo BdV ; la mallumo fariĝis, se estas eble, pli firma FK ; preskaŭ absoluta mallumo regis ĉirkaŭ ŝi Marta . VD:nebulo, nubo, ombro
2.
(figure) Pesimismo, malĝojo, senespero: malĝojo kaj mallumo regis en la rondeto VivZam ; super tuta mondo subite falis dronego je mallumo, mensogo, malmoralo VivZam ; la mallumo de la frenezeco Ifigenio ; mallumo de malklereco [84].
beloruse:
цемра, цемень, цемрадзь, морак, змрок
ĉeĥe:
tma
ĉine:
黑暗 [hēiàn], 幽暗 [yōuàn], 晦 [huì], 黑影 [hēiyǐng]
france:
noir (obscurité), obscurité (absence de lumière, de clarté)
germane:
Dunkelheit
hispane:
oscuridad, obscuridad
hungare:
sötétség
indonezie:
1. kegelapan 2. kesuraman, kekelaman
itale:
buio, oscuritá
japane:
[やみ], 暗闇 [くらやみ], 無知 [むち], 暗愚 [あんぐ], 邪悪 [じゃあく]
nederlande:
donker (zn.), duister (zn.)
pole:
mrok, ciemność, ciemnota, zacofanie, niepobożność
portugale:
escuridão
rumane:
întuneric, ignoranță, înapoiere, impietate, lipsă de Dumnezeu
ruse:
тьма, темнота, мрак
slovake:
temnota, tma
svede:
mörker
turke:
karanlık
ukraine:
темрява, пітьма, морок, темнота, темінь, тьма

prilumi

(tr)
Lumi al io, verŝi lumon sur ion: prilumi al ili la vojon [85]; ili staris antaŭ belege prilumita portalo [86]; li […] ekvidis antaŭ si grandan, hele prilumitan kavernon [87]; la salono estis prilumita tagohele [88]; la tuta koridoro estis prilumita per putra ligno [89]; tie li sidis, prilumita de la brulanta kontraŭa domo [90].
beloruse:
асьвятліць
ĉeĥe:
osvítit, osvětlit
ĉine:
照亮 [zhàoliàng], 被照亮 [bèizhàoliàng], 被点亮 [bèidiǎnliàng], 被點亮 [bèidiǎnliàng], 点亮 [diǎnliàng], 點亮 [diǎnliàng]
france:
éclairer
germane:
beleuchten
hispane:
iluminar
hungare:
megvilágít
itale:
illuminare, gettare luce su
japane:
照らす [てらす], 光を当てる [ひかりをあてる], 照明する [しょうめいする]
nederlande:
belichten
pole:
oświetlać, oświetlić
rumane:
ilumina, lumina
ruse:
осветить, освещать
slovake:
osvietiť
svede:
belysa, lysa upp (något)
turke:
aydınlatmak
ukraine:
освітлювати, освічувати, висвітлювати

postlumo

1.
Estingiĝa lumo, ekzemple la nerekta lumo de jam subirinta suno: la paliĝanta postlumo de la sunsubiro ViV ; profunda nokto kun nur minimuma postlumo regis la ĉielon [91].
2.
AUTPIV1 Malantaŭa lampo de veturilo.
91. Júnio César: Mazirien, la Magiisto
angle:
2. rear light
beloruse:
1. водбліск 2. задні ліхтар
ĉine:
2. 猫眼 [māoyǎn], 貓眼 [māoyǎn], 尾灯 [wěidēng], 尾燈 [wěidēng], 車後燈 [chēhòudēng], 车后灯 [chēhòudēng]
france:
2. feux arrière (d'un véhicule)
germane:
1. Nachleuchten 2. Rücklicht, Katzenauge
hungare:
2. hátsó lámpák
indonezie:
2. lampu belakang (mobil)
itale:
2. luci posteriori, fanali posteriori
nederlande:
2. achterlichten
pole:
2. światło tylne
rumane:
2. lumina din spate
ruse:
2. задний свет (автомобиля)

tralumi

Lumi tra io: la fajrego […] tralumis desube la fumon QuV ; [la] blue brulanta flamo, […] lumigis la tutan salonon kaj tralumis eĉ tra la muroj [92]; tralumantaj pentraĵoj [93]; (figure) lian vizaĝon tralumis kvieta kaj milda ĝojo HsT ; (figure) apenaŭ li finis sian rakonton, mian kapon tralumis subita ideo Ĉukĉoj . VD:diafana, skani
beloruse:
прасьвечваць (наскрозь)
germane:
durchscheinen

bremsolumo, bremslumo

AUT Malantaŭa lampo de aŭto, kiu aŭtomate eklumas dum bremsado: hodiaŭ la bremsolumo en mia aŭto rompiĝis [94].
94. S. Ransom: Bremsolumo, 2006-12-10
angle:
brake light
beloruse:
стоп-сыгнал
ĉine:
刹车灯 [shāchēdēng], 剎車燈 [shāchēdēng], 停車燈 [tíngchēdēng], 停车灯 [tíngchēdēng], 刹车后灯 [shāchēhòudēng], 剎車後燈 [shāchēhòudēng]
france:
feu de freinage, feu stop (auto.)
germane:
Bremslicht
indonezie:
lampu rem
pole:
światło hamowania
rumane:
lumină de frână
ukraine:
стоп-сиґнал

nebullumo

AUT Lumilo de veturilo, sufiĉe forta por tralumi nebulon, densan pluvon aŭ neĝon: malvarma pluvo — / nombro da nebullumoj / preterirantaj [95].
95. Vastalto: malvarma pluvo, Akvosfero, 2009-12-10
angle:
fog lamp, fog light
beloruse:
процітуманная фара
ĉine:
雾灯 [wùdēng], 霧燈 [wùdēng]
france:
antibrouillard (auto.), feu de brouillard
germane:
Nebelscheinwerfer
indonezie:
lampu kabut
pole:
światło przeciwmgielne
rumane:
far de ceață

nordlumo

ASTMET Arkta polusa lumo: tamen ne estis mallume, la nordlumoj brilis ruĝe kaj blue, ĝi estis eterna belega fajraĵo [96]; fenikso […] flugas ankaŭ en la brilo de la nordlumo super la glaciaj kampoj de […] Grenlando [97]; oni klarigas tiaspecajn aerajn fenomenojn per norda lumo [98]; en la noktoj nordlumoj ludis ĉe la ĉielo [99]. SIN:arkta aŭroro
96. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ĉe la plej ekstrema maro
97. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Birdo Fenikso
98. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
99. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Pramaljuna Morlino
angle:
northern lights, aurora borealis
beloruse:
паўночнае зьзяньне
ĉeĥe:
severní polární záře
ĉine:
北极光 [běijíguāng], 北極光 [běijíguāng]
france:
aurore boréale
germane:
Nordlicht
hungare:
északi-sarki fény
indonezie:
aurora borealis
itale:
aurora boreale
japane:
北極光 [ほっきょくこう], オーロラ
latinece:
Aurora borealis
nederlande:
noorderlicht
pole:
zorza polarna
rumane:
auroră polară
ruse:
северноесияние
slovake:
severná polárna žiara
svede:
norrsken
ukraine:
північне сяйво

parklumo, parkadlumoj

AUT Iu el la angulaj malfortaj lampoj de aŭto, ĝin videbligantaj en duonhelo aŭ mallumo, ekzemple dum parkado en ne prilumita loko: preterrapidantaj aŭtoj ekbruligis subite kvazaŭ laŭ komando siajn parklumojn [100]; estingu precize je la dudektria kaj sepdek trifoje la parkadlumojn [101].
100. V. Beekman, trad. J. Ojalo: Noktaj aviadistoj , 1989
101. G. Grass, trad. G. Gehlert, A. Grötzner, S. Herrgesell kaj B. Lorenz: Lanta valso, [2009]
beloruse:
стаяначны ліхтар, габарытны ліхтар
ĉine:
小灯 [xiǎodēng], 小燈 [xiǎodēng]
france:
feu de position, feu de stationnement
germane:
Standlicht
indonezie:
lampu parkir
pole:
światło parkowania, światła postojowe {pl}
rumane:
lumina de parcare, flacără de aprindere

plenlumo

1.
Tre hela lumo sufiĉa por klare vidi: ili arestis kvar maturiĝantajn knabojn, kiuj la antaŭan posttagmezon rabis panĉaron, en la plenlumo [102]; (figure) subite la vero eksplodis plenlume KPr .
2.
AUT Plej forta antaŭa lampo de aŭto, kiu prilumas la vojon ĝis malproksime antaŭen (pli forta ol duonlumo): sur la vojkruciĝo turniĝis al Drammensvej kun plenlumoj vetureganta pasaĝeraŭto [103].
Rim.: KrDE proponas: distanca lumo.
102. F. Bordewijk, trad. M. Meeuwissen: Karaktero, 2011
103. V. Beekman, trad. J. Ojalo: Noktaj aviadistoj , 1989
angle:
2. full beam headlight, high beam
beloruse:
1. поўнае сьвятло 2. фара дальняга сьвятла
ĉeĥe:
jas, záře
ĉine:
2. 远光灯 [yuǎnguāngdēng], 遠光燈 [yuǎnguāngdēng]
france:
2. feu de route, phare (feu de route)
germane:
2. Fernlicht
indonezie:
1. cahaya terang 2. lampu jauh
pole:
światła długie {pl}
rumane:
lumini lungi
slovake:
jas, žiara

vaglumo, erarlumo

Lumeto vaganta super la marĉoj, produktata de malkomponiĝo de organikaj substancoj: malgrandaj etaj koboldoj kun vaglumo sur la ĉapo dancis ĉirkaŭe en la salono [104]; ili kuradis sur la kampo kaj estingis la vaglumojn, kiuj bonkore plenumis la peton pri aranĝo de torĉa procesio [105]; vaglumoj [...] kondukas for de la ĝusta vojo [106]
104. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Vojkamarado
105. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Monteto de elfoj
106. Michal Ende, trd. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonot, Ĉapitro 1
beloruse:
блукаючы агеньчык
ĉeĥe:
bludička
france:
feu follet
germane:
Irrlicht
hungare:
lidércfény, bolygótűz
itale:
fuoco fatuo
japane:
狐火 [きつねび], 鬼火 [おにび]
nederlande:
dwaallicht
pole:
błędny ognik, światło błądzące
rumane:
focul nebun, lumină pâlpâitoare
ruse:
блуждающийогонёк
slovake:
bludička
ukraine:
блукаючий вогник

polusa lumo

ASTMET Diverskolora lumo (luminesko), observebla en la apudpolusaj regionoj, estigata per la interago de de enerigriĉaj partikloj kun la tera magnetkampo: Esperanto ebligis, ke mi ekkonu Finnlandon, la finnajn homojn, la blankajn noktojn, kaj mi plezuriĝu en la admirinda polusa lumo [107]; Celsio […] priesploris interalie la konekson inter polusaj lumoj kaj ŝanĝoj de la tera magnetkampo [108]; ĝi esploris la atmosferon, glaci-riverojn, ekologion kaj marojn de la polusaj regionoj, kun laboratorioj pri la tieaj polusa lumo, jonosfero, kreskaĵoj kaj neĝglacio [109]; jam ekde kvardek kvina grado de latitudo estas tiaj polusaj lumoj ... (temas pri fikcia planedo) [110]. SIN:polusa aŭroro
angle:
polar light, aurora polaris
beloruse:
палярнае зьзяньне
ĉeĥe:
polární záře
ĉine:
极光 [jíguāng], 極光 [jíguāng]
france:
aurore polaire
germane:
Polarlicht
hungare:
sarki fény
indonezie:
aurora, cahaya kutub
itale:
aurora polare
japane:
極光 [きょっこう], オーロラ
nederlande:
poollicht, aurora
pole:
zorza polarna
rumane:
auroră polară
ruse:
полярное сияние
slovake:
polárna žiara

lumtago

AST Praktika mezurunuo de longo, uzata por mezuri grandegajn interastrajn distancojn, egala al la distanco, kiun la lumo vojaĝas dum unu tago.
angle:
light-day
beloruse:
сьветлавы дзень
germane:
Lichttag
indonezie:
hari cahaya
itale:
giorno luce
nederlande:
lichtdag
pole:
dzień świetlny
portugale:
dia-luz
rumane:
zi ușoară

lumhoro

AST Praktika mezurunuo de longo, uzata por mezuri grandegajn interastrajn distancojn, egala al la distanco kiun la lumo vojaĝas dum unu horo.
angle:
light-hour
beloruse:
сьветлавая гадзіна
germane:
Lichtstunde
indonezie:
jam cahaya
itale:
ora luce
nederlande:
lichtuur
pole:
godzina świetlna
portugale:
hora-luz
rumane:
ora lumina

lumminuto

AST Praktika mezurunuo de longo, uzata por mezuri grandegajn interastrajn distancojn, egala al la distanco, kiun la lumo vojaĝas dum unu minuto.
angle:
light-minute
beloruse:
сьветлавая хвіліна
germane:
Lichtminute
indonezie:
menit cahaya
itale:
minuto luce
nederlande:
lichtminuut
pole:
minuta świetlna
portugale:
minuto-luz
rumane:
minut luminos

lumsekundo

AST Praktika mezurunuo de longo, uzata por mezuri grandegajn interastrajn distancojn, egala al la distanco, kiun la lumo vojaĝas dum unu sekundo.
angle:
light-second
beloruse:
сьветлавая сэкунда
germane:
Lichtsekunde
indonezie:
detik cahaya
itale:
secondo luce
nederlande:
lichtseconde
pole:
sekunda świetlna
portugale:
segundo-luz
rumane:
secundă-lumină

administraj notoj

pri ~igilo:
    PIV1 ne plu konas ~igilo kaj transdonas ĝian sencon al ~ilo.
    Necesas restudi per ekzemploj: ~o 3, ~ilo, ~ajxo, ~igilo. [MB]
  
pri ~ingo:
    Trovi pli precizan difinon kaj tradukojn.
    [MB]
  
pri lum/i :
      movu kunmetaĵojn ~horo..~sekundo al la duavortaj artikoloj!
    
~a: Mankas verkindiko en fonto.
~tago: Mankas dua fontindiko.
~tago: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~horo: Mankas dua fontindiko.
~horo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~minuto: Mankas dua fontindiko.
~minuto: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~sekundo: Mankas dua fontindiko.
~sekundo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.