Trebostovo
Trebostovo | |
hungare: Kistorboszló | |
municipo | |
|
|
Oficiala nomo: Trebostovo | |
Lando | Slovakio |
---|---|
Regiono | Regiono Žilina |
Distrikto | Distrikto Martin |
Historia regiono | Supra Hungarujo |
Parto de | Turiec |
Situo | Trebostovo |
- alteco | 470 m s. m. |
- koordinatoj | 49° 01′ 29″ N 18° 51′ 41″ O / 49.02472 °N, 18.86139 °O (mapo) |
Areo | 13,122 km² (1 312,2 ha) |
Loĝantaro | 495 (31.12.2011) |
Denseco | 37,72 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1261 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 038 41 |
Telefona antaŭkodo | +421-43 |
Aŭtokodoj | MT |
NUTS | 512664 |
Situo enkadre de Slovakio
| |
Situo enkadre de Regiono Žilina
| |
Vikimedia Komunejo: Trebostovo | |
Retpaĝo: www.trebostovo.sk | |
Portalo pri Slovakio |
Trebostovo (hungare Kistorboszló [kiŝtorboslO]) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.
Situo
[redakti | redakti fonton]Trebostovo situas laŭ flankovojoj. Martin troviĝas je 10 km.
Historio
[redakti | redakti fonton]Antaŭ la hungara dominado keltoj havis tie teran fortikaĵon. La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1261 en latina formo "terra Treboztou". La hungara loknomo "Kystorbozlo" aperis en 1383. En 1715 28 familioj pagis impostojn. En 1785 551 vilaĝanoj loĝis en 78 domoj, en 1828 516 vilaĝanoj loĝis en 69 domoj. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Kistorboszló 421 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Turóc, al distrikto de Martin, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Trebostovo 458 homoj, (454 slovakoj).
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- renesanca kastelo de familio Révay [rEvai] el la 17-a jarcento
- nobeldomo el la 18-a jarcento