Lipovec (distrikto Martin)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Lipovec |
Lipovec | ||
hungare: Lamosfalva | ||
municipo | ||
Lipovec
| ||
|
||
Oficiala nomo: Lipovec | ||
Lando | Slovakio | |
---|---|---|
Regiono | Regiono Žilina | |
Distrikto | Distrikto Martin | |
Historia regiono | Supra Hungarujo | |
Parto de | Turiec | |
Montaro | Malgranda Fatro | |
Rivero | Krpeliansky kanál | |
Situo | Lipovec | |
- alteco | 400 m s. m. | |
- koordinatoj | 49° 07′ 40″ N 18° 55′ 40″ O / 49.12778 °N, 18.92778 °O (mapo) | |
Areo | 12,76 km² (1 276 ha) | |
Loĝantaro | 850 (16.05.2007) | |
Denseco | 66,61 loĝ./km² | |
Unua skribmencio | 1375 | |
Plej facila aliro | Kľačianska Magura | |
Horzono | MET (UTC+1) | |
- somera tempo | MET (UTC+2) | |
Poŝtkodo | 038 61 | |
Telefona antaŭkodo | +421-43 | |
Aŭtokodoj | MT | |
NUTS | 512435 | |
Situo enkadre de Slovakio
| ||
Situo enkadre de Regiono Žilina
| ||
Vikimedia Komunejo: Lipovec | ||
Retpaĝo: www.lipovec.sk | ||
Portalo pri Slovakio |
Lipovec (hungare Lamosfalva [lamoŝfalva]) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.
Situo
[redakti | redakti fonton]Lipovec situas laŭ dekstra bordo de Váh, laŭ traira flankovojo (fervojo trafikas en la alia riveroflanko). Martin troviĝas je 3 km.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1374, poste en 1431 en hungara formo "Lamos", poste en 1437, kiel "Lypowcz". Pli grandaj inundoj okazis en 1557, 1593, 1697, 1811 kaj en 1813. En 1785 202 vilaĝanoj (inter ili 90 nobeloj) loĝis en 40 domoj, en 1828 152 vilaĝanoj loĝis en 30 domoj. Ĝis 1899 la oficiala hungara loknomo estis Lipócz, poste ĝi rericevis la originan mezepokan hungaran nomon pro la hungariga politiko. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Lamosfalva 354 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Turóc, al distrikto de Martin, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 1944 la faŝistoj bruldetruis la vilaĝon. Inter 1949-1955 la municipo funkciis en Martin. En 2001 vivis en Lipovec 784 homoj, (755 slovakoj).
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- monumento pri la bruldetruiĝo okazinta en 1944