Poniky
Poniky, hungare Pónik, germane Poinig estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio. Ponická Huta, hungare Pónikkohó apartenas al la municipo.
Poniky | |||
---|---|---|---|
municipo de Slovakio vd | |||
Administrado | |||
Statuso | Vilaĝo | ||
Lando | Slovakio | ||
Ŝtato | Slovakio | ||
Regiono | Banská Bystrica | ||
Distrikto | Banská Bystrica | ||
Poŝtkodo | 976 33 | ||
Aŭtokodo | BB | ||
Telefonkodo | ++421-48-.... | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 550 (en 2 007) | ||
Loĝdenso | 26 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Koordinatoj | 48°42′36″N 19°17′24″O / 48.71°N, 19.29°O (mapo) Koordinatoj: 48°42′36″N 19°17′24″O / 48.71°N, 19.29°O (mapo) | ||
Alto | 499 m s.m. | ||
Areo | 59 km² | ||
Horzono | UTC+1 (en somero +2) | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Poniky [+] | |||
Situo
[redakti | redakti fonton]Poniky situas laŭ traira flankovojo. Banská Bystrica troviĝas je 13 km-oj.
La loko estis loĝata jam dum la neolitiko kaj bronzepoko. La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1282 en formo "Ponyk". Ekde la 14-a jarcento ĝis 1571 oni minadis oron kaj feron. En 1400 la vilaĝo ricevis urbajn privilegiojn. En 1580, 1663 kaj en 1678 la turkoj, en 1605 Stefano Bocskai bruldetruis la setlejon. En 1796 la tutlanda geografia libro taksis la lokon unuaklasa. En 1828 loĝis tie 1061 vilaĝanoj en 146 domoj. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Pónik 1645 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Zólyom (reĝa departemento), al distrikto de Besztercebánya, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Poniky 1551 homoj, (1510 slovakoj).
Pónikkohó/Ponická Huta
[redakti | redakti fonton]Pónikkohó fondiĝis en la 18-a jarcento apud ferofandejo, kiu funkciis ĝis 1870. En 1885 uzino pri lignosegado ekfunkciis. En 1943 Ponická Huta unuiĝis kun Poniky.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- romkatolika gotika preĝejo omaĝe al Sankta Francisko el Asizo supozeble de 1310, en la 18-a jarcento barokiĝis
- luterana preĝejo de 1784, turo alkonstruiĝis en 1868
- malnova akvomuelejo
- kapelo omaĝe al Dipatrino (Fatima) de 1945 en Ponická Huta
- monaĥejo ekde 1995
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- Hungara Vikipedio