Cinobaňa
Cinobaňa, hungare Szinóbánya [sinObAnja], germane Frauenberg estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio. Ankaŭ eksteraj domaroj apartenas al la municipo.
Cinobaňa | |||
---|---|---|---|
municipo de Slovakio vd | |||
Flago | |||
Administrado | |||
Statuso | Vilaĝo | ||
Lando | Slovakio | ||
Ŝtato | Slovakio | ||
Regiono | Banská Bystrica | ||
Distrikto | Poltár | ||
Poŝtkodo | 985 22 | ||
Aŭtokodo | PT | ||
Telefonkodo | ++421-47-.... | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 2 361 (en 2 006) | ||
Loĝdenso | 52 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Koordinatoj | 48°26′45″N 19°39′00″O / 48.44583°N, 19.65°O (mapo) Koordinatoj: 48°26′45″N 19°39′00″O / 48.44583°N, 19.65°O (mapo) | ||
Alto | 432 m s.m. | ||
Areo | 39 km² | ||
Horzono | UTC+1 (en somero +2) | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Cinobaňa [+] | |||
Cinobaňa situas en valo, laŭ flankovojoj, laŭ fervojo Katrínka Huta-Breznička. Poltár troviĝas je 12, Lučenec je 16 km-oj.
La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1279 en latina formo "Villa Suine". Oni longe minadis tie oron, arĝenton kaj feron. Inter 1554-1594 la mineja vilaĝo apartenis al la Osmana Imperio. En la 17-a jarcento ĝi ricevis rangon kampurbo kun bazarada rajto. En 1715 oni komputis tie 12 slovakajn kaj 6 hungarajn familiojn, post 5 jaroj 11 slovakajn kaj 7 hungarajn familiojn. En 1828 loĝis tie 600 vilaĝanoj en 91 domoj. En 1836 en ekstera parto Katalinhuta/Katrínka Huta vitrofarejo ekfunkciis, kiu ankaŭ nun produktas. En 1873 pro ĥolero mortis 184 da loĝantoj. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Szinóbánya 2571 homoj, (2107 slovakoj, 384 hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Nógrád (reĝa departemento), al distrikto de Losonc, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Cinobaňa 2399 homoj, (2266 slovakoj, 108 ciganoj).
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- romkatolika preĝejo omaĝe al Apoteozo de Sankta Kruco de 1887
- luterana gotika preĝejo el la 15-a jarcento, en 1622 renesanciĝis, en 1823 klasikismiĝis
- nobeldomo de Kramer el la 19-a jarcento
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Fontoj
[redakti | redakti fonton]- Hungara kaj slovaka Vikipedioj