Kunova Teplica
Kunova Teplica, hungare Kuntapolca estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Rožňava.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: 8 km²
- Supermara alteco: 256 m
- Loĝantaro: 650
- Poŝtkodo: 049 33
- Aŭtokodo: RV
- Telefonprefikso: 58
Situo
[redakti | redakti fonton]Kunova Teplica situas en valo de rojo, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Slavošovce-Plešivec. La lasta troviĝas 8, Rožňava 23 km-ojn.
Historio
[redakti | redakti fonton]La vilaĝo estis unue menciita en la jaro 1243 en formo "Toplucha". En 1710 pro pesto restis en la komunumo nur 7 homoj. Baldaŭe ferogisejoj ekfunkciis en tiam nomata "Taplóc". En 1828 oni komputis tie 54 domojn kaj 694 homojn. En 1910 loĝis en Kuntapolca 831 homoj, (676 hungaroj, 138 slovakoj, 16 germanoj). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Gömör kaj Kis-Hont, al distrikto de Rozsnyó, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1945 Kuntapolca rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis en Kunova Teplica 653 da homoj, (366 slovakoj, 269 hungaroj, 12 ciganoj kaj aliaj).
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- luterana klasikisma preĝejo de 1805
- ferofarejo el la 18-a jarcento
- termoakva fonto
Famuloj
[redakti | redakti fonton]En la iama Taplóc naskiĝis luterana episkopo Pál Bilnitza.