Čečejovce
Čečejovce, hungare Csécs (ĉEĉ) estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Košice-ĉirkaŭaĵo.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: 25 km²
- Supermara alteco: 205-215 m
- Loĝantaro: 1940
- Poŝtkodo: 044 71
- Aŭtokodo: KS
- Telefonprefikso: 55
Situo
[redakti | redakti fonton]Čečejovce situas laŭ ĉefvojo kaj fervojo Moldava nad Bodvou-Košice. La lasta troviĝas 22 km-ojn.
Historio
[redakti | redakti fonton]La loko estis loĝata dum la neolitiko. La vilaĝo estis unue menciita en la jaro 1317 en formo "Cech". En 1831 ĥoleroepidemio okazis. En 1910 loĝis en Csécs 827 homoj, (768 hungaroj, 54 slovakoj, unusola germano). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Abaúj-Torna, al distrikto de Szepsi, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1945 Csécs rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. En 1944 la judoj deportiĝis. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš, dume slovakoj alvenis are. En 2001 loĝis en Čečejovce 1089 homoj, (1148 slovakoj, 678 hungaroj, 32 ciganoj, 11 ĉeĥoj, 2 germanoj).
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- ĝis 1703 katolika gotika preĝejo omaĝe al Sankta Johano de 1290, nun kalvinana preĝejo, en 1994 renovigita
- katolika klasikisma preĝejo de 1800
- klasikisma kastelo de Szirmay (sirmai) el la 18-a jarcento
Famuloj
[redakti | redakti fonton]- en la tiama Csécs naskiĝis hungara zoologo Géza Horváth