Saltu al enhavo

Frances McDormand

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Frances McDormand
Oskar-premiito
Persona informo
Frances McDormand
Naskonomo Cynthia Ann Smith
Naskiĝo 23-an de junio 1957 (1957-06-23) (67-jaraĝa)
en Gibson City
Lingvoj angla vd
Loĝloko Nov-Jorko vd
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Bethany College (en) Traduki - teatro (–1979)
Yale School of Drama - Magistro de Belarto (–1982)
Monessen High School (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Edz(in)o Joel Coen (en) Traduki (1984–) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo filmaktoro
voĉaktoro
aktoro
televida produktoro
televida aktoro
ĝenra aktoro
teatra aktoro
filmproduktoro Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 1982– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Frances Louise McDormand (denaske Cynthia Ann Smith; 23a de Junio, 1957) estas usona aktorino kaj produktorino. En kariero de ĉirkaŭ kvar jardekoj, ŝi ricevis laŭdojn pro siaj roloj en malmultekostaj sendependaj filmoj.

Biografio kaj kariero

[redakti | redakti fonton]

McDormand ricevis nombrajn nomumojn kaj premiojn, kiel kvar Oskar-premioj, du Emmy, kaj unu Tony, kio faris ŝin unu el la malmultaj artistoj kiuj ricevis la "Trioblan Kronon de Aktorado". Krome ŝi ricevis tri BAFTA kaj du Orajn Globojn.[1][2][3] La tutmonda enspezo de McDormand superas 2.2 mil milionojn da dolaroj.[4]

McDormand edukiĝis en Bethany College (Okcidenta Virginio) kaj en la Universitato Yale. Ŝi estis edzino de Joel Coen de la Fratoj Coen ekde 1984. Ŝi aperis en nombro de iliaj filmoj, kiel Blood Simple (1984), Raising Arizona (1987), Miller's Crossing (1990), Barton Fink (1991), Fargo (1996), The Man Who Wasn't There (2001), Burn After Reading (2008), kaj Hail, Caesar! (2016). McDormand ricevis tri Oskar-premiojn al la Plej Bona Aktorino pro la ludado de graveda policestrino en Fargo (1996), doloriĝinta patrino serĉanta reveĝon en Three Billboards Outside Ebbing, Missouri (2017), kaj nomada vidvino en Nomadland (2020). Ŝi estis nomumita por la Oskar-premio al la Plej Bona Helpaktorino pro la ludado en Mississippi Burning (1988), Almost Famous (2000), kaj North Country (2005). McDormand estas la dua virino kiu estis Plej Bona Aktorino trifoje (post Katharine Hepburn), kaj la sepa artisto kun tri aktor-Oskaroj (post Katharine Hepburn (kiu havas kvar titale) Walter Brennan, Ingrid Bergman, Jack Nicholson, Meryl Streep, kaj Daniel Day-Lewis).[5][6]

En televido, McDormand produktoris kaj stelulis kiel titoliga protagonisto en la serieto de HBO nome Olive Kitteridge (2014), kiu ricevis la premiojn Emmy por la Elstara Ĉefaktorino en Serio aŭ Filmo kaj por la Elstara Serio.[7] En teatro, McDormand faris sian debuton en Broadvejo en reludado de Awake and Sing! (1984). Ŝi ricevis la Premion Tony al la Plej Bona Aktorino de Teatraĵo kiel problemsuferanta solpatrino en Good People (2011).[8] Antaŭe ŝi estis nomumita en 1988 pro la remuntado de A Streetcar Named Desire.[9]

Kelkaj filmoj

[redakti | redakti fonton]
  • Blood Simple (1984)
  • Raising Arizona (1987)
  • Mississippi Burning (1988)
  • Darkman (1990)
  • Hidden Agenda (1990)
  • Short Cuts (1993)
  • Fargo (1996)
  • Primal Fear (1996)
  • Lone Star (1996)
  • Wonder Boys (2000)
  • Almost Famous (2000)
  • The Man Who Wasn't There (2001)
  • Burn After Reading (2008)
  • Miss Pettigrew Lives for a Day (2008)
  • Moonrise Kingdom (2012)
  • Madagascar 3: Europe's Most Wanted (2012)
  • The Good Dinosaur (2015)
  • Hail, Caesar! (2016)
  • Three Billboards Outside Ebbing, Missouri (2017)
  • Isle of Dogs (2018)
  • Nomadland (2020)
  • The French Dispatch (2021)
  • The Tragedy of Macbeth (2021)
  • Women Talking (2022)

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. "Only 22 people had ever accomplished this feat. Now Viola Davis Joins the Club". Kontrolita 31a de Marto, 2023.
  2. "Frances McDormand wins third best actress Oscar for Nomadland", 26a de Aprilo, 2021. Kontrolita 31a de Marto, 2023.
  3. Emmys: Big Winner 'Olive Kitteridge' Was Passion Project for Frances McDormand (21a de Septembro, 2015). Arkivita el la originalo je 6a de Novembro 2021. Alirita 31a de Marto 2023.
  4. "Frances McDormand - Career Summary", The Numbers.
  5. Lindahl, Chris, "Frances McDormand Wins Best Actress: Third Career Oscar, Only Katharine Hepburn Won More", IndieWire, 25a de Aprilo, 2021.
  6. Clark, Travis, "The 44 actors who have won multiple Oscars, ranked by who has won the most", Business Insider, 26a de Aprilo, 2021.
  7. Frances McDormand (angle). Arkivita el la originalo je 8a de Majo, 2022. Alirita 22a de Februaro, 2021.
  8. Nominations/2011. Arkivita el la originalo je 28a de Aprilo, 2021. Alirita 22a de Februaro, 2021.
  9. Nominations/1988. Arkivita el la originalo je 28a de Aprilo, 2021. Alirita 27a de Aprilo, 2021.