Saltu al enhavo

Burn After Reading

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Burn After Reading
filmo
Originala titolo Burn After Reading
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 27 aŭg. 2008, 2 okt. 2008
Ĝenro komedia filmo, filma dramo, krimfilmo
Kameraado Emmanuel Lubezki
Reĝisoro(j) Joel Coen • Ethan Coen
Produktisto(j) Tim Bevan
Scenaro Coen brothers
Filmita en Nov-Jorko • Nov-Ĵerzejo
Loko de rakonto Vaŝingtono
Muziko de Carter Burwell
Rolantoj George Clooney • Frances McDormand • John Malkovich • Tilda Swinton • Brad Pitt • Richard Jenkins • J. K. Simmons • Elizabeth Marvel • David Rasche • Jeffrey DeMunn • Aleksander Krupa • Dermot Mulroney • Richard Karn • Richard Poe • Robert Prescott • Kevin Sussman • Karla Mosley • Matt Walton • Liam Ferguson • Sándor Técsy • Michael Countryman • Armand Schultz • Raul Aranas • Judy Frank • Patrick Boll • Cliff Goulet • Brian O'Neill
Produktinta firmao Relativity Media 
StudioCanal 
Working Title Films
Honorigoj National Board of Review: Top Ten Films
IMDb
vdr

Burn After Reading (Bruligu leginte) estas nigrhumura komedia filmo de 2008 verkita, produktorita, eldonita kaj reĝisorita de Joel kaj Ethan Coen.[1]

La filmo premieris la 27an de Aŭgusto, 2008, en la Venecia Internacia Kinfestivalo.[2] Ĝi estis publikigita en Usono la 12an de Septembro, 2008, kaj en Britio la 17an de Oktobro, 2008. Estis sukcesa biletvendado, kiu enspezis ĉirkaŭ 163 milionojn da dolaroj kontraŭ 37 milionoj da dolaroj de buĝeto.[3] La kritiko estis ĉefe pozitiva, kaj la filmo ricevis nomumojn kaj por la Oraj Globoj[4] kaj por la premioj BAFTA.[5]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

La agado sekvas ĵus sendungitan analiziston de la CIA, nome Osborne Cox (John Malkovich), kies miszorgitajn memorojn trovis paron de fuŝaj laboristoj de gimnastikejo (Frances McDormand kaj Brad Pitt). Kiam ili miskomprenas la memorojn kiel klasigitaj registaraj dokumentoj, ili suferas serion de misaventuroj pro siaj klopodoj por profiti el sia trovitaĵo. En la filmo stelulas ankaŭ George Clooney kiel virinema policano; Tilda Swinton kiel Katie Cox, edzino de Osborne Cox; Richard Jenkins kiel la gimnastikejestro; kaj J. K. Simmons kiel CIA inspektisto.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj

[redakti | redakti fonton]
  • George Clooney kiel Harry Pfarrer
  • Frances McDormand kiel Linda Litzke
  • Brad Pitt kiel Chad Feldheimer
  • John Malkovich kiel Osborne Cox
  • Tilda Swinton kiel Katie Cox
  • Richard Jenkins kiel Ted
  • Elizabeth Marvel kiel Sandy Pfarrer
  • David Rasche kiel CIA Oficiro Palmer DeBakey Smith
  • J. K. Simmons kiel CIA superulo
  • Olek Krupa kiel Krapotkin
  • Jeffrey DeMunn kiel plastikirurgo

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. . Fire and ice queen. gazeto Backstage (23a de Januaro, 2008). Arkivita el la originalo je 3a de Aŭgusto, 2007. Alirita 9a de Septembro, 2008.
  2. "Coen Brothers Film To Open This Year's Venice Film Festival", CBSnews, 28a de Aprilo, 2008.
  3. "Burn After Reading (2008)". Box Office Mojo. Alirita la 26an de Septembro, 2008.
  4. Burn After Reading. Alirita 23a de Februaro, 2022.
  5. BAFTA Awards 2009. British Academy of Film and Television Arts. Alirita 23a de Februaro, 2022.