Saltu al enhavo

Barton Fink

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Barton Fink
filmo
Originala titolo Barton Fink
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 1991, 10 okt. 1991, 21 aŭg. 1991
Ĝenro novnigra filmo, komedia dramo, nigrakomedia filmo, filma dramo
Kameraado Roger Deakins
Reĝisoro(j) Joel Coen • Ethan Coen
Produktisto(j) Joel Coen • Ethan Coen • Coen brothers
Scenaro Joel Coen • Ethan Coen
Filmita en Long Beach • Malibu
Loko de rakonto Los-Anĝeleso
Muziko de Carter Burwell
Rolantoj John Turturro • John Goodman • Michael Lerner • Judy Davis • John Mahoney • Tony Shalhoub • Jon Polito • Steve Buscemi • David Warrilow • Meagen Fay • Richard Portnow • Max Grodénchik • Jana Marie Hupp • Barry Sonnenfeld
Produktinta firmao Working Title Films
Honorigoj Ora Palmo
IMDb
vdr

Barton Fink estas usona nigr-komedia filmo de 1991 verkita, produktorita, eldonita kaj reĝisorita de la Fratoj Coen. Kun agado okazanta en 1941, en ĝi stelulas John Turturro en la titoliga rolo kiel juna novjorka dramaturgo kiu estis dungita por verki scenarojn por filmostudio en Holivudo, kaj John Goodman kiel Charlie Meadows, kiel vendisto de asekuroj kiu loĝas en la apuda ĉambro en la dekadenca Hotelo Earle.

La fratoj Coen verkis la scenaron por Barton Fink en tri semajnoj dum ili suferis verkoblokadon dun la verkado de Miller's Crossing. Ili ekfilmis tuj post la finigo de Miller's Crossing. La filmo estis influita de verkoj de kelkaj pli fruaj reĝisoroj, aparte de la filmoj de Roman Polanski nome Repulsion (1965) kaj Le Locataire (1976).

Barton Fink premieris en la Kinfestivalo de Cannes en Majo 1991. Surprize, ĝi ricevis la Palme d'Or same kiel premioj al la Plej Bona Reĝisoro kaj al la Plej Bona Aktoro (Turturro). Kvankam la filmo estis biletvenda malsukceso, enspezante nur 6 milionojn da dilaroj kontraŭ 9 milionoj de buĝeto, ĝi ricevis pozitivajn reviziojn kaj estis nomumita por tri Oskar-premioj.

Elstaraj temoj de Barton Fink inkludas verkoprocezon; sklavecon kaj laborkondiĉoj en kreivaj industrioj; surfacajn distingojn inter alta kulturo kaj malalta kulturo; kaj la rilaton inter intelektuloj kaj "la normaluloj". La diversaj elementoj de la filmo kondukis al defiaj klopodoj en la ĝenroklasigo, ĉar la filmo estis varie referencata kiel nigra filmo, hororfilmo, Künstlerroman (filmo pri verkisto), postmodernisma filmo kaj buddy film (filmo de di virfratoj). Ĝi enhavas variajn literaturajn aludojn kaj eĉ religiajn nuancojn, same kiel referencojn al multaj real-vivaj personoj kaj eventoj – ĉefe pri la verkistoj Clifford Odets kaj William Faulkner, kies roluloj Barton Fink kaj W. P. Mayhew, respektive, estas ofte vidataj kiel fikciaj reprezentoj.

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

En 1941, la dramaturgo Barton Fink sukcesas per sia unua teatraĵo en Broadvejo, nome Bare Ruined Choirs. Tial dungas lin Capitol Pictures en Holivudo por verki scenarojn por filmoj kaj tial li translokiĝas al Kalifornio, for de la novjorkaj "normaluloj". Sekvas diversaj kontaktoj kun la najbaro Charlie Meadows (normalulo), la ebriema verkisto William Preston (W.P.) «Bill» Mayhew, lia sekretariino, nome Audrey Taylor ktp. Unu tagon antaŭ sia kunveno kun sia dunginto Lipnick por trakti la filmon, Barton nekapabla verki, alvokas Audrey kaj petas ŝian helpon. Ŝi konfesas, ke ŝi verkis plimulton de la scenaroj de Mayhew, ili amoras. La sekvantan matenon li trovas apude la kripligitan kadavron de Audrey, sed li memoras nenion. Hororigita, li alvokas sian najbaron Charlie por peti lian helpon por senigi el la kadavro; krome Charlie petas lin ne kontakti la policon. Ĉio komplikiĝas, kaj krome aperas informoj pri iu seria murdisto kiu senkapigas siajn viktimojn, dum Barton finfine inspiriĝas kaj verkas la scenaron. Sed tio ne estas la fino.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj

[redakti | redakti fonton]
  • John Turturro kiel Barton Fink.
  • John Goodman kiel Charlie Meadows / Karl «Madman» Mundt.
  • Judy Davis kiel Audrey Taylor.
  • Michael Lerner kiel Jack Lipnick.
  • John Mahoney kiel W.P. Mayhew.
  • Tony Shalhoub kiel Ben Geisler.
  • Jon Polito kiel Lou Breeze.
  • Steve Buscemi kiel Chet.
  • David Warrilow kiel Garland Stanford.
  • Richard Portnow kiel Detective Mastrionotti.
  • Christopher Murney kiel Detective Deutsch.
  • I.M. Hobson kiel Derek.
  • Meagen Fay kiel Poppy Carnahan.
  • Lance Davis kiel Richard St. Claire.
  • Harry Bugin kiel Pete.
  • Max Grodénchik kiel Clapper Boy.
  • Jana Marie Hupp kiel USO-ulino.
  • Frances McDormand (eksterliste) kiel la voĉo de aktorino de teatro.
  • Barry Sonnenfeld (eksterliste) kiel alvoko al Barton Fink.