19-a de julio
dato
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
julio 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
julio | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 |
8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 |
15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 |
22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 |
29 | 30 | 31 | ||||
aranĝo de 2024 tagoj |
La 19-a de julio estas la 200-a tago de la jaro (la 201-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 165 tagoj restas.
Je la 19-a de julio okazis, interalie:
Eventoj
redakti- 64: Granda Incendio de Romo finiĝis
- 711: Berbera estro Tarik ibn Zijad kun armeo transiris Ĝibraltaran Markolon kaj apud Jerez de la Frontera en batalo de Guadalete venkis armeon de visigotoj gvidatan de la reĝo Rodrigo - Regno Visigota disfalis, islama invado de Iberio komenciĝis
- 939: Batalo de Simanko komenciĝis - reĝo Ramiro la 2-a venkis maŭran armeon de kalifo Abd ar-Rahman la 3-a proksime al urbo Simanko
- 998: Arab-bizancaj militoj: en batalo de Apamea (Sirio) Fatimida kaliflando venkis bizancan armeon
- 1195: Rekonkero: malvenko de armeo de kastilia reĝo Alfonso la 8-a en batalo de Alarcos kun armeo de kalifo de Maroko
- 1324: Pilgrimanta al Mekko reganto de la Imperio Malio Musa la 1-a alvenis al Kairo - konata de la disdonado de zakato
- 1510: En Berlino oni mortigis 38 judojn kun riproĉo de malhonorigo de hostio kaj infanmurdoj
- 1525: En Dessau fondiĝis Asocio de Katolikoj kreita de katolikaj princoj de Germanio kaj direktita kontraŭ reformacio
- 1544: Angla armeo komencis sieĝon de franca urbo Boulogne-sur-Mer
- 1545: Angla militŝipo Mary Rose sinkis apud Portsmouth dum la batalo de Solent (markolo inter Anglio kaj insulo Wight)
- 1553: Maria la 1-a, konfesanta katolikismon, ektronis kiel reĝino de Anglio (post morto de favoranta reformacion Eduardo la 6-a kaj detronigo de "dektaga reĝino"), de protestantoj nomata "Sanga"
- 1569: En Sejmo de Lublin lasta prusa princo Alberto Frederiko Hohencolerno feŭde omaĝis al la pola reĝo Sigismondo la 2-a, kion priskribis pola poeto Jan Kochanowski - potenco de la Ordeno de germanaj kavaliroj rompiĝis
- 1572: Ŭan Li iĝis imperiestro de Ĉinio
- 1655: Sveda diluvo komenciĝis: sveda armeo gvidata de la reĝo Karolo la 10-a Gustavo invadis Pollandon - dum regado de la pola reĝo Johano la 2-a Kazimiro
- 1669: Mikaelo Korybut Wiśniowiecki iĝis reĝo de Pollando
- Granda Nordia Milito
- 1701: Venko de svedoj super la saksa-rusa armeo en batalo de Daŭgavo
- 1702: Sveda armeo gvidata de reĝo Karolo la 12-a venkis armeon de pola reĝo Aŭgusto la 2-a en batalo de Kliszów (proksime al Pińczów)
- 1716: La 8-a venecia-turka milito: turka ŝiparo de Ahmedo la 3-a komencis sieĝon de Korfuo
- 1790: La 6-a rusa-turka milito: venko de rusa ŝiparo en batalo de Kerĉa markolo
- 1794: Insurekcio de Kościuszko: komenco de dutaga sensukcesa kuratakado de rusoj al Vilno
- 1801: Kartvelio estis aneksita de la Rusia Imperio
- 1821: Georgo la 4-a kroniĝis kiel reĝo de Britio
- 1822: Franca inventisto Joseph Nicéphore Niépce faris unuan foton en la mondo
- 1863: En Lvovo estis subskribita Concordia – interkonsento inter romkatolikaj episkopoj kaj la grekkatolikaj
- 1864: Tajpinga ribelo: ĉina armeo konkeris la ĉefurbon de la ribelantoj - Nankinon, kaj dum pluaj tri tagoj masakris 100 mil personojn
- 1870: Francia-Prusia Milito: Francio deklaris militon kontraŭ Reĝlando Prusio (pro falsigita de Otto von Bismarck depeŝo de Ems) - post malvenko Francio perdis Alzacon kaj Lorenon
- 1877: La 10-a rusa-turka milito: strategia venko de rusoj en unua batalo de Ŝipka (montpasejo en Balkana montaro)
- 1877: Unua tenisturniro Wimbledon finiĝis
- 1900: Universala Ekspozicio de Parizo: Linio 1 de la metroo de Parizo ekfunkciis
- 1903: Parizo: unua konkurso por biciklistoj Tour de France finiĝis
- 1908: Internacia Federacio de Naĝado fondiĝis en Laŭzano, Svislando; Nederlanda futbala klubo Feyenoord estis fondita
- Unua Mondmilito
- 1915: Batalo de Fromelles, apud Lillo: britaj kaj aŭstraliaj trupoj atakis germanajn tranĉeojn post la Batalo ĉe la Somme
- 1917: Parlamento de Germana Imperiestra Regno voĉdonis pacan rezolucion
- 1920: Pál Teleki iĝis ĉefministro de Hungario
- 1920: Soveta-Pola Milito: la Ruĝa Armeo, marŝanta okcidenten tra Pollando, konkeris Grodnon; Konsilio de Ŝtat-Defendo establis sur la terenoj de estinta prusa aneksaĵo la Okcidentan Civitanan Gardistaron
- 1936: Hispana Enlanda Milito: la trian tagon Nacia Konfederacio de la Laboro kaj Ĝenerala Unuiĝo de Laboristoj alvokis ĝeneralan strikon mobilizante laboristajn batalgrupojn kontraŭ fortoj de naciistoj
- 1937: En Munkeno germanaj nazioj aranĝis Ekspozicion de degenerita arto
- Dua Mondmilito
- 1940: Germana okupado de Pollando: germana polico en kelkdek lokoj aranĝis forkapton de pola junularo por trovi senlaborulojn; Berlino: solena parado de germanaj taĉmentoj revenantaj de okcidenta fronto kun portataj francaj kaj polaj flagoj kiel trofeoj; Mediteraneo: mara batalo de aŭstralia krozŝipo kaj 4 britaj destrojeroj kontraŭ 2 italaj - unu sinkigita, la dua fuĝis tra Tobruk al Tripolo; Adolf Hitler en Reichstag alparole proponis t.n. pacan alvokon al Britio; Antanas Sniečkus ordonis trovi, kiuj sekretaj agentoj de la litova sekureca polico funkciis en la Komunisma Partio de Litovio
- 1941: germana invado en Sovetunion: En Varsovio okazis unua filma seanco sub ĉielo montranta germanajn kronikojn el la orienta fronto, ripetata dum postaj tagoj por kelkaj miloj de homoj — tio estis propagandaj filmoj pri volontulaj formacioj de Okcidenta Eŭropo kun la fina demando por hontigi la spektantojn: Kie estas poloj? En Auŝvico - respondis iu el homamaso; direktivo n-ro 33 de Adolf Hitler ordonis daŭrigi atakon direkte al Moskvo per la divizioj de infanterio; Josif Stalin iĝis popolkomisaro pri defendo de Sovetunio; Orienta Fronto: 3 sovetaj armeoj provis ĉirkaŭigi la malamikon en Smolensk-regiono; Gastone Gambara iĝis stabestro de italaj armitaj fortoj en Nord-Afriko; japana aviado por malhelpi komunikadon inter Ĉinio kaj Sovetunio atakis Lanĝoŭon kaj urbon en Ŝanŝio
- 1942: Heinrich Himmler ordonis likvidi en Ĝenerala Gubernio ĉiujn judojn ĝis la fino de la jaro kaj akceptis planon germanigi Lublinion per setligo de 50 ĝis 60 mil germanoj; evakuo de la Pola Armeo de generalo Anders de Sovetunio al Irano finiĝis; Tria Regno: konvojaj itineroj de Norda Atlantiko iĝis centro de la subakva milito; Reĝimo de Vichy: rastado de judoj el Nancio - Gestapo arestis 32 el 385 judoj kaj forveturigis al koncentrejoj - la aliaj sukcesis eviti la operacon
- 1943: Operaco Reinhardt: germana polico alveturigis al koncentrejo KL Warschau la unuajn malliberigitojn: 300 judojn de Nederlando, Belgio, Francio kaj aliaj landoj; en Aŭŝvico okazis la plej granda publika ekzekuto per pendumo: SS murdis 12 polojn, venĝe pro fuĝo de 3 malliberuloj kaj kontaktoj kun civiluloj; Pola Rezistomovado: patroloj de Pola Enlanda Armeo detruis dokumentojn en 3 komunumoj de la nuna aglomeraĵo de Warszawa; en Feltre (norda Italio) renkontiĝis Benito Mussolini kaj Adolf Hitler - germana rifuzo de pli granda militprovizo por Italio; unua bombado de Romo fare de aliancaj bombaviadiloj - miloj da vunditoj; subskribo de pakto pri paco kaj amikeco inter Ĉilio kaj Paragvajo
- 1944: Ruĝa Armeo apud Miedniki ĉirkaŭigis 6 mil soldatojn de la vilna Pola Enlanda Armeo; 2-a Belorusa Fronto atakis direkte al Bjalistoko, maldekstra alo de la 1-a liberigis teritoriojn de meza Pollando; al Koncentrejo Stutthof alvenis transporto de kelkaj miloj de judinoj el aliaj ŝtatoj; Pola Rezistomovado: taĉmento de Pola Enlanda Armeo eksplodigis apud Sokółka germanan var-vagonaron; en Kielce-regiono partizana taĉmento de leŭtenanto Antoni Heda ekregis ŝarĝotrajnon - oni akiris multe da municio kaj eksplodaĵoj; Okcidenta Fronto: Aliancaj armeoj liberigis Caen; Itala Fronto: usona 5-a Armeo okupis Livorno; dum interkonsiliĝo en Berlino germanaj regopovoj decidis dum bombaj aeratakoj certigi unue al germanoj fuĝeblon al kontraŭaviadilaj kaŝejoj kaj poste al poloj
- 1949: Reĝlando Laoso sendependiĝis (de Francio) - subskribo de la traktato pri sendependa membreco en la Franca Unio
- 1952: La 15-a Somera Olimpiko komenciĝis en Helsinko
- 1956: Post Bandunga Konferenco prezidento de Jugoslavio Josip Broz Tito, prezidento de Egiptio Gamal Abdel Nasser kaj ĉefministro de Barato Jawaharlal Nehru subskribis deklaron de Brioni - la duan gravan impulson por Movado de Nealiancitaj Landoj
- 1967: En Norda Karolino pro akcidento de Boeing 727 kun turisma aviadilo 82 personoj pereis
- 1969: Registaro de Barato, gvidata de Indira Gandhi, ŝtatigis 14 plej grandajn bankojn en la lando
- 1972: Ivan Meleĵ kaj Ivan Ŝamjakin ricevis titolojn de la Popolaj Verkistoj de Belorusa SSR.
- 1972: Pola gazetaro informis pri malkovro de riĉaj karbo-tavoloj en Lublinio - tri jarojn poste oni komencis konstrui minejon en Bogdanka, apud Łęczna
- 1977: Okaze de la 25-a datreveno de Pola Popola Respubliko oni anoncis amnestion por politikaj malliberuloj — la 23-an de julio oni liberigis 5 arestitajn partoprenantojn de laboristaj protestoj en Radom el junio 1976 kaj 10 aktivulojn de la Komitato por Defendo de Laboristoj
- 1979: Sandinistoj eniris Managvon, la ĉefurbon de Nikaragvo
- 1980: La 22-a Somera Olimpiko komenciĝis en Moskvo — bojkotita de pluraj landoj pro invado de Sovetunio en Afganion
- 1988: Bruce Springsteen prezentiĝis en Orienta Berlino antaŭ 160 000 spektantoj - la plej granda koncerto en Germana Demokratia Respubliko
- 1988: En Vicebsko oni konstruis someran amfiteatron, la plej grandan scenejon en Belorusa SSR kun 5400 lokoj por spektantoj — ĉi tie ĉiujare okazas muzikfestivalo "Slava Bazaro en Vicebsko”
- Pollando
- 1989: generalo Wojciech Jaruzelski iĝis prezidento de Pola Popola Respubliko
- 1989: en Londono mortis Kazimierz Sabbat, pola prezidento en ekzilo
- 1989: Ryszard Kaczorowski iĝis lasta prezidento de Pollando en ekzilo post morto de la antaŭulo
- 1992: Amasmurdo ĉe Via d'Amelio: en bomba atenco pereis kontraŭmafia itala juĝisto Paolo Borsellino kaj 5 policanoj
- 1994: Leonid Kuĉma iĝis prezidento de Ukrainio
- 1996: La 26-a Somera Olimpiko komenciĝis en Atlanta
- 1997: Provizora irlanda respublika armeo renovigas armisticon, finante 28-jaran kvazaŭarmean kampanjon por finigi britan regadon en Nord-Irlando
- 2002: Perda datumkompaktigo: unua versio de Vorbis, la kunprema metodo de sono aperis
- 2005: Irano: en Maŝhado konforme al ŝario estis pendigitaj du dekkelkjaruloj Mahmoud Asgari kaj Ajaz Marhoni pro samseksemo
- 2007: Kanada programisto Jonathan Schaeffer tute solvis damludon pere de programo Chinook
- 2009: Asteroido aŭ kometo falis la surfacon de Jupitero, proksime al la suda poluso
- 2010: Dési Bouterse iĝis prezidento de Surinamo
- 2014: Libia Dezerto: neidentigitaj pafistoj sturmis kontraŭ egipta milita kontrolejo mortigante 22 landlimajn gardistojn
- 2014: Sur germana aŭtovojo A4 en Dresdeno pro akcidento de du aŭtomobiloj pereis 11 poloj kaj 69 vundiĝis
- 2017: Pola Radio kaj Asocio Pola Komuneco inaŭguris soci-informan kampanjon "Granda Reveno" pri alvenigo de deportitaj poloj de aneksitaj, post la soveta invado en Pollandon, Orientaj Limregionoj al Kazaĥa SSR kaj aliaj aziaj partoj de Sovetunio
- Invado de Rusio en Ukrainion
- 2022: 146-a tago de rusa agreso: Verĥovna Rada de Ukrainio akceptis prezidentan projekton de leĝo pri speciala statuso por poloj en Ukrainio; demisiita ĉefakuzistino alvokis al komuna tasko akuzi ĉiujn, kiuj mortigis infanojn, detruis infrastrukturon per raketoj, seksperfortis kaj murdis (inter akuzistaroj kaj Sekreta Servo oni pruvis agadon de ĉ. 60 kunlaboristoj) — regopovoj de Mikolajivo planas por kelkaj tagoj fermi la urbon por kapti kunlaboristojn, pli frue en la regiono oni anoncis 100 dolarojn por malkaŝo de porrusa agento aŭ flankatakisto; Ukrainio enpostenigis ĉefon de Speciala Kontraŭkorupta Akuzistaro
- Mondreago: Nokte al polaj malsanulejoj trafis 32 vunditaj ukrainaj soldatoj; Ukraina Domo en Vaŝingtono kaj ambasado de Ukrainio en Usono iniciatis certigon de protezoj por infanoj, kiuj venos al Usono kun manko de kruroj; Olena Zelenska en Vaŝingtono renkontiĝis kun Unua Damo de Usono
- 2023: Nokte ĉiuj senpilotaj aviadiloj senditaj de Rusio al Kievo estis paffaliogitaj, en Odeso, atakita laŭvican nokton, aŭdiĝis 10 eksplodoj (detruita greno estis destinita por Ĉinio) — kontraŭaviada defendo detruis 37 aercelojn super Ukrainio; Volodimir Zelenskij substrekia, ke rusoj atakas infrastrukturon utiligatan por realigo de t.n. grena interkonsento; Krimeo: pro incendio en armea spaco estis blokita aŭtovojo Tavria — oni evakuis ĉ. 2 225 personojn pro eksplodoj en munici-magazenoj; de la invadkomenco teraj minoj mortigis en Ukrainio 221 civilulojn, 450 estis vunditaj; al Kievo alvenis ĉefministro de Irlando; Andrij Jermak: Ukrainio bezonas pli da sistemoj ABM (kontraŭbalistikaj misiloj), por protekti liveradon de greno
- Mondreago: Pasinttage la polan landlimon kun Belorusio provis eksterleĝe trapasi 187 personoj; en Rusio rekorda nombro de punaferoj pro eskapo de soldatservo, averaĝe en la unua duono de la kuranta jaro okazis 100 verdiktoj semajne; Rusio avertis pri alnavigo al ukrainaj havenoj de la sekva tago — Kroatio ofertis fervojan transporton kaj marhavenojn por eksporto de ukraina greno; dekkelkaj membroj de Eŭropa Parlamento aliĝis al alvoko pri la plej rapida livero al Ukrainio de ĉasaviadiloj F-16;
- 2023: En Bruselo estis malfermita ekspozicio pri pola urbo Jasło, 97% detruita de germanoj septembre 1944, kiam oni jam sciis, ke Germanio malvenkis en la dua mondmilito, kiun eksplodigis kune kun Sovetunio
Naskiĝoj
redakti- 1593: Jakob Fabricius, germana luterana teologo kaj eklezikantverkisto (m. 1654)
- 1681: Henrietta Godolphin (dukino de Marlborough), filino de John Churchill (1-a duko de Marlborough) (m. 1733)
- 1698: Johann Jakob Bodmer, svisa verkisto kaj literaturteoriisto (m. 1783)
- 1743: Johann Wolf, germana historiisto kaj jezuito (m. 1826)
- 1759: Serafimo de Sarov, rusa monaĥo kaj mistikulo, ortodoksa sanktulo (m. 1833)
- 1764: Krzysztof Celestyn Mrongovius, pola lingvisto, protestanta pastoro, tradukisto, filozofo, esploristo de la kaŝuba lingvo kaj defendanto de la pola lingvo en Varmio (m. 1855)
- 1800: Juan José Flores, prezidento de Ekvadoro (m. 1864)
- 1814: Samuel Colt, usona inventisto kaj armilfabrikisto (m. 1862)
- 1814: Hermann Bonitz, germana klasika filologo kaj edukadteoriisto (m. 1888)
- 1816: Eduard Lucas, germana plantokultivisto kaj pomologo (m. 1882)
- 1819: Gottfried Keller, svisa verkisto germanlingva (m. 1890)
- 1820: Eduard Gottlieb Amthor, germana verkisto, eldonisto kaj pedagogo (m. 1884)
- 1834: Edgar Degas, franca pentristo kaj skulptisto (m. 1917)
- 1837: Georg Bühler, germana hindologo, tradukisto, esploristo de juro en antikva Barato, aŭtoro de lernolibro pri sanskrito (m. 1898)
- 1846: Edward Charles Pickering, usona astronomo kaj fizikisto, astrofotografo (m. 1919)
- 1863: Hermann Bahr, aŭstra verkisto, kritikisto kaj reĝisoro (m. 1934)
- 1868: Francesco Saverio Nitti, ĉefministro de Italio (m. 1953)
- 1874: René Mesny, franca maristo, oficiro kaj profesoro, prezidanto de Radio-Club Espérantiste de France, kunlaborinto de "Internacia Scienca Revuo" (m. nekonata)
- 1876: István Balogh, hungara dramverkisto kaj notario (m. 1959)
- 1876: Ignaz Seipel, aŭstra katolika prelato, politikisto kaj dufoja kanceliero, konata de la verko Nacio kaj ŝtato, en kiu li i.a. montris neadekvatecon de marksisma teorio pri sociaj klasoj en situacio de la nacioj de Mezeŭropo, esperantisto (m. 1932)
- 1879: Eŭgeno Lanti, franca esperantisto kaj komunisto, fondinto de la Sennacieca Asocio Tutmonda, longjara redaktoro de klasbatalaj revuoj "Sennaciulo" kaj "Sennacieca Revuo" (m. 1947)
- 1879: Ferenc Móra, hungara verkisto, arkeologo kaj ĵurnalisto (m. 1934)
- 1889: J. R. G. Isbrücker, nederlanda inĝeniero, prezidanto de Akademio de Esperanto, aŭtoro de La Evoluo de Telefonio kaj kunaŭtoro de La Esperanto-Movado. Ĝia Historio, Organizo kaj Nuna Stato (m. 1966)
- 1893: Vladimir Majakovskij, rusia, sovetia poeto, publicisto kaj futuristo (m. 1930)
- 1893: Wanda Zamenhof, varsovia kuracistino, edzino de Adamo Zamenhof, bofilino de L. L. Zamenhof (m. 1954)
- 1894: Ĥaŭaĝa Nazimuddin, ĉefministro de Bengalio en Brita Hindio, la dua Ĝenerala Guberniestro de Pakistano, konservismulo (m. 1964)
- 1895: Vinko Bitenc, slovena junulara verkisto, poeto, dramisto kaj Esperanto-verkisto kaj tradukisto de slovenaj popolaj kaj partizanaj kantoj (m. 1956)
- 1896: Ota Ginz, ĉeĥoslovaka oficisto, cionisto, aktivulo de Ĉeĥoslovaka Asocio Esperantista, kunredaktoro de Ĉeĥoslovaka antologio, donacinta sian libraron al la Biblioteko Hector Hodler, tradukisto en Esperanton kaj el Esperanto kiel Fine! Nun mi komprenas la radion! (m. 1976)
- 1898: Herbert Marcuse, german-usona filozofo kaj sociologo, politika teoriisto, patro de Nova maldekstro apartenanta al Frankfurta Skolo (m. 1979)
- 1900: Zsigmond Remenyik, hungara verkisto kaj politikisto (m. 1962)
- 1900: Arno Breker, germana artisto, skulptisto kaj arkitekto, reprezentanto de nazia ideologio Blut und Boden (m. 1991)
- 1918: Ewa Pohoska, pola poetino, publicistino, soldato de Pola Enlanda Armeo, ekzekutita de germanoj kun 36 virinoj en Palmiry (m. 1944)
- 1921: Rosalyn Sussman Yalow, usona Nobelpremiita medicina fizikistino (m. 2011)
- 1923: Ferenc Jozefovits, rumania hungara kuracisto publikiginta en medicina revuo "Orvosi Szemle" (m. 1997)
- 1929: Emmanuel Le Roy Ladurie, franca historiisto (m. 2023)
- 1934: Zoltán Zágoni Albu, rumania hungara eklezia verkisto (m. 2002)
- 1935: Thaddäus Podgorski, aŭstra ĵurnalisto kaj TV-moderigisto (m. 2024)
- 1938: Vaĥtang Kikabidze, sovetia kinoaktoro kaj kantisto (m. 2023)
- 1941: Neelie Kroes, nederlanda ekonomikistino, membro de Eŭropa Komisiono
- 1943: Thomas Sargent, usona Nobelpremiita makroekonomikisto
- 1947: Brian May, angla gitaristo kaj astrofizikisto, kunkreinto de brita rokgrupo Queen
- 1949: Ryszard Rokicki, pola instruisto, diplomito de Fremdlingva Fakultato de Varsovia Universitato, kunfondinto de Akademia Centro Interlingvistika en Varsovio, redaktoro de Acta Interlinguistica, membro de la estraro de Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj redaktinta 21 kajerojn de "Informilo por Interlingvistoj" kaj membro de Internacia Rajtigita Ekzamenantaro de esperantistoj
- 1950: Árpád Nagy, Pika, hungara scenejdekoraciisto kaj pentristo
- 1951: Károly Elekes, hungara grafikisto, skulptisto, pentristo
- 1951: Csaba Petres, rumania hungara muzikpedagogo
- 1956: Sándor Sikó Barabási, rumania hungara bestkuracisto
- 1957: Tibor Gáll, hungara grafikisto vivanta en Berlino
- 1960: Atom Egoyan, kanada filmreĝisoro
- 1970: Nicola Sturgeon, skota politikistino, gvidantino de Skota Nacia Partio, unua ministro
- 1971: József Tasi, rumania hungara pentristo
- 1976: Eric Prydz, sveda diskĵokeo
- 1976: Vinessa Shaw, usona aktorino, fotomodelo
- 1983: Csilla Ababi, hungara aktorino en Ŝtata Teatro Szigligeti Társulat de Oradea
- 1995: Romee Strijd, nederlanda fotomodelino
Mortoj
redakti- 514: Simako, papo enkondukinta kantadon de la himno Gloria in excelsis deo, sanktulo
- 1364: Elisenda de Montcada, reĝedzino de Jakobo la 2-a (Aragono) (n. 1292)
- 1374: Francesco Petrarca, itala poeto verkanta latine kaj itale, reprezentanto de Itala Renesanco, enestanta en Itala antologio (n. 1304)
- 1543: Berthold Pürstinger, reformema episkopo romkatolika kaj teologo (n. 1465)
- 1583: Paul Dumerich, germana pedagogo, matematikisto kaj filologo, instruisto de greka lingvo (n. 1527)
- 1631: Cremonini Cesare, itala filozofo, reprezentanto de aristotelismo, konata kiel oponanto al Galilejo (n. 1550)
- 1679: John Plessington, angla katolika pastro, ekzekutita, kanonizita kiel unu el 40 martiroj de Anglio kaj Kimrio (n. ĉirkaŭ 1637)
- 1784: Ádám Patachich, kroata-hungara ĉefepiskopo kaj abato (n. 1717)
- 1810: Luiza de Meklenburgo-Strelitz, reĝino de Prusio (n. 1776)
- 1814: Matthew Flinders, angla navigisto kaj esploristo de la Markolo Bass kaj Granda Barilrifo (n. 1774)
- 1831: Christian Karl André, germana ĵurnalisto, komponisto kaj popolklerigisto, influinta esplorojn de Gregor Mendel (n. 1763)
- 1842: Pierre Joseph Pelletier, franca apotekisto kaj kemiisto, esploristo de alkaloidoj kaj malkovrinto de kinino kaj striknino (n. 1788)
- 1845: Josef Struber, aŭstra gastejestro kaj kolonelo (n. 1773)
- 1855: Tomasz Zan, belorusa kaj pola poeto, amiko de Adam Mickiewicz kaj Jan Czeczot, ekziligito, esploristo de mineraloj en Uralo (n.1794)
- 1869: Victor Aimé Huber, germana literaturhistoriisto kaj eklezipolitika verkisto (n. 1800)
- 1873: Ferdinand David, germana violonisto kaj komponisto (n. 1910)
- 1886: Cesário Verde, portugala poeto, parnasisto, uzanta aleksandron en poetiko (n. 1855)
- 1896: Ernst Viktor Schellenberg, germana pedagogo kaj verkisto (n. 1827)
- 1898: Mkwawa, triba estro de hehoj, gvidanto de ribelo en Germana Orient-Afriko, sinmortiginto (n. 1855)
- 1902: Mózes Vitos, hungara romkatolika pastro, etnografo, lokhistoriisto (n. 1847)
- 1906: Walter Buller, novzelanda akvokato, naturalisto, ornitologo (n. 1838)
- 1927: Ahmadou Bamba, ŝejĥo de Tuba, sufiisma religia gvidanto en Senegalo, fondinto de Muridisma Ordeno (n. 1850)
- 1928: Wilhelm Velten, germana mezlerneja instruisto, esperantistiĝinta antaŭ UK 1908, membro de Lingva Komitato, komisaro por instruisto-ekzamenoj ĉe Saksa Esperanto-Instituto, tradukisto de la komedio La malsanulo pro imago de Molière (n. 1841)
- 1945: Heinrich Wölfflin, svisa arthistoriisto, profesoro (n. 1864)
- 1950: Mihály Rotarides, hungara zoologo, esploristo de gastropodoj (n. 1893)
- 1951: Sándor Makkai, hungara reformita episkopo, verkisto (m. 1890)
- 1955: Koos Vorrink, nederlanda politikisto kaj socialisto, membro de la nederlanda rezistado, malliberulo de koncentrejo Sachsenhausen, kontraŭkomunisto, konata kiel subjekto de komunista kampanjo de kalumnioj (n. 1891)
- 1965: Syngman Rhee, la unua prezidento de Sud-Koreio (n. 1875)
- 1966: Stanislaw Karolczyk, pola oficisto, tradukisto kaj poeto, prezidanto de Pola Esperanto-Asocio kaj redaktoro de "Pola Esperantisto", enestanta en Esperanta Antologio (n. 1890)
- 1968: Käthe Kruse, germana aktorino, fondintino de pupofabriko (n. 1883)
- 1985: Janusz A. Zajdel, pola fizikisto kaj sciencfikcia verkisto (n. 1938)
- 1989: Kazimierz Sabbat, pola juristo, ĉefministro kaj prezidento en ekzilo (n. 1913)
- 1990: Imre Kondor, hungara bibliotekisto, verkisto kaj filozofo doktoriĝinta en la Universitato de Debreceno (n. 1911)
- 1992: Paolo Borsellino, itala kontraŭmafia juĝisto, amiko de Giovanni Falcone, murdita (n. 1940)
- 1994: Rudolf Firkušný, ĉeĥa-usona pianisto ricevinta Ordenon de Tomáš Garrigue Masaryk (n. 1912)
- 2002: Nikola Aleksiev, bulgara ĵurnalisto, kunfondinto kaj sekretario de Bulgara Laborista Esperanto-Asocio, prezidanto de Loka Kongresa Komitato de UK 1963, prezidanto de Bulgara Esperanto-Asocio, kontribuinta al Mondpaca Esperantista Movado, tradukisto (n. 1909)
- 2002: Vasil Stanoviĉ, ukraina fotoĵurnalisto kaj eldonisto, kunfondinto de Ukrainia Esperanto-Asocio, renaskiginto de "Ukraina Stelo" (n. 1940)
- 2003: Alena Růžičková-Pavlínová, ĉeĥa aktorino, esperantlingva deklamantino, honora membrino de Ĉeĥa Esperanto-Asocio (n. 1910)
- 2004: József Fonyó, hungara aktoro kaj voĉoaktoro (n. 1934)
- 2005: Stefan Amsterdamski, pola filozofo kaj kemiisto specialiĝinta pri metodologio de filozofio, historio de scienco, sociologio de scio, kies filozofio de scienco baziĝis sur kritika analizo de paradigmoj, tradukisto de filozofiaj verkoj (n. 1929)
- 2007: Jenő Vargha, rumania hungara kemiisto, tradukisto (n. 1924)
- 2007: Jiří Zahajský, ĉeĥa aktoro kaj dublisto (n. 1939)
- 2010: David Warren, aŭstralia inĝeniero, inventinto de la nigra skatolo (n. 1925)
- 2011: Rochus Habitzky, germana filologo kaj animzorganto (n. 1927)
- 2012: Omar Sulejman, egipta militisto kaj politikisto (n. 1936)
- 2016: Garry Marshall, usona muzikisto, verkisto, komikulo, kaj aktoro (n. 1934)
- 2019: Ágnes Heller, hungara filozofino, profesoro, membrino de Hungara Scienca Akademio (n. 1929)
- 2019: Werner Söllner, rumania germanlingva verkisto, eldonisto kaj tradukisto (n. 1951)
Specialaj tagoj kaj festoj
redakti- Festoj kaj rememoroj en Katolika Eklezio:
- Nikaragvo: Tago de nacia liberigo
- Birmo: Tago de Martiroj
La 19-a de julio estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Lundo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Mardo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Merkredo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Vendredo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Sabato en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098.