Limo (geografia linio)
Limo estas kutime markita ia pensita linio (en la praktiko ĝi kutime kondukas rekte sur tersurfaco) limiganta iun naturan aŭ socian enton aŭ apartiganta du reciproke diversajn entojn, ekz. du ŝtatojn (ŝtatlimo) aŭ du aliajn teritorie administrajn unuojn (ekz. regionojn, distriktojn, senjorujojn, katastrajn teritoriojn, du kontinentojn, du marojn aŭ oceanojn, du montarojn, du ekologiajn sociojn, du lingvajn regionojn, du klimatojn ktp. ks., eventuale apartiganta teritoriojn, kiuj estas difinitaj per la limo de teritorio, kiu al donita ento ne apartenas.
|
Estiĝo de landlimoj
redaktiPli malnovaj politikaj limoj inter du landoj korespondas ofte al naturaj, ofte malfacile transireblaj, bariloj: montaro, rivero, maro, dezerto, praarbaro, ... Ili reprezentis kutime ankaŭ lingvolimon kaj kulturlimon.
Multaj postaj limoj, kiel tiuj inter federaciaj ŝtatoj en Usono estis kontrakte fiksitaj je longitudoj aŭ latitudoj. Tiaj rektaj limoj, kiaj troveblas ankaŭ en Afriko, ne estiĝis pro jarcentlongdaŭraj evoluado, sed pro volo de iuj, kutime foraj registarestroj (koloniismo).
Kuriozaĵo estas la limo difinita en 1815 ĉe la viena kongreso inter la nordo de la nederlanda provinco Limburg kaj Prusio. Ĝi estis difinita kiel linio, oriente de la rivero Maas, de kiu tiamaj kanonoj ne plu povis atingi ŝipojn navigaciantajn sur la Maas.
Ankoraŭ nuntempe ekzistas multaj teritoridisputoj inter ŝtataj. Tiaj disputoj historie ofte kreis krizojn kaj militojn.
Politika ŝtata limo
redaktiKiam limo estas reguligita inter landoj kiel rezulto de packontrakto ĝi nomiĝas interkonsentita limo. Limŝanĝoj povas esti determinitaj per politika kompromiso en areo super kiu ekzistas neniu suvereneco de iu ŝtato, kiu transdonas tiun areon al la suvereneco de la loĝanta ŝtato. Krome landlimŝanĝoj povas esti kreitaj aĉetante teritoriojn aŭ okupante ilin el alia lando; Kio kondukas al la kreo de nova landlima interkonsento. La politika limo determinas la suverenecon de la ŝtato kaj ĝian jurisdikcion. Neniu ŝtato povas ŝanĝi sian limon kun alia ŝtato krom en la formo de bonorda jura interkonsento.
Limaj disputoj
redaktiMultaj landoj tra la mondo havas landlimajn konfliktojn, kaj foje la ĝusta loko kie la limlinio pasas estas kontestata. Tiuj konfliktoj povas daŭri nesolvitaj de jardekaj, kiel la israela-araba konflikto aŭ tiu inter Barato kaj Pakistano pri la regiono de Kaŝmiro. Oni ofte pensas, ke tiaj konfliktoj ne plu ekzistas inter okcidentaj landoj, sed tiaj konfliktoj jam okazis kaj okazas.
Unu el tiuj daŭraj konfliktoj surprize estas teritoria disputo pri la insulo Hans, ankaŭ konata per ĝis indiĝena nomo Tartupaluk, precipe inter Kanado kaj Danio. Tiu insulo estas eta, malproksima kaj neloĝata insulo situanta en la centro de la kanalo Kennedy en la markolo Nars, ĉe la nordokcidenta marbordo de la insulo Gronlando. Kvankam la insulo mem estas negrava, kontrolo super ĝi povas esti signifa por establi suverenecon laŭ la nordokcidenta pasejo kaj la Arkta Oceano. La konflikto mem ne kaŭzis malamikecojn, sed kelkaj armeaj kaj diplomatiaj provokoj okazis, kaj la du landoj levis sian flagon sur la insulo plurfoje.
En ekstremaj kazoj ĉi tiu disputado kaŭzas armitan kaj ofte longdaŭran konfrontiĝon. La landlima disputo inter Bolivio kaj Paragvajo pri kontrolo de la Ĉaka regiono evoluis en 1932 al la Ĉaka Milito. En la milito, kiu ekis en 1998 inter Etiopio kaj Eritreo post lima disputo inter ili, miloj da soldatoj de ambaŭ flankoj estis mortigitaj.
Hodiaŭ [necesas klarigo] estas ĉirkaŭ 80 efektivaj landlimaj konfliktoj, sed ili malofte evoluas en perforta milita konfrontiĝo.
Diplomatiaj rimedoj por determini la limon
redaktiPolitika limo enkadriĝas en packontrakto inter la du landoj, aŭ malsuperaj interkonsentoj, en kiuj la limo estas efektive fiksita, kiel batalhalta interkonsento aŭ batalhalto. Ekzemple, la nunaj limoj de Israelo kun Egiptio kaj Jordanio estis starigitaj en pacaj interkonsentoj kun ĉi tiuj landoj, dum fine de la milito de 1948, ĉi tiuj limoj estis metitaj en batalinterkonsentoj. Ĝis la subskribo de la batalhaltoj, la limo estis la batalhalto. Plejfame, La Traktato de Versajlo, subskribita post la unua mondmilito, starigis la limojn de Germanio.
Alifoje la limo estis plenumita per decido de la Ligo de Nacioj aŭ Unuiĝintaj Nacioj. Tiel, en 1921, la landlima linio inter Jugoslavio kaj Albanio estis establita, por fini la landlimajn konfliktojn inter ĉi tiuj du landoj.
Topografio de la limo
redaktiNatura limo estas limo de areo kun fizikaj (naturaj) trajtoj sen homa interveno. Foje fizika geografia elemento, kiel rivero aŭ montaro, estas uzata por determini kaj marki limlinion. Ekzemple la limo inter Israelo kaj Jordanio etendiĝas parte laŭ la rivero Jordano. La rivero Urugvajo funkcias kiel limo supre inter Argentino kaj Brazilo kaj laŭflue funkcias kiel limo inter Argentino kaj Urugvajo. La rivero Sankta Laŭrenco funkcias parte kiel limo inter Usono kaj Kanado dum la rivero Rio Grande funkcias kiel limo inter Meksiko kaj Usono kaj la montaro Pireneoj funkcias kiel limo inter Francio kaj Hispanio.
Alifoje ĉio estas fiksita per politika limo starigita de homo. Limlinio estas foje starigita laŭ gradoj de longitudo aŭ latitudo - la egipta-libia limo etendas ĉefe laŭ la longitudo 25 orienten kaj ĝia limo kun Sudano etendiĝas laŭ la latitudo 22 norde. Foje la limlinio estas fiksita kiel rekto inter du punktoj. La limo Kanado-Usono, kiu estis establita meze de la 19-a jarcento, estis tirita parte laŭ rekto laŭ la 49-a paralelo, sen konsidero al iuj topografaj itineroj.
En ekstremaj kazoj la limlinio pasas ene de urbo, apartigante siajn loĝantojn. Fama ekzemplo pri tio estas la limo inter orienta Germanio kaj okcidenta Germanio, kiu pasis inter du partoj de Berlino de la fino de la Dua Mondmilito (1945) ĝis la unuiĝo de Germanio (1990), kie la Berlina muro estis starigita por malebligi ĝian kruciĝo. Tiel estas la limo, tra la urbo Nikozio, inter Kipro kaj la norda turka Kipro. Alia fama ekzemplo estas Jerusalemo (de la subskribo de la batalhalto kun Jordanio en 1949 ĝis la unuiĝo de la urbo kaj ĝia aneksado al la ŝtato Israelo en 1967).
Landlima kontrolo
redaktiLandlima kontrolo, konata ankaŭ kiel dogankontrolo, estas la politiko adoptita de specifa lando por priatenti kaj reguligi siajn landlimojn. Oni establas landlimajn kontrolejojn por kontroli la movadon de personoj, animaloj kaj varoj kiuj eniras aŭ eliras el lando.
La limo de la jurisdikcio
redaktiLa limo de la jurisdikcio determinas la areon de loka aŭtoritato: urbo, loka konsilio, ktp. Ĉi tiu limo gravas kiam temas pri respondecaj kampoj de la loka aŭtoritato: urboplanado, konstruaj permesiloj, akvoprovizado, purigado, vojprizorgado, ktp.
Fotogalerio
redakti-
Malnova germana limŝtono ĉe la schwarzes Kreuz Fürstenwalde (Geising)
-
Nuna ĉeĥa limŝtono ĉe Fürstenwalde (Geising)
-
Ĉeĥa limŝtono ĉe Fürstenwalde (Geising)