19-a de aŭgusto
dato
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
aŭgusto 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
aŭgusto | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | |||
5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 |
12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 |
19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 |
26 | 27 | 28 | 29 | 30 | 31 | |
aranĝo de 2024 tagoj |
La 19-a de aŭgusto estas la 231-a tago de la jaro (la 232-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 134 tagoj restas.
Je la 19-a de aŭgusto okazis, interalie:
Eventoj
redakti- -295: Romio: unua templo dediĉita al Venuso, diino de amo, belo kaj fekundeco ekstaris
- -43: Romia Respubliko: Aŭgusto Cezaro devigis Romian Senaton elekti lin konsulo
- 1274: Baldaŭ post reveno de la naŭa krucmilito, Eduardo la 1-a estis kronita reĝo de Anglio
- 1477: Venonta germana reĝo kaj imperiestro Maksimiliano la 1-a nuptis Burgonjan dukinon Maria
- 1458: Pio la 2-a iĝis papo
- 1531: Pola-moldava milito (1530-38): venko de polaj trupoj en la batalo de Gwoździec (apud Kolomeo)
- 1557: Pollando deklaris militon al Livonia Ordeno
- 1561: Reĝino Maria Stuart revenis de Francio al Skotlando
- 1562: Dum la litova-rusa milito pola armeo sub gvido de Stanisław Leśniowolski, reĝa oficisto de Różan, venkis en batalo de Nevel kelkoble pli grandan rusan armeon
- 1587: Sveda reĝido Sigismondo la 3-a Vasa estis elektita reĝo de Pollando - liaj pretendoj al la sveda trono kaŭzis duonjarcentajn militojn
- 1639: Tridekjara milito: venko de nederlanda armeo kontraŭ la hispana en batalo de Dunkirko
- 1666: Dua angla-nederlanda milito: angla ŝiparo detruis apud nederlanda insulo Terschelling 150 komercajn ŝipojn
- 1745: En Skotlando eksplodis la dua jakobita ribelo - princo Charles Edward Stuart levis jakobinan standardon en Glenfinnan dum provo reakiri la britan tronon por sia patro James Francis Edward Stuart
- 1767: Kievo: Preĝejo Sankta Anreo estis konsekrita
- 1772: Sveda reĝo Gustavo la 3-a post sensanga puĉo enkondukis kleran despotismon arestante membrojn de Ŝtata Konsilantaro
- 1782: Usona Milito de Sendependeco: brita-indiana armeo frakasis taĉmenton de milico de Kentukio en batalo de Blue Licks
- 1793: Dua dispartigo de Pollando: rusa ambasadoro ratifis nome de imperiestrino Katarino la 2-a dispartigan pakton, laŭ kiu la Rusia Imperio aneksis 250 mil km² de teritorio, loĝita de 3 milionoj da homoj
- 1820: En Teatro ĉe la Vieno okazis premiero de la melodramo Die Zauberharfe de Franz Schubert
- 1826: Kongresa Pollando: el kunligo de Stara Częstochowa kaj Częstochówka urbo Częstochowa fondiĝis, la kvara laŭ grandeco post Varsovio, Lublin kaj Kalisz (spirita ĉefurbo de Pollando sub patroneco de la Nigra Madono)
- 1839: Oficiale akceptita invento de fotarto (dagerotipio inventita en Francio)
- 1839: Observatorio Pulkovo kiel steloobservatorio de la Rusia Akademio de Sciencoj ekfunkciis apud Sankt-Peterburgo
- 1851: Ĉeĥa ĵurnalisto kaj satira poeto Karel Havlíček Borovský estis alkondukita antaŭ kortumo en Kutná Hora pro verkado en la revuo "Slovan" - la ĵurio absolvis lin
- 1856: Usona inventisto Gail Borden patentigis kondensitan lakton
- 1870: Francia-Prusia Milito: sieĝo de Metz komenciĝis
- 1887: Plena suna eklipso videbla en Mezeŭropo, Siberio, Manĉurio kaj Japanio
- 1890: Franca astronomo Auguste Charlois malkovris asteroidon Faetuzo; precize 3 jarojn poste li malkovris Palmon
- 1901: Okcidentaj Tatroj: sur la montopinto de Granda Giewont oni konsekris metalan krucon, videblan de Zakopane
- 1912: En Albanio komenciĝis interna milito inter kristanoj kaj islamanoj
- 1913: Franco Adolphe Pégoud kiel unua saltis de aviadilo kun paraŝuto
- Unua Mondmilito
- 1915: Venko de rusa ŝiparo super la germana en batalo de la Golfo de Rigo; sur Norda Maro brita ŝipo-kaptilo sinkigis germanan submarŝipon U-27 - pereis la tuta 37-persona skipo
- 1919: Afganio sendependiĝis (de Britio)
- 1920: Soveta-Pola Milito
- Dutaga batalo de Płock finiĝis — generalo Władysław Sikorski ordonis ne preni militkaptitojn pro murdoj, raboj kaj amasaj seksperfortoj fare de kozakoj devenantaj el Kubano
- Pola armeo rekonkeris Breston
- 6-a Infanteria Divizio de ukraina kolonelo Marko Bezruĉko post pluraj bataletoj kontraŭ la Unua Ĉevala Armeo iris al Zamość por defendi la urbon kontraŭ la Ruĝa Armeo iranta al la Batalo de Varsovio
- 1920: Rusia Enlanda milito: la Tambova ribelo komenciĝis kiel la plej granda rusa ribelo kontraŭ bolŝevismo — trupoj de Miĥail Tuĥaĉevskij kruele murdis 70 mil kamparanojn kaj dum du jaroj oni malsatigis ĉ. 170 mil rusajn kamparanojn
- 1920: Nokte de la 19/20 de aŭgusto la Dua Silezia Ribelo eksplodis
- 1927: Rusa Ortodoksa Eklezio agnoskis Sovetunion
- 1934: 89,9% de civitanoj de Germanio referendumis por kreo de la oficejo de Führer, kiu inkluzivus komandanton kaj kancelieron
- 1936: Granda Teroro en Sovetunio: komenciĝis unua el tri "Procesoj de Trockija-Zinovjeva terorisma centro" — oni mortkondamnis kaj tuj ekzekutis 16 akuzitojn, inkluzive de Grigorij Zinovjev kaj Lev Kamenev
- 1939: En Berlino ministroj pri eksteraj aferoj Joachim von Ribbentrop kaj Vjaĉeslav Molotov subskribis germanan-sovetan komercan traktaton
- Dua Mondmilito
- 1940: Craiova: komenco de rumanaj-bulgaraj interparoloj por la reveno de Suda Dobruĝo al Bulgario
- 1941: En Supraśl SS kaj Gestapo pafmortigis pro komunista agado 7 judojn, 2 belorusojn kaj 2 polojn; al Tobruk komencis alveni per ŝipoj polaj taĉmentoj de Aŭtonoma Brigado de Karpataj Pafistoj de la Polaj Armitaj Fortoj en Okcidento
- 1942: Operaco Reinhardt: germanoj likvidis geton en Otwock - preskaŭ 10 mil polajn judojn oni forveturigis al ekstermejo Treblinka, kaj kelkajn milojn ili pafmortigis surloke; 5-taga likvido de geto en Kielce komenciĝis - dum la unua etapo oni forveturigis por morto al Treblinka ĉirkaŭ 7 mil polajn judojn; Aranĝo T4: germana polico murdis en Otwock ĉiujn pacientojn de frenezulejo; alianca alterigo nomata Batalo de Dieppe fiaskis; generalo Friedrich Paulus ordonis ataki Stalingradon
- 1943: Operaco Reinhardt: en Mszana Dolna germanoj pafmortigis 881 judojn; Provinco Vartlando: en Poznań polico arestis 7 polojn pro biciklado sen permeso
- 1944: Ribelo de Varsovio: 10 batalionoj de germana infanterio, du sapeistaj kaj plotono de kirasita trajno komencis ĉefan atakon kontraŭ Malnova Urbo - la ribelantoj kontraŭbatis ĉiujn atakojn; pro manko de municio polaj defendantoj forlasis Politeknikon retiriĝante al para numerflanko de str. Noakowski kiu iĝis fronta linio ĝis fino de la ribelo; tri preĝejoj, inkluzive de jezuitoj, ekbrulis; parto el 500 soldatoj de Pola Enlanda Armeo sukcesis trairi de apudvarsovia arbarego ĝis la kvartalo Żoliborz; germana radio en Berlino false informis pri malvenko de la ribelo de Varsovio; germanoj murdis en Varsovio ĉirkaŭ 230 personojn; post dutaga sanga batalo la 1-a Kirasita Divizio de Polaj Armitaj Fortoj en Okcidento konkeris Chambois (en Orne); liberigo de Parizo komencita; Aleksandr Pokriŝkin iĝis la unua trifoja Heroo de Sovetunio; NKVD arestis en Lublin kaj Rzeszów soldatojn de la Enlanda Armeo;
- 1945: En Manĉurio trupoj de Transbajkala Fronto okupis 3 urbojn, kaj de 2-a Malproksima Fronto - 2 urbojn; Vjetnamio: Viet Minh, gvidata de Ho Chi Minh, ekpoviĝis en Hanojo
- 1948: Rezolucio n-ro 56 de Konsilio pri Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj traktis la problemon pri Palestino
- 1953: En aranĝita de CIA kaj MI6 puĉo estis faligita demokratie elektita ĉefministro de Irano Mohamed Mosadek; plenan regopovon transprenis Mohamed Reza Pahlavi
- 1955: Usono: mortigaj indundoj kaŭzitaj de Uragano Diane
- 1960: Usona piloto de spionaviadilo Lockheed U-2 Gary Powers, pafalterigita la 1-an de majo samjare, estis kondamnita je 10-jara enprizonogo pro spionado
- 1965: Federacia Respubliko Germanio kaj Israelo ligis diplomatiajn rilatojn
- 1965: Legado de la verdikto de la dua proceso de Aŭŝvico-skipanoj okazis en Frankfurto ĉe Majno
- 1969: Amasaj protestoj komenciĝis en multaj partoj de Ĉeĥoslovakio okaze de la unua datreveno de la Invado de soldataroj de Varsovia Traktato en Ĉeĥoslovakion kiel esprimo de malkontento pri politiko de la nova komunisma gvidantaro - finitaj la 21-an de aŭgusto kun kvar mortintoj
- 1977: Sovetia astronomo Nikolaj Stepanoviĉ Ĉerniĥ malkovris kometon el la familio de Jupitero
- 1977: En Lucko oni malfermis monumenton al Lesja Ukrajinka
- 1983: Milita stato en Pollando: aŭtoritatoj malfondis la suspenditan Asocion de Polaj Literaturistoj riproĉante al ties gvidantoj agadon kontraŭ strukturoj de socialisma ŝtato
- 1985: Papo Johano Paŭlo la 2-a renkontiĝis en Kazablanko kun reĝo de Maroko Hasano la 2-a
- 1989: Ryszard Kaczorowski iĝis lasta prezidento de Pollando en ekzilo
- 1989: Tuteŭropa pikniko okazis apud Sopron ĉe la landlimo inter Hungario kaj Aŭstrio
- 1990: Sur teritorio de Moldava Respubliko proklamiĝis Gagauzio
- 1991: Aŭgusta puĉo: Miĥail Gorbaĉov estis elpostenigita per hejmaresto dum feriado en Foroso — ortodoksaj komunistoj, gvidataj de vic-prezidanto Gennadij Janajev, deklaris krizostaton en Sovetunio
- 1999: Dekoj da miloj de serboj en Beogrado postulis eksiĝon de Slobodan Milošević el la posteno de prezidento
- 2000: Rusio: en Moskvo oni solene konsekris la rekonstruitan Katedralon de Kristo Savinto
- 2002: En Ĉeĉenio (Rusio) islamistoj paffaligis helikopteron Mi-26 — pereis 118 soldatoj
- 2002: Lasta pilgrimado de la papo Johano Paŭlo la 2-a al sia patrio finiĝis en Kalwaria Zebrzydowska
- 2003: En Irako bombo preskaŭ detruis stabejon de la Unuiĝintaj Nacioj en Bagdado - mortis ne malpli ol 24 personoj inter ili estro de la stabejo, speciala reprezentanto Sérgio Vieira de Mello. Proksimume 100 personoj estis vunditaj
- 2003: Israelo: bombisto de Hamas mortigis en homplena publika buso en kvartalo de Jerusalemo 24 homojn kaj vundis pli ol 130 aliajn - inter ili estis multaj infanoj de Ortodoksa Judismo
- 2004 - Ĉefministro de Hungario Péter Medgyessy anoncas sian demision
- 2005: Pierre Nkurunziza iĝis prezidento de Burundo
- 2008: Milito en Afganio: 10 francaj soldatoj mortis kaj pli ol 20 vundiĝis en batalo kun talibanoj
- 2009: Ne malpli ol 95 personoj mortis kaj ĉirkaŭ 500 vundiĝis en serio de bombatencoj en Bagdado
- 2010: Lastaj usonaj bataltaĉmentoj forlasis Irakon
- 2013: Radikalaj islamanoj en Sinajo atakis busetojn kun nearmitaj policanoj ekzekutante 25 el ili
- 2014: Pola scienca nano-satelito "Heweliusz" enorbitigis la Teron pere de ĉina lanĉo-veturilo de kosmodromo Tajuano por esplori, kadre de aŭstra-kanada-pola projekto, 200 stelojn plej lumecajn
- 2017: Barato: 23 personoj pereis kaj 156 vundiĝis pro elreliĝo de trajno en Khatauli (Utar-Pradeŝo)
- 2022: En Pola Sejmo oni rememorigis, ke Rusio kadre de Riga traktato ne redonis al Pollando pli ol 70 mil numismaĵojn, signifan nombron de gobelinoj, standardojn de Polaj Legioj en Italio, 10 mil gravuraĵojn — oni ankaŭ ne redonis arkivon de Grandprinclando Litovio kiel "atribuitan al soveta arto"
- Invado de Rusio en Ukrainion
- 2022: 177-a tago de rusa agreso: La pasintan tagon en la suda fronto Rusio perdis 76 soldatojn kaj 3 tankojn; laŭ brita ministerio Ĥarkivo estas unu el la plej ofte pripafataj urboj (dum la lastaj du tagoj 21 personoj pereis) — tago de la funebro; laŭ ukraina Ĝenerala Stabo rusoj perdis en Ukrainio 44 700 soldatojn, 1 899 tankojn, 4 195 kirasitajn veturilojn, 1 016 artileriajn sistemojn, 266 raketajn elpafilojn, 141 kontraŭaviadajn sistemojn, 234 aviadilojn, 197 helikopterojn, 795 senpilotajn aviadilojn, 190 krozmisilojn, 15 surakvajn unuojn, 3 130 veturilojn (inkluzive de cisternoj) kaj 94 unuojn de specialaj armiloj; ukraina armeo refoje, post riparo, trafis ponton de Kaĥovka super Dnipro; separistoj de Donecka Popola Respubliko informis, ke kun rusia armeo "liberigis" du lokojn en Donbaso
- Mondreago: En la Monda Tago de Humanitara helpo Britio decidis transdoni 15 mln da britaj pundoj por rifuĝintoj en Pollando kaj Ukrainio; ambasadejo de Usono en Prago informis, ke Ĉeĥio ricevos 8 helikopterojn pro la armea kontribuo al Ukrainio; nova helpo de Usono por Ukrainio (775 mln da dolaroj; i.a. observaj longdistancaj senpilotaj aviadiloj, haubizoj, permanaj kontraŭkirasitaj misiloj kaj unuafoje kirasitaj batalveturiloj); Reuters: post atako al Krimeo rusoj perdis duonon de aviado de la Nigramara floto de Rusio; "Die Welt": Berlino de lastaj 10 semajnoj ignoras petojn de Ukraino pri armiloj; Britio: Rusio ne havas moralan rajton por kunsidi en G20, dum daŭras ĝia agreso al Ukrainio
- 2023: En nokta atako Rusio sendis al Ukrainio 17 senpilotajn aviadilojn, 15 estis paffaligitaj; en matena terorisma atako de balistikaj misiloj al centro de Ĉernihivo 7 personoj pereis kaj 129 estis vunditaj, inkluzive de 15 infanoj kaj 15 policanoj; ukraina senpilota aviadilo atakis armean aerodromon en rusia Novgoroda provinco, kie ekestis incendio kaj estis damaĝita atakaviadilo; Ukrainion vizitis usona ĉasaviadilo F-16 — ukrainaj pilotoj komencis fluglernadon
- Mondreago: dum usona-japana-sudkorea pintkuveno Joe Biden diris: Konsekvencoj de la milito en Ukrainio transiras foren ekster Eŭropo kaj opiniis, ke rusoj jam malgajnis; Volodimir Zelenskij vizitadas Svedion, kiu transdonas la 13-an armean helpofaskon al Ukrainio, kiu ankaŭ produktos svedajn batalveturilojn por infanterio (pli frue 50 jam estis transdonitaj); laŭ brita spionagentejo ukraina armeo dum la lasta semajano progresis sude, direkte al Berdjansko kaj Melitopolo; UN kaj Francio kondamnis la rusian atakon al teatro kaj universitato en Ĉernihivo; "The Telegraph": Ĉinio armiligas Rusion per helikopteroj, senpilotaj aviadiloj, optikaj celiloj kaj metaloj — dum jaro kaj kvarono sendis al diversaj firmaoj dekojn da miloj de pakaĵoj
Naskiĝoj
redakti- 232: Probo, imperiestro de Romio, militisto, fininta konstruon de Aŭrelia Murego, murdita (m. 282)
- 1570: Salomone Rossi, itala renesanca komponisto el kortego de Mantuo (m. 1630)
- 1596: Elizabeto Stuart, princino de Reĝlando de Anglio, ĉeĥa reĝino (m. 1662)
- 1631: John Dryden, angla poeto, kortega poeto de Stuartoj (m. 1700)
- 1689: Samuel Richardson, angla verkisto, konata de epistola romano (m. 1761)
- 1741: Madamo du Barry, franca grafino kaj reĝa amatino (m. 1793)
- 1745: Johan Gottlieb Gahn, sveda kemiisto, kiu malkovris manganon (m. 1818)
- 1750: Johann Georg August Galletti, germana instruisto, historiisto kaj verkisto (m. 1828)
- 1829: Edward Moran, usona pentristo de primaraj pentraĵoj (m. 1901)
- 1830: Julius Lothar Meyer, germana kemiisto kaj kuracisto kontribuinta al Perioda Tabelo (m. 1895)
- 1833: István Kápolnai Pauer, hungara oficiro, historiisto, profesoro, membro de Hungara Scienca Akademio (m. 1896)
- 1845: Edmond de Rothschild, franca bankisto, kolektisto kaj mecenato de arto (m. 1934)
- 1848: Gustave Caillebotte, franca pentristo kaj mecenato de impresionismo (m. 1894)
- 1849: Joaquim Nabuco, brazila politikisto, diplomato, historiisto, juristo kaj ĵurnalisto (m. 1910)
- 1853: Aleksej Brusilov, rusa generalo (m. 1926)
- 1871: Orville Wright, usona pioniro de aviado (m. 1948)
- 1881: George Enescu, rumana komponisto, violonisto kaj instruisto (m. 1955)
- 1883: Coco Chanel, franca fondintino de la modo-firmao Chanel (m. 1971)
- 1885: Jakob Stefanĉiĉ, slovena advokato, eldonanto de nacilingvaj broŝuroj, prezidanto de Jugoslavia Esperanto-Ligo kontribuinta al fondiĝo de "La Suda Stelo", kunlaborinto de "Literatura Mondo", "Heroldo de Esperanto", Enciklopedio de Esperanto (m. 1974)
- 1886: Bronisław Kuhl, pola esperantisto el Krakovo, konata de recenzoj kaj kritikoj en "Pola Esperantisto", "British Esperantist", "La Bela Mondo", "Universo" k. a., tradukisto (m. 1955)
- 1887: Anna Gyllsdorff, sveda artistino kaj esperantistino, tradukistino (m. nekonata)
- 1889: János König, hungara profesoro de komerca lernejo, gvidanto de Esperanto-movado en Miskolc (m. nekonata)
- 1893: Stefan Starzyński, pola politikisto, ekonomikisto, oficiro, prezidanto de Varsovio, murdita (m. 1939)
- 1893: Kamil Giżycki, pola inĝeniero, militisto kontraŭbatalanta bolŝevikojn en Siberio, verkisto kaj esplor-vojaĝisto al okcidenta Afriko (m. 1968)
- 1893: Kalle Väisälä, finnlanda matematikisto, profesoro de la Universitato de Tartu, esperantisto (m. 1968)
- 1894: Gábor Vágó, hungara, rumania hungara skulptisto (m. 1968)
- 1902: Ogden Nash, usona poeto, konata de absurdaj tekstoj (m. 1971)
- 1904: František Omelka, ĉeĥa instruisto kaj pedagogo, Esperanto-verkisto kaj tradukisto (m. 1960)
- 1906: Philo Taylor Farnsworth, usona inventisto (m. 1971)
- 1907: Jiří Srnka, ĉeĥa violonisto kaj komponisto (m. 1982)
- 1910: István Sinkovics, hungara historiisto, profesoro (m. 1990)
- 1914: Lajos Baróti, hungara futbalisto, trejnisto (m. 2005)
- 1921: Gene Roddenberry, usona scenaristo kaj televida produktoro (m. 1991)
- 1926: Luis Serrano Pérez, hispana esperantisto, kunorganizanto de la Esperanto-movado en kataluna urbo Sabadell (m. 2016)
- 1930: Waltraut Schulz, germana kantistino (m. 2017)
- 1935: László Oltyán, rumania hungara ĵurnalisto kaj verkisto (m. 1990)
- 1942: István Csucsuja, rumania hungara historiisto, profesoro de la Universitato de Kluĵo
- 1944: Jenő Knézy, hungara ĵurnalisto pri sporto (m. 2003)
- 1944: Jakob von Uexküll, sveda-germana filatelisto kaj filantropo, fondinto de la Premio de ĝusta vivo
- 1946: William J. Clinton, prezidento de Usono 1993-2001
- 1946: János Román, rumania hungara pedagogo, lingvisto, publicisto kaj loknomkolektisto
- 1952: Tamás Gergely, rumania hungara novelisto, redaktoro
- 1957: Márta Sebestyén, hungara kantistino de popolkantoj
- 1957: Ervin Székely, rumania hungara ĵurnalisto, politikisto
- 1962: Hermina Csata, rumania hungara pentristino, tekstilistino
- 1969: Olga Barabás, rumania hungara reĝisorino, scenejdekoraciistino kaj kostumdezajnistino
- 1969: Matthew Perry, uson-kanada aktoro (m. 2023)
- 1970: Fat Joe, usona rapisto
- 1980: Csilla Albert, rumania hungara aktorino
Mortoj
redakti- 14: Aŭgusto Cezaro, unua imperiestro de Romia Imperio (n. 63 a.K.)
- 440: Siksto la 3-a, papo, verkinta leterojn al Aŭgusteno de Hipono, sanktulo
- 1186: Ĝofredo la 2-a (Bretonio), filo de Henriko la 2-a (Anglio) (n. 1158)
- 1493: Frederiko la 3-a, imperiestro de la Sankta Romia Imperio (n. 1415)
- 1506: Aleksandro Jagiellon, grandduko de Litovio kaj reĝo de Pollando (n. 1461)
- 1580: Andrea Palladio, itala arkitekto kaj teoriisto de arkitekturo (n. 1508)
- 1657: Frans Snyders, flandra pentristo (n. 1579)
- 1662: Blaise Pascal, franca matematikisto, fizikisto kaj filozofo pri religio, mistikulo, kontribuinta al asekura matematiko, konata de La paskala veto kaj Paskala kalkulilo aganta laŭ dekduuma sistemo kaj dudekuma sistemo (n. 1623)
- 1680: Johano Eudes, franca katolika pastro, sanktulo (n. 1601)
- 1704: Jane Leade, angla mistikulino (n. 1623)
- 1753: Johann Balthasar Neumann, germana arkitekto (n. 1687)
- 1765: Axel Fredrik Cronstedt, sveda kemiisto, kunfondinto de la moderna mineralogio, malkovrinto de nikelo kaj zeolitoj (n. 1722)
- 1777: Johann Christian Polycarp Erxleben, germana naturalisto (n. 1744)
- 1783: Franz Xaver Messerschmidt, german-aŭstria skulptisto (n. 1736)
- 1793: Pál Makó, hungara matematikisto, fizikisto, profesoro, jezuita monaĥo, pastro, abato, kanoniko (n. 1723)
- 1819: James Watt, skota inĝeniero kaj inventisto, pliboniginto de vapormaŝinoj (n. 1736)
- 1856: Charles Gerhardt, franca kemiisto, kiu klasifikis kemiajn kombinaĵojn kaj sintezis aspirinon (n. 1816)
- 1884: Jakub Bursa, ĉeĥa popola artisto, masonisto kaj konstruisto (n. 1813)
- 1887: Spencer Fullerton Baird, usona ornitologo kaj iktiologo (n. 1823)
- 1891: Gestur Pálsson, islanda verkisto, reprezentanto de realismo, enestanta en "La Tradukisto" (n. 1852)
- 1891: Theodor Aman, rumana pentristo kaj grafikisto (n. 1831)
- 1897: Gyula Horváth, hungara politikisto kaj publicisto, fondinto de la gazeto Magyar Hírlap (n. 1843)
- 1905: William Adolphe Bouguereau, franca pentristo, reprezentanto de akademismo (n. 1825)
- 1912: Béla Mátrai Betegh, hungara aktoro, laborejestro, reĝisoro (n.1846)
- 1913: Eduard Weichberger, germana pentristo (n. 1843)
- 1923: Vilfredo Pareto, itala ekonomikisto, inĝeniero kaj sociologo (n. 1848)
- 1929: Alphonse Carles, franca pioniro de internacia Esperanto-movado, fondinto de Esperanto-grupo en Béziers, iniciatinto de la instituto de esperantaj konsuloj, de kiu poste elkreskis Delegita reto de UEA, kunfondinto de UEA, honora membro de UEA (n. 1867)
- 1929: Sergej Djagilev, rusa nobelo, impresario de la Rusaj Baletoj (n. 1872)
- 1936: Federico García Lorca, hispana verkisto, reprezentanto de la Generacio de la 27a, murdita (n. 1898)
- 1937: Gyula Pekár, hungara verkisto, ĵurnalisto, politikisto (n. 1867)
- 1954: Alcide De Gasperi, unua ĉefministro de la Itala Respubliko (n. 1881)
- 1967: Hugo Gernsback, luksemburg-usona inventisto, pioniro de amatora radio, aŭtoro de la termino sciencfikcio (n. 1884)
- 1970: Paweł Jasienica, pola verkisto (n. 1909)
- 1971: Walther Victor, germana politikisto, eldonisto kaj verkisto (n. 1895)
- 1975: Tihamér Vujicsics, serba-hungara komponisto (n. 1929)
- 1977: Groucho Marx, usona komediisto (n. 1895)
- 1985: Isaj Dratwer, pola judo, kuracisto kaj bakteriologo, propagandisto de Esperanto-movado en Mahiljoŭ, fondinto de Varsovia Esperanto-Societo, verkanta por "Heroldo de Esperanto", "Literatura Mondo" kaj "Pola Esperantisto", organizanto de UK 1937 kaj UK 1959, redaktoro de E-elsendoj de Pola Radio, ĝenerala sekretario de Pola Esperanto-Asocio kaj prezidanto de Esperanto-Ligo en Israelo, aktivulo de Neŭtrala Esperanto-Movado, tradukisto, aŭtoro de la libro Pri Internacia Lingvo dum jarcentoj (n. 1905)
- 1988: Erzsi Palotai, hungara verkistino, deklamistino kaj tradukistino (n. 1907)
- 1989: Géza Képes, hungara poeto, tradukisto, edukisto (n. 1901)
- 1990: István Sinkovics, hungara historiisto (n. 1910)
- 1994: Linus Pauling, usona kemiisto, kunkreinto de molekula horloĝo, dufoja Nobelpremiito pri esploro de kemiaj ligoj kaj pacaktivado (n. 1901)
- 2002: Eduardo Chillida, hispana skulptisto (n. 1924)
- 2003: Gabriella Angi, hungara aktorino (n. 1961)
- 2003: Sérgio Vieira de Mello, brazila diplomato, murdita (n. 1948)
- 2004: Mihály András Sarkadi, rumania hungara artisto, redaktoro (n. 1927)
- 2005: Aušra Augustinavičiūtė, litova psikologino kaj ekonomikistino, fondintino de socioniko (n. 1927)
- 2008: Levy Mwanawasa, prezidento de Zambio, prezidanto de Organizaĵo por Afrika Unueco (n. 1948)
- 2014: Simin Behbahani, irana poetino, aŭtorino de gazaloj (n. 1927)
- 2016: Donald Henderson, usona epidemiologo klopodanta elradikigi variolon (n. 1928)
- 2017: Brian W. Aldiss, angla verkisto de sciencfikcio (n. 1925)
- 2020: Borys Paton, ukraina sciencisto, elektrinĝeniero, profesoro, aŭtoro kaj kunaŭtoro de pli ol 720 inventoj, en tio 500 eksterlandaj patentoj, de pli ol 1200 artikoloj kaj 20 monografioj, honora civitano de Kievo kaj Mariupolo, unua heroo de Ukrainio (n. 1918)
- 2020: Slade Gorton, usona senatano (n. 1928)
- 2021: Chuck Close, usona fotorealisma pentristo kaj fotisto (n. 1940)
- 2023: John Warnock, usona komputilisto, inventinto de pdf (n. 1940)
Specialaj tagoj kaj festoj
redakti- Festoj kaj rememoroj en Katolika Eklezio:
- Sankta Johano Eudes, franca sacerdoto
- Siksto la 3-a, papo
- Ortodoksa Kristana Eklezio: Transfiguriĝo (unu el 12 ĉefaj festoj)
- Monda Tago de Humanitara Helpo, fiksita en 2008 de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj
- Nacia tago en Afganio, sed ne en ĉiu jaro la sama dato pro alia kalendaro (irana sun-kalendaro)
- Monda Tago de Fotografio
La 19-a de aŭgusto estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Lundo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Mardo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Merkredo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Vendredo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Sabato en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090.