Orne
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Orne (Mozelo) kaj Orne (rivero). |
Orne - prononco [orn], per sistemo IFA [ˈɔʁn] - estas franca departemento, unu el la kvin de la regiono Normandio. Ĝia prefektejo estas Alençon.
Orne | |
---|---|
departemento de Francio | |
Administrado | |
Lando | Francio |
Regiono | Normandio |
Numero | 61 |
Prefektejo | Alençon |
Subprefektejoj | Argentan Mortagne-au-Perche |
Prezidanto de la departementa konsilio |
Christophe de Balorre |
Prefekto | Sébastien Jallet |
Statistikaĵoj | |
Loĝantaro | 276 144 (2022) |
Areo | 6 103 km² |
Loĝdenso | 45 /km² |
Subdividoj | |
Arondismentoj | 3 |
Kantonoj | 21 |
Komunumaroj | 15 |
Komunumoj | 385 |
Ĝia nomo originas de la riverego Orne, kiu fontas el ĝi kaj trapasas ĝin.
La departemento havas entute 412 komunumojn.
Arondismentoj
redaktiLa departemento dividiĝas al tri arondismentoj:
Geografio
redaktiOrne partoprenas en la regiono Normandio. Ĝi estas lima de la departementoj Eure nordoriente, Eure-et-Loir oriente, Sarthe sude, Mayenne sudokcidente, Manche okcidente, kaj Calvados norde.
Historio
redaktiLa departemento estis kreita dum la Franca Revolucio, je la 4-a de marto 1790, per uzado de la leĝo de la 22-a de decembro 1789, el parto de la provinco de Normandio kaj Perĉo.
La 18-an de aŭgusto 1944 1-a Kirasita Divizio de Polaj Armitaj Fortoj en Okcidento post 2-taga sanga batalo konkeris Chambois en Orne, Supera Komandanto Kazimierz Sosnkowski skribis al 355-a Ĉasista Divizio "Dębliński" pri "ĝia grandioza venko, la plej granda en kronikoj de la Pola Aerarmeo — antaŭan tagon la divizio pafalterigis super Francio 16 germanajn aviadilojn, perdante unu propran kaj komandanton majoron Eugeniusz Horbaczewski. Liberigo de Parizo estis komencita.
Kulturo
redaktiOrne estas fama pro siaj ĉevalaj bredejoj.
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Prefektejo Arkivigite je 2004-12-11 per la retarkivo Wayback Machine
- Departementa Konsilio