Probo
Probo (Marcus Aurelius PROBUS), (n. 232? m. 282), romia imperiestro (276 - 282) estis civitano de Sirmium en Panonio, nuntempe Sremska Mitrovica en Serbio kaj Montenegro.
Probo | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Marcus Aurelius Probus | |||||
Naskiĝo | 9-an de aŭgusto 232 en Sirmium | ||||
Morto | 30-an de novembro 281 (49-jaraĝa) en Sirmium | ||||
Mortis pro | Hommortigo vd | ||||
Religio | Romia religio vd | ||||
Ŝtataneco | Roma regno vd | ||||
Familio | |||||
Gefratoj | Claudia (en) vd | ||||
Infanoj | Adriano de Nikomedio vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Enoficiĝo
redaktiJunaĝe li varbiĝis en la armeo, kie li distingiĝis sub la imperiestroj Valeriano, Tacito kaj Aŭreliano. Tacito enoficigis lin kiel guberniestro de la Orienta Imperio, post kies morto Probo estis proklamata lian sukcedanton de siaj soldatoj. Floriano, kiu sukcedis sian duonfratron Taciton, kampanjis kontraŭ Probo apud Tarso, Turkio, sed evitante batalo kun la pli multnombraj trupoj de Floriano, Probo lasis la orientan varmegon venki ilin. Timante malvenko, siaj propraj homoj murdis Florianon, kaj transiĝis ilian subtenon al Probo. Probo revenis al Romo, kie la Senato ĝoje ratifis la elekton de la armeo.
Regnado
redaktiLa regnado de Probo pasis ĉefe sukcese militante por reestabli la sekurecon de ĉiuj siaj landlimoj. La plej grava de ĉi tiuj militoj estis la forigo de la frankaj invadintoj el Gaŭlio. En 279, dezirante rekonkeri Mezopotamion, Probo marŝis al Persio, sed anstataŭ militi, li finaranĝis pactraktado kun la persioj.
Uzurpantoj
redaktiSurvoje al Persio, (279), la imperiestro marŝis kontraŭ la uzurpinto Saturninus, maŭra guberniestro de Sirio. Revenante al la okcidento, Probo venkis la mem-proklamintajn imperiestrojn Proculus kaj Bonosus, komandantojn de Gaŭlio kaj Ĝermanio (280).
Murdo
redaktiPost la triomfo (romia venkfesto) de Probo en Romo (281), li revenis al Smirmium ĉe la Danubo, esperante prepari kampanjon kontraŭ la persioj. Dume, la armeo ne estis feliĉa: pactempe, Probo laboriĝis siajn soldatojn. Li devis dreni marĉojn, konstrui templojn, pontojn kaj defendojn, eĉ planti vinberejojn. Kompreneble, ĉi tio tute ne plaĉis al ili. Pli malbone, Probo mortige eraris, deklarante ke, poste, multaj legioj estus disfondota. La armeoj de Raetia kaj Noricum proklamis Marcus Aurelius CARUS (Karon) kiel imperiestro en 282. Probo, sciiĝante la novaĵojn, tuj sendis kontraŭ Karo trupojn, kiuj transigis sian lojaleco al li. La trupoj de Probus ankaŭ decidis subteni Karon, kaj Probo, siavice, estis murdata de siaj propraj homoj, apud sia naskloko Smirmium en septembro 282.
Eksteraj ligiloj
redakti- Coins of Probus Arkivigite je 2005-04-02 per la retarkivo Wayback Machine angle
- Roman empire[rompita ligilo] angle
- De Imperatoribus Romanis angle
- Catholic Encyclopedia angle
Posteulo: Karo (282 - 283) |