William Auld
William Auld | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 6-an de novembro 1924 en Erith, Kent, Anglujo, Britio |
Morto | 11-an de septembro 2006 en Dolaro, Clackmannanshire, Skotlando |
Lingvoj | Esperanto • angla |
Nacieco | skoto |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) |
Alma mater | Allan Glen's School (en) |
Okupo | |
Okupo | esperantisto (1937–) poeto muzikologo redaktisto sciencfikcia verkisto eseisto verkisto tradukisto esperantologo |
Verkoj | La infana raso |
Esperanto | |
Tradukis en Esperanton | liaj tradukaĵoj |
Verkis en Esperanto | listo de liaj verkoj |
Aliaj aktivaĵoj | liaj aktivecoj |
William Auld [ŭiljam old], foje esperantigita per Vilhelmo Oldo[1] (naskiĝis la 6-an de novembro 1924 en Londono, mortis la 11-an de septembro 2006 apud Dolaro) estis skota Esperantlingva poeto, verkisto kaj tradukisto. Li plurfoje estis nomumita por la Nobel-premio pri literaturo,[2][3] en 1999, 2004, kaj 2006 kaj estis trifoje inter la plej bonaj dek kandidatoj[4].
Vivo
[redakti | redakti fonton]Laŭ profesio Auld estis instruisto pri angla literaturo kaj vicestro de liceo. Li loĝis en la skota urbeto Dolaro en graflando Clackmannanshire.
En 1960, li komencis labori en lernejo en Alloa kaj restis tie ĝis sia emeritiĝo.
Malkovro de Esperanto
[redakti | redakti fonton]William Auld malkovris Esperanton dum sia 13-a jaro : tiam li estis skolto, kaj estis la legado de skolta regularo en Esperanto, kiu konigis al li la ekziston de tiu lingvo. Poste li ekzercis sin pri ĝi kun siaj amikoj John Francis kaj Reto Rossetti, kiuj kun John Dinwoodie, fariĝis kvaropo konata kiel la skota skolo de esperantlingva literaturo.
Li eklernis Esperanton en 1937, sed aktiviĝis nur en 1947.
Dua Monda Milito
[redakti | redakti fonton]De 1942 ĝis 1946, dungite en la brita flugarmeo, li partoprenis en la Dua Monda Milito, interalie kiel piloto. Lia milita sperto ege influis lian mondbildon. Unue li ekzercis en brita Rodezio (nun Zimbabvo) kaj en 1944, li estas unu el 50 kandidatoj por dungo kiel piloto ene de spiona aviadilo Spitfire. Ĝis la fino de la milito li spionadis kaj fotadis super Norda Afriko, Okcidenta Azio kaj Mezoriento, Grekio kaj Italio. Dum la fino de la milito, li laboris kelkatempe kiel provo-piloto por la aviadila armeo.
Agadoj en esperanta mondo
[redakti | redakti fonton]Lia multnombra biblioteko de esperantlingva literaturo nun lokiĝas en Nacia Biblioteko de Skotlando, al kiu li antaŭ sia morto donacis ĝin.
Li estis vicprezidanto de UEA (1977-1980), prezidanto de la Akademio de Esperanto (1979-1983) kaj prezidanto de Esperanta PEN-Centro (1999-2005); Honora Membro de UEA.
Propono por Nobel-premio pri literaturo
[redakti | redakti fonton]Laŭ propono de Manuel de Seabra en la jarkunveno 1998 de Esperantlingva Verkista Asocio, William Auld estis proponita kiel kandidato por la Nobel-premio pri literaturo ekde 1999 ĝis la morto en 2006[2][3]. Laŭ informo de The Telegraph li estis proponita por la premio en 1999, en 2004 kaj en 2006[5]. Auld estis trifoje inter la plej bonaj dek kandidatoj[4].
Distingoj
[redakti | redakti fonton]En 2000 William Auld estis honorigata per FAME-premio.
Verkaro
[redakti | redakti fonton]Li ekverkis dum li estis dungita de armeo. Post sia reiro en Skotio post la milito en 1947, li eldonis poemon tradukitan el la angla en la dua eldono de la nova revuo Esperanto en Skotlando. Li verkis plurjare por tiu ĉi periodaĵo simpla sed kun historia graveco, ĉar ĝi ekestis forumo por novaj aŭtoroj.
Auld redaktis plurajn revuojn, i.a. Esperanto en Skotlando (1949-1955), Esperanto de UEA (1955-1958, 1961-1962), Monda Kulturo (1962-1963), Norda Prismo (1968-1972), La Brita Esperantisto (1973-1999), Fonto (1980-1987). Kunlaboranto de Monato, kie li redaktis la rubrikon "noveloj" ĝis 1998.
Plurajn poemarojn verkis li, interalie estas lia precipa poemo, La Infana Raso (1956)[6], Inspirite parte de la Cantos de usona poeto Ezra Pound, kaj ankaŭ tradukita en la nederlanda sub la titolo "Het kinderras'[7]. Li tradukis poemojn, ekzemple poemojn el La Hobito ĉar la historion tradukis Christopher Gledhill. Li verkis ankaŭ kursojn, la plej fama estas "Paŝoj al plena posedo".
Li ekpublikigis siajn verkojn el la revuo Literatura Mondo tuj antaŭ ties ĉeso en 1949. Literatura Mondo, tiam la plej grava revuo pri esperanta literaturo, ekaperis en 1922, kaj post halto pro milito, ĝi reaperis dum du jaroj.
William Auld ekkonigis sin al internacia publiko en 1952, kiam publikiĝis la kolekto Kvaropo, pri kiu li kunlaboris kun John Dinwoodie, John Francis kaj Reto Rossetti. Tiu verko estis la komenco de la serio Stafeto, fondita de Juan Régulo Pérez en Kanarioj, kiu ekvilibrigis la mankon de la budapeŝta eldono Literatura Mondo.
Post la revuo Literatura Mondo, li kunlaboris en diversaj aliaj revuoj, interalie, de 1955 ĝis 1958 en Esperanto, la revuo de UEA, kaj poste inter 1962 kaj 1963 en Monda Kulturo, kaj ekde 1981 en la literatura magazino Fonto. Li partoprenis ankaŭ je la redaktado de la revuo Monato ekde ties kreo en 1979 ĝis 1998.
Li kompilis bazan legoliston de originala esperantlingva literaturo.
Listo de verkoj
[redakti | redakti fonton]Poemaroj
[redakti | redakti fonton]- Spiro de l' pasio (parto de la pluraŭtora poemaro "Kvaropo" 1952)
- La infana raso (1956)
- Unufingraj melodioj (1960)
- Humoroj (1969)
- Rimleteroj (kun Marjorie Boulton, 1976)
- El unu verda vivo (1978)
- En barko senpilota (1987)
- Unu el ni (1992)
Antologioj
[redakti | redakti fonton]- Angla antologio 1000-1800 (poezia redaktoro, 1957)
- Esperanta antologio (Poemoj 1887-1957) (1958/1984)
- 25 jaroj (poezia redaktoro, 1977)
- Skota antologio (kunredaktoro, 1978)
- Nova Esperanta krestomatio (1991)
- Plena poemaro: Eŭgeno Miĥalski (red. 1994)
- Tempo fuĝas (1996)
Li editoris la poemaron Sub la signo de socia muzo (1987, eldonitan en la Serio Stafeto de Flandra Esperanto-Ligo.)
Tradukaĵoj
[redakti | redakti fonton]El la angla
[redakti | redakti fonton]- La balenodento, de Jack London (1952)
- Epifanio, de Shakespeare (1977)
- La urbo de terura nokto, de James Thomson (1977)
- Don Johano, Kanto 1, de George Byron (1979)
- La robaioj de Omar Kajam, de Edward Fitzgerald (1980)
- La sonetoj, de Shakespeare (1981)
- Fenikso tro ofta, de Christopher FRY (1984)
- Montara vilaĝo, de Chun-chan Je (1984)
- La graveco de la fideliĝo, de Oscar Wilde (1987)
- La komedio de eraroj, de Shakespeare (kun Asen M. Simeonov, 1987)
- Omaĝoj. Poemtradukoj (1987)
- Gazaloj, de HAFEZ (1988)
- Spartako, de Leslie Mitchell (1993)
- La stratoj de Aŝkelono, de Harry Harrison (1994)
- Teri-strato, de Douglas Dunn (1995)
- La kunularo de l' ringo, de J.R.R.Tolkien (1995)
- La du turegoj, de J.R.R. Tolkien (1995)
- La reveno de la reĝo, de J.R.R. Tolkien (1997)
- La ĉashundo de la Baskerviloj, de Arthur Conan Doyle (1998)
- La Hobito, de J.R.R. Tolkien (poemoj kaj kantoj; kun Christopher Gledhill, 2000)
- Jurgen, de James Branch Cabell (2001)
El la lalansa-skota
[redakti | redakti fonton]- Kantoj, poemoj kaj satiroj, de Robert Burns (kun Reto Rossetti, 1977)
El la sveda
[redakti | redakti fonton]- Aniaro, de Harry Martinson (kun Bertil Nilsson, 1979)
En la anglan el la ĉeĥa per Esperanto
[redakti | redakti fonton]- Hearing the soul (Aŭdado de la animo), de Věra Ludíková
Kantaroj
[redakti | redakti fonton]- Floroj sen kompar' (kun Margaret Hill, 1973)
- Kantanta mia bird' (kun Margaret Hill, 1973)
- Dum la noktoj (kun Margaret kaj David Hill, 1976)
Lernolibroj
[redakti | redakti fonton]- Esperanto: A New Approach (1965)
- Paŝoj al plena posedo (1968)
- A First Course in Esperanto (1972)
- Traduku! (1993) — ISBN 0-902756-23-0; ISBN 978-0-902756-23-6
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Bibliografio de tradukoj el la angla lingvo (1996), kun E. Grimley Evans)
Esearoj
[redakti | redakti fonton]- Facetoj de Esperanto (1976)
- Pri lingvo kaj aliaj artoj (1978)
- Enkonduko en la originalan literaturon de Esperanto (1979)
- Vereco, Distro, Stilo (1981)
- Kulturo kaj Internacia Lingvo (1986)
- La fenomeno Esperanto (1988)
- La skota lingvo, hodiaŭ kaj hieraŭ (1988)
Miksita
[redakti | redakti fonton]- Pajleroj kaj stoploj : elektitaj prozaĵoj (1997)
Pri Auld
[redakti | redakti fonton]Festlibro
[redakti | redakti fonton]- Lingva arto. Jubilea libro omaĝe al William Auld kaj Marjorie Boulton. Vilmos Benczik, (1999, red.), Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio, 217 p. ISBN 92-9017-064-6
Aliaj
[redakti | redakti fonton]- Clemens J. Setz: William Auld, la majstro de la malnova monda helplingvo (trad. Detlef Karthaus). Trairado tra diversaj poemoj de Auld kaj iliaj tradukoj al la germana. Beletra Almanako (33), oktobro 2018. pp. 134–150.
Recenzoj
[redakti | redakti fonton]Pri En Barko Senpilota
|
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ “Pri la transskribo de propraj nomoj, unuavice en literaturaj tekstoj”, Scienca Revuo vol. 21, n-ro 4/5, 1970, p. 155 Arkivigite je 2014-04-29 per la retarkivo Wayback Machine: Lasta vorto: se iu cinikulo demandas, kial mi subskribas mian artikolon per la nomo William Auld kaj ne per Vilhelmo Oldo, la respondo estas triflanka. Unue, ankoraŭ ne temas pri kunteksto literatura; due, la unua formo jam fariĝis konata ideogramo en Esperantujo; trie, mia longjara kutimo kontraŭpezas en mi, kiel en multaj aliaj. Sed se atentos mian alvokon sufiĉe multaj apogantoj, mi tre feliĉe ekuzos mian esperantan nomon.
- ↑ 2,0 2,1 (en) Paul Gubbins, William Auld, The Guardian, la 19-an de septembro 2006
- ↑ 3,0 3,1 (en) William Auld, Nobel prize-nominated Esperanto poet, The Scotsman, la 15-an de julio 2006.
- ↑ 4,0 4,1 (eo) István SZABOLCS, Konferenco de poliglotoj en Budapest 2023 – Prelego pri Esperanto kaj Hungario, HEA, la 3-an de decembro 2023
- ↑ (en) William Auld, The Telegraph, 22-an de septembro 2006.
- ↑ (de) Clemens J. Setz, William Auld (2015-03). “Die kindliche Rasse (XIV)”, Akzente 62 (1), p. 4–7.
- ↑ (nl) "Het kinderras", eld. Tor, Amsteradamo, 88 paĝoj, 1982, ISBN 90 70055 384
Trovu « William Auld » inter la Vizaĝoj de homoj rilataj al la ideo «Internacia Lingvo» |
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Voĉo de William Auld en la Sonbanko Esperanta esperante
- William Auld (el Retarkivo 2009) en Originala literaturo Esperanta esperante
- William Auld Arkivigite je 2014-08-31 per la retarkivo Wayback Machine en la ttt-ejo de Esperantlingva Verkista Asocio Arkivigite je 2012-10-19 per la retarkivo Wayback Machine esperante
- Ligilo al skano de La Infana Raso Arkivigite je 2014-03-08 per la retarkivo Wayback Machine, jen TTT-versio Arkivigite je 2014-02-02 per la retarkivo Wayback Machine esperante
- Anna
- Kvar poemoj Arkivigite je 2006-12-05 per la retarkivo Wayback Machine
- Julia sur Pandaterio Arkivigite je 2006-12-05 per la retarkivo Wayback Machine
- Studaĵo[rompita ligilo]
- Septembra mateno Arkivigite je 2003-04-30 per la retarkivo Wayback Machine
- Noktaj pensoj Arkivigite je 2006-12-05 per la retarkivo Wayback Machine
- Rimleteroj Arkivigite je 2003-01-25 per la retarkivo Wayback Machine (inter William Auld kaj Marjorie Boulton)
- Pratempe en Anglujo ĉu (el Retarkivo 2004) (Jerusalem de William Blake)
- Tempo fuĝas Arkivigite je 2019-03-31 per la retarkivo Wayback Machine novelo en Monato
- Forpasis Auld - silento morta post ruliĝ' lavanga artikolo en Libera Folio
- Esperantistoj bruligas kandelojn memore al William Auld (edukado.net) (el Retarkivo 2008)
- Verkoj de kaj pri William Auld[rompita ligilo] en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo Arkivigite je 2016-08-02 per la retarkivo Wayback Machine
- - William Auld - Master Poet of Esperanto de Girvan McKay. Inkludas 3 versiojn de la aulda verko La infana raso en la angla, la skota kaj la gaela Arkivigite je 2010-05-15 per la retarkivo Wayback Machine
- Oldo pri propraj nomoj Arkivigite je 2014-03-12 per la retarkivo Wayback Machine el liaj Antaŭvortoj de la tradukinto al La ĉashundo de la Baskerviloj de Arturo Konan-Dojlo
- Vilhelmo Oldo, artikolo de Vastalto pri la rilato de Oldo al propraj nomoj
- Nick Kalivoda (2012). “William Auld”, La Ondo de Esperanto (eo) (8—9 (214—215)), p. 22.
Jen kelkaj sonekzemploj de muzike prilaboritaj poemoj:
- la angla mezepoka balado "Ĝorĝo" tradukita de William Auld kaj kantata de Margaret Hill en muzikfilmo de la retejo Youtube. La kanto aperis en la disko "Kantanta mia bird", eldonita de Krea Sono.
- la kanto "Ebrio" de W. Auld, kantata de Maksim Fedorov, same en muzikfilmo de la retejo Youtube
http://www.youtube.com/watch?v=1xjHsNS6GI8 kaj la kanto "Memoro" same de W. Auld, kaj ankaŭ kantata de Maksim Fedorov, la du lastaj eroj ambaŭ el la 94-a Universala Kongreso de Esperanto en Bjalistoko
- la kanto "En bona espero" de W. Auld, kantata de la duopo Ĵomart Amzajav kaj Nataŝa Gerlaĥ
- Artikolo pri William Auld en la skota ĵurnalo The National
|
- Viroj
- Naskiĝintoj en 1924
- Naskiĝintoj la 6-an de novembro
- Mortintoj en 2006
- Mortintoj la 11-an de septembro
- William Auld
- Skotaj esperantistaj poetoj
- Honoraj membroj de UEA
- Estraranoj de UEA
- Historio de UEA
- Esperantisto de la Jaro
- Esperantologoj
- Interlingvistoj
- FAME-premiitoj
- Libroj de William Auld
- Tradukistoj al Esperanto
- Premio Deguĉi