Vikipedio:Artikolo de la semajno
Aspekto
Artikolo de la semajno estis leginda aŭ elstara artikolo, kiu aperis sur la Ĉefpaĝo. Ĉiun duan (aŭ malofte trian) semajnon - en kazo de redaktista entuziasmo ankaŭ ĉiun semajnon - ni elektis novan artikolon de la semajno.
Vidu Vikipedio:Artikolo de la monato por artikoloj de la monato por 2025.
Kiel partopreni
Proponi artikolon de la semajno povas iu ajn. Mi elektas el artikoloj, kiuj estas legindaj aŭ elstaraj
- trovu artikolon kiu nuntempe estas leginda aŭ elstara, antaŭe ne estis Artikolo de la semajno kaj nuntempe ne estas proponita malelstarigo de ĝi
- vi povas uzi tiun ĉi liston de kandidatoj (ĝisdatigata ĉ. unu foje monate)
- artikolo, kiu estas montrita en ĉefpaĝo bone prezentu Vikipedion, laŭeble evitu artikolon kun avertoŝablono ks.
- en la elektitan artikolon, tuj sub la ŝablonon {{leginda}} aŭ {{elstara}} metu {{ADLS|<jaro>|<semajno>}}, ambaŭ parametrojn plenigu per numeroj, semajno estus ĉiam ducifera, ekz. 06, ne
6 - en tiu ĉi paĝo trovu koncernan semajnon laŭ ĝia numero, klaku al Bonvolu proponi artikolon, aldonu bazan enkondukon taŭgan por ĉefpago kaj konservu
- el la eltiraĵo forigu ĉiujn referencojn kaj "ruĝajn ligilojn"
- eltiraĵo havu precize unu bildon
- la linion sub la parto "Lastaj artikoloj de la semajno" vi ignoru, ĝi aŭtomate kreos kategorion
Kunlaborantoj
[redakti fonton]Pri bona funkciado de ADLS zorgas precipe tiuj ĉi homoj. Kaze de problemo vi povas trovi kiu prizorgas tiun konkretan taskon kaj kontakti lin.
- Remux - ĝenerala aktivulo
- KuboF Hromoslav - transirado de la malnova sistemo de ADLS (ŝanĝado de informŝablonoj en artikoloj, metado de malnovaj eltiraĵoj ĝustaloken), teknika flanko (ŝablonoj, listigado de kandidatoj,...), aktivulo pri VP:PEA, VP:PLA kaj VP:NPEA; NE aldonado de novaj eltiraĵoj (nun ne multe aktiva)
- pliaj homoj foje aldonantaj unu-du eltiraĵojn
- historie ThomasPusch - nomumo de ADLS kaze ke ne venis alia nomumo, ordigo de pasintaj ADLS - de 2012 ĝis marto 2017