Tumbesiaj kaj pjuriaj sekaj arbaroj
Tumbesiaj kaj pjuriaj sekaj arbaroj | |
---|---|
ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso, ekoregiono [+] | |
Landoj | Ekvadoro, Peruo |
Koordinatoj | 5° 44′ 10″ S, 80° 21′ 40″ U (mapo)-5.736-80.361Koordinatoj: 5° 44′ 10″ S, 80° 21′ 40″ U (mapo) [+] |
Areo | 41 180 km² (4 118 000 ha) |
Biomoj de regiono | Tropikaj kaj subtropikaj sekaj foliarbaroj |
Tumbesiaj kaj pjuriaj sekaj arbaroj | |
Vikimedia Komunejo: Tumbes-Piura Dry Forests Ecoregion [+] | |
La tumbesiaj kaj pjuriaj sekaj arbaroj estas tersupraĵo ekoregiono el la nord-anda ekoprovinco de la neotropisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome la ekoregiono apartenas al tropikaj kaj subtropikaj sekaj foliarbaroj de la nordokcidento de Peruo, la sudo de Ekvadoro (Atacames ĝis El Oro) kaj de la nordo de Peruo (ekde Tumbesio ĝis Departemento Lambajeko). Kune kun la Maranjonaj sekaj arbaroj ĝi estas inkludita en la nocio de ekvatora seka arbaro kiu estas difinita de la perua ekologiisto kaj ministro Antonio Brack Egg. La tumbesiaj kaj pjuriaj sekaj arbaroj ankaŭ estas parto de la tutmondaj 200-regiono "sekaj arbaroj de Tumbesio kaj andaj valoj". kaj de la biodiverseco-riĉaĵejo Tumbesiaj, ĉokoaj kaj magdalen-valaj tropikaj arbaroj.
La klimato estas tropika kaj seka kun periodoj de vintroj kaj aŭtunoj tre sekaj, kaj someroj humidaj kaj pluvecaj. La flaŭro estas reprezentata de herbejoj de la savana tipo, kun Prosopis pallida, Ceiba trichistandra, Capparis angulata, Bursera graveolens, Ziziphus thyrsiflora…
Karakterizaj specioj de la ekoregiona faŭno inkluzivas : formikomanĝulojn, vulpojn, Tamandua tetradactyla punensis, Iguana iguana, kaj diversajn speciojn de birdoj kiel papagoformajn kaj konurojn.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]
Neotropisaj tropikaj kaj subtropikaj sekaj foliarbaroj | |
---|---|
NT0202 Atlantikaj sekaj arbaroj | Brazilo |
NT0204 Baĥiaj sekaj arbaroj | Meksiko |
NT0205 Balsasaj sekaj arbaroj | Meksiko |
NT0207 Kaŭko-valaj sekaj arbaroj | Kolombio |
NT0210 Ĉako | Argentino, Bolivio, Paragvajo |
NT0212 Ĉikitaj sekaj arbaroj | Bolivio, Brazilo |
NT0213 Kubaj sekaj arbaroj | Kubo |
NT0216 Sekaj arbaroj de Insuloj Revillagigedoj | Meksiko |
NT0218 Jamajkaj sekaj arbaroj | Jamajko |
NT0223 Maranjonaj sekaj arbaroj | Peruo |
NT0226 Portorikaj sekaj arbaroj | Porto-Riko |
NT0227 Laguna-montaraj sekaj arbaroj | Meksiko |
NT0231 Sekaj arbaroj de Trinidado kaj Tobago | Trinidado kaj Tobago |
NT0232 Tumbesiaj kaj pjuriaj sekaj arbaroj | Ekvadoro, Peruo |
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- angle Ekoregiono NT0232 : Tumbesiaj kaj pjuriaj sekaj arbaroj (WWF)
- angle Tumbesiaj kaj pjuriaj sekaj arbaroj (Wildworld) - Nacia Geografia Societo
- angle Tumbesiaj kaj pjuriaj sekaj arbaroj (The Encyclopdia of Earth)
- angle Tumbesiaj kaj pjuriaj sekaj arbaroj (Globalspecies) Arkivigite je 2017-04-16 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Tutmondaj 200; numero 57 : Sekaj arbaroj de Tumbesio kaj andaj valoj (WWF) Arkivigite je 2017-05-30 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Biodiverseco-riĉaĵejo Tumbesiaj, ĉokoaj kaj magdalen-valaj tropikaj arbaroj (Naturprotekto Internacie)