Sud-floridaj rokejoj
Sud-floridaj rokejoj | ||||
---|---|---|---|---|
ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [+] | ||||
Lando | Usono | |||
Federacia ŝtato | Florido | |||
Koordinatoj | 25° 0′ 0″ N, 81° 0′ 0″ U (mapo)25-81Koordinatoj: 25° 0′ 0″ N, 81° 0′ 0″ U (mapo) [+] | |||
Areo | 2 100 km² (210 000 ha) | |||
Birdospecioj | 176 | |||
Mamulspecioj | 36 | |||
|
||||
Sud-floridaj rokejoj | ||||
La sud-floridaj rokejoj estas tersupraĵa ekoregiono el la kariba ekoprovinco de la neotropisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome la ekoregiono apartenas al tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj de suda Florido kaj Kij-Insularo en Usono.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]La ekoregiono nature okupus areon de 2 100 kvadrataj kilometroj [1]. Tiuj arbaroj formiĝas sur kalkoŝtonaj malfermejoj kun tre malprofunda grundo. En kontinenta Florido rokejoj primare ekzistas sur la Rokkresto de Miamo, kiu etendiĝas ekde Miamo-Rivero sude al Nacia Parko Everglades. La sud-floridaj rokejoj plue estas subdividataj en pinajn rokejojn kaj "hamokojn" (angle hammocks) [1].
Flaŭro
[redakti | redakti fonton]Pinaj rokejoj
[redakti | redakti fonton]La kanopeo de la pin-rokeja komunumo estas dominata preskaŭ ekskluzive de Eliot-pino (Pinus elliottii var. densa). Sub tiu kanopeo troviĝas riĉa subarbaraĵo konsistanta el poacoj, ciperacoj, arekacoj, grimpoplantoj, kaj arbustoj de mezvarma kaj tropika originoj. Kelkaj tipaj specioj estas Andropogon virginicus, Zamia integrifolia, Phyllanthus pentaphyllus, Andropogon floridanus, Tetrazygia bicolor, Tragia saxicola, Dyschoriste angusta, Euphorbia pinetorum, Bothriochloa saccharoides, kaj Aristida beyrichiana [2]. La pin-rokeja komunumo estas la flaŭre plej diversa plantokomunumo kaj ĝi inkludas plurajn endemiajn speciojn. Kiel subklimata komunumo, la pinaj rokejoj estas dependitaj de incendioj por malhelpi sian transiron al foliarbaj hamokoj.
Hamokaj rokejoj
[redakti | redakti fonton]Hamokaj rokejoj formiĝas en rokejoj kie manko de incendio estas permesinta al foliarboj de estiĝi dominantaj, preskaŭ ĉiuj el ili estantaj de tropika origino [3]. Naturaj kontraŭbrulaj ŝirmzonoj [4] inkludas elmetitajn kalkoŝtonajn klifojn kaj dolinojn [5]. Kanopeaj specioj inkludas Bursera simaruba, Simarouba glauca (simarubacoj), Coccoloba diversifolia (poligonacoj), Ficus aurea, Sideroxylon foetidissimum (sapotacoj), Dipholis salicifolia (sapotacoj), Ficus citrifolia, Lysiloma latisiliquum (fabacoj), Swietenia mahagoni, kaj Licaria triandra (laŭracoj), Metopium toxiferum (anakardiacoj), Chrysophyllum oliviforme (sapotacoj), Eugenia axillaris (mirtacoj), Gymnanthes lucida (eŭforbiacoj), kaj Calyptranthes pallens (mirtacoj) vegetas en la subarbaraĵo. Quercus virginiana, specio el la mezvarma zono, estas trovebla en hamokaj bordoj [3].
Faŭno
[redakti | redakti fonton]En la ekoregiono vivas 176 [6] da birdaj kaj 36 [6] da mamulaj specioj.
Konservado
[redakti | redakti fonton]Kaŭze de sia alta altitudo, la Rokkresto de Miami estis la unua areo kiu estis influata de disvolvigo. La grandskala senarbarigo nuntempe reduktis la pinajn rokejojn al ĉirkaŭ 20 000 km2, plimulto de kiu nuntempe estas protektata ene de la Nacia Parko Everglades. Kontraŭ-incendia agado estas kondukinta al transiro de antaŭa pina rokejo en hamokon aŭ estas estinta okupata de enmetitaj invadaj specioj, kaŭzante klaran perdon de biodiverseco kaj la formorton aŭ preskaŭan formorton de pluraj plantospecioj.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 angle WWF South Florida rocklands
- ↑ angle Whitney, Eleanor Noss; Ellie Whitney; D. Bruce Means; Anne Rudloe. (2004) Priceless Florida: Natural Ecosystems and Native Species. Pineapple Press Inc, p. 106. ISBN 978-1-56164-308-0.
- ↑ 3,0 3,1 angle Tropical Hardwood Hammock. The Croc Docs. Fort Lauderdale Research and Education Center. Alirita 2009-01-15 .
- ↑ Lexicon Silvestre, nocio 0709
- ↑ angle South Florida Hardwood Hammock. NatureServe Explorer. NatureServe. Alirita 2009-01-20 .[rompita ligilo]
- ↑ 6,0 6,1 Hoekstra, J. M.. (2010) The Atlas of Global Conservation: Changes, Challenges, and Opportunities to Make a Difference. University of California Press. ISBN 978-0-520-26256-0. Arkivigite je 2013-04-04 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-04-04. Alirita 2013-04-24 .
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- angle Ekoregiono NT0164 : Sud-floridaj rokejoj (WWF)
- angle Sud-floridaj rokejoj (WWF-Wildworld)
- angle Sud-floridaj rokejoj (Wildworld) - Nacia Geografia Societo
- angle Sud-floridaj rokejoj (The Encyclopedia of Earth)
- angle Sud-floridaj rokejoj (Bioimages)
- angle Sud-floridaj rokejoj (Globalspecies) Arkivigite je 2014-02-03 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Situo de la ekoregiono : tajpu South Florida rocklands Arkivigite je 2011-10-14 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Pinaj rokejoj. Arkivigite je 2012-11-11 per la retarkivo Wayback Machine