Samarianoj
Samarianoj | |
---|---|
etnoreligia grupo | |
judoj | |
Suma populacio | |
796 | |
Ŝtatoj kun signifa populacio | |
Lingvo(j) | |
hebrea lingvo • araba lingvo | |
Religio | |
judismo • Samaritanism • kristano | |
La samarianoj estas malgranda etno-religia komunumo de 796 membroj (popolnombrado 2017), el kiuj 415 loĝas en la Israela urbo Holon kaj 381 en Kirjat Luza (ĉe Nablus) en Palestina regiono. En la 4a jc laŭtakse estis kelkaj centmiloj da samarianoj, sed post jarcentoj de subpremado kaj devigitaj konvertiĝoj al kristanismo aŭ islamo, en 1917 restis nur 146 samarianoj. Intertempe ili nombre iom kreskis denove. Ili vivas sian religion sub tre malfacilaj cirkonstancoj, parte en la ŝtato Israelo, parte ekster ĝi; siajn grandajn ceremoniojn tamen ili klopodas festi kune. Ili havas sian propran ĉefpastrecon.
La nomo samarianoj devenas de la regiono, kie ili estiĝis kiel popolo; mem ili sin nomas ŝomerim (prigardantoj, konservantoj). Depende de sia ŝtataneco kaj loĝloko, ili parolas nuntempe la modernan hebrean aŭ la araban. Por la liturgio ili uzas proprajn variaĵojn de la klasika hebrea kaj aramea.
Iom da historio
[redakti | redakti fonton]Post la skismo de la dek triboj de Izraelo, Samario fariĝis la ĉefurbo de la apartiĝinta reĝolando de Izrael. La samarianoj estis preskaŭ ĉiam en milito kontraŭ la reĝoj de Judujo. Profunda malamo, ekde la disiĝo, konstante regis inter la du landetoj, kiuj evitis ĉiajn interrilatojn. La samarianoj, por fari la disecon pli profunda kaj ne bezoni veni al Jerusalemo por la solenado de religiaj festoj, konstruis sian propran templon sur la monto Garizim apud la nuna Nablus kaj enkondukis iujn reformojn; ili akceptis kiel Biblion nur la pentateŭkon, kaj malakceptis ĉiujn ceterajn librojn, kiuj poste aldoniĝis al ĝi. En la okuloj de l' ortodoksaj judoj, ili estis herezuloj, kaj tial ofte malestimataj kaj persekutataj.
La antagonismo de la du nacioj havis do kiel solan principon la malakordon de la religiaj opinioj, kvankam iliaj kredoj havis la saman originon, ofte oni diras ke ili estis la protestantoj de antikvo.
Detruita kaj rekonstruita plurfoje, sub la regado de la romianoj Samario estis la ĉefurbo de l' samnoma landeto Samario, unu el la kvar ŝtatoj de Palestino. Herodo la Granda beligis ĝin per luksaj monumentoj kaj, por flati la imperiestron Aŭgusto, donis al ĝi la nomon Augusta, en la greka lingvo Sebaste.
Oni trovas ankoraŭ hodiaŭ samarianojn en kelkaj landoj, ĉefe en Palestino, precipe en Nablus kaj apud Jafo. Ili obeas la leĝon de Moseo kun pli da severeco ol la plimultaj judoj, kaj geedziĝas nur inter si mem. Iliaj sanktaj libroj estas ankoraŭ skribataj per hebreaj literoj de la plej malproksima antikveco. En Mateo, 25:31-46 kaj Luko, 10:25-37 estas Parabolo de la bona samariano; kaj pro tio, la vorto "samariano" signifas en multaj lingvoj "helpema homo".