Nigra himantopo
Nigra himantopo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Himantopus novaezelandiae Gould, 1841 | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
CR
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Nigra himantopo, Himantopus novaezelandiae, estas svelta kaj eleganta vadbirdo el familio de Rekurbrostruledoj kaj ordo de Ĥaradrioformaj.
Aspekto
[redakti | redakti fonton]Plenkreskuloj estas 40 cm longaj. Ili havas tre longajn ruĝajn krurojn, longan fajnan nigran bekon kaj nigran plumaron. Junuloj havas blankajn bruston, kolon kaj kapon kun nigra makulo ĉirkaŭ la okuloj.
Minacoj
[redakti | redakti fonton]Tiu specio estas unu el la plej minacataj vadbirdoj kaj birdoj en la mondo. La nuna loĝantaro nombras eble nur ĉirkaŭ 50 plenkreskuloj, kiuj dum la reprodukta sezono estas nur en alta valo Waitaki, de la Suda Insulo en Novzelando. Malgrandaj grupoj vintras en la norda Insulo. Tamen antaŭe ili multnombris en la tuta insularo, ĝis kiam la medio malpliiĝis kaj krome la eŭropanoj enmetis mamulojn kiel kato. Krome estas problemo hibridiĝo kun loka loĝantaro de Himantopo (Himantopus himantopus) kaj fakto, ke Nigra himantopo, Himantopus novaezelandiae, bredas nur je la aĝo de 2 aŭ 3 jaroj. Loka nomo por tiu specio estas kakī.
Kutimoj
[redakti | redakti fonton]Ili loĝas humidan medion ekzemple borde de riveroj aŭ lagoj, kie manĝas akvajn senvertebrulojn, fiŝetojn kaj aliajn etajn predojn.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International (2006). Himantopus novaezelandiae. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 09 May 2006.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife Species Factsheet Arkivigite je 2009-01-02 per la retarkivo Wayback Machine