Tufa fraterkulo
Tufa fraterkulo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Fratercula cirrhata (Pallas, 1769) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Tufa fraterkulo (Fratercula cirrhata) estas mara birdo, kiu larĝas ĉirkaŭ 30 centimetron kaj pezas ĉirkaŭ kvar trionoj de kilogramo. Ĝi estas plejparte nigra, sed kun blankaj ventro kaj vizaĝa makulo. Ĝi havas grandan bekon kaj du flavajn tufojn kape dum la reprodukta sezono.
Tufa fraterkulo troviĝas en la tuta norda Pacifiko. Origine tiu ĉi birdo nestis tiom sude kiel suda Kalifornio kaj kelkaj aroj ankoraŭ restas ĉirkaŭ norda Kalifornio. Ĝi preskaŭ nur nutras sin per fiŝoj, kiujn ĝi kaptas subakviĝante.
La plejmulto da tiuj ĉi birdoj travintras mare.
Reproduktado
[redakti | redakti fonton]La reproduktado okazas sur izolaj insuloj: pli ol 25,000 paroj estis registrita en unu aro ĉe la marbordo de Brita Kolumbio. La nesto kutime estas kaverno, sed kelkfoje fendeto inter rokoj estas uzata anstataŭ. Unu ovo estas kutime demetita en junio kaj kovata de ambaŭ gepatraj birdoj dum 45 tagoj. Post 40 ĝis 55 forflugas la ido unuafoje el la nesto.
Nutraj lokoj troviĝas mare malproksime de la nestoj.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Atlantika fraterkulo F. arctica
- Korna fraterkulo F. corniculata