Mikroformatoj
Mikroformatoj estas marklingva formato por semantika prinotaĵo de HTML aŭ XHTML. Mikroformataj prinotaĵoj povas facile esti ekstraktataj el retpaĝaroj kaj igas kompreneblaj al pliaj programoj (ekz. al serĉiloj) la signifon de la paĝara enhavo.
La ĝis nun ekzistantaj (X)HTML-normoj permesas minimalajn semantikajn prinotaĵojn per la sekvaj atributoj:
- class
- klasonomo
- rel
- (relationship) antaŭen-cela rilato en ankro-elemento (...), priskribo de la cela adreso
- rev
- (reverse relationship) malantaŭen-cela rilato, do malo de la antaŭen-cela rilato, priskribo de referencanta dokumento
Ĉiu mikroformato estis evoluigita por speciala temaro aŭ sciaro. Tiel ekzistas mikroformatoj por fiksitaj datoj, por kontaktaj informoj kaj por socialaj rilatoj.
Fontoteksto
[redakti | redakti fonton]Kontaktaj informoj normale en html traktatas kiel simplaj elementoj:

Max Ekzemplulo

Ekzemplofirmao

01234/56789

http://ekzemplo.com/

Ĉi tiu fontoteksto estas etikedita per la mikroformato hCard:

Max Ekzemplulo

Ekzemplofirmao

01234/56789

http://ekzemplo.com/

Ĉi-tie por la nomoj (fn), la organizaĵo (org), la telefonnumero (tel) kaj la interreta adreso (url) estas uzataj specifike difinitaj class
-atributoj kaj la tuta bloko estas enmetata kiel class="vcard".
Tiel eblas al softvaro, ekz. foliumila kromprogramo aŭ serĉiloj, elekti informojn kaj transdoni tiujn al aliaj aplikaj programoj kiel ekz. adreslibroj aŭ itinera planigilo.
Disvastigo
[redakti | redakti fonton]Por la disvastigo la komputistoj Dan Cederholm kaj Tantek Çelik la 20-an de junio 2005 fondis la projekton microformats.org. La impulson donis la entrepreno Technorati, kiu okupiĝas pri la tekniko de serĉiloj kaj ankaŭ funkciigas la serĉilon kitchen.technorati.com por microformats.
Nun ekzistas du foliumilaj kromprogramoj Operator kaj Tail por Mozilla Firefox, sed ankaŭ unu por Konqueror.
Disvastiĝinta mikroformato estas nofollow.
Alternativoj
[redakti | redakti fonton]RDFa estas simila metodo, ĉe kiu RDF (la el semantika retaro konata Resource Description Framework por la prinotaĵo de iuj ajn resursoj) estas enmetata en (X)HTML-kodon. Por tio do estis iomete etendita la (X)HTML-sintakso. RDFa estas iom pli malfacile skribebla ol mikroformatoj, kompense ĝi estas pli esprimriĉa, ĉar oni ne estas limigita je certaj temaroj, sed povas priskribi per konvenaj ontologioj aĵojn el ĉiuj fakoj.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- John Allsopp. (2007) Microformats: empowering your markup for Web 2.0. Berkeley, Kalifornio: Friendsof. ISBN 978-1-590-59814-6.
- Florian Beer. (2008) Microformats - Semantik für jedermann: Das semantische Web und wie Microformats die Entwicklung vorantreiben werden. Vieno, Aŭstrio: VDM Verlag. ISBN 978-3836492218.
- Florence Maurice. (2009) Microformats - Semantik für Webseiten. Munkeno, Germanio: entwickler.press. ISBN 978-3868020175.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- microformats.org Projekta paĝaro (angle) kun vikio
- Microformats Cheat Sheet, superrigardo de Mikroformat-etikedoj (angle; PDF-dosiero; 78 kB)
- Mikroformate.pdf Arkivigite je 2012-05-22 per la retarkivo Wayback Machine, gvidlibro de Stefan Münz pri mikroformatoj (PDF-dosiero, germane)
Raportado
[redakti | redakti fonton]- Mikroformate: Konceptoj kaj fundamento Arkivigite je 2010-05-16 per la retarkivo Wayback Machine
- Prelego pri mikroformatoj Arkivigite je 2010-12-05 per la retarkivo Wayback Machine
- notizblog.org
- sondosiera raporto de la retejo OpenWebPodcasts pri mikroformatoj Arkivigite je 2010-11-29 per la retarkivo Wayback Machine
Softvaro
[redakti | redakti fonton]- Photrax.com, kolekto de georeferencitaj bildoj kun geo-mikroformatoj (ekz. por Operator Firefox Extension)
Serĉiloj por mikroformatoj
[redakti | redakti fonton]- Yahoo! microsearch Arkivigite je 2010-08-04 per la retarkivo Wayback Machine
- VIREL serĉilo por mikroformatoj Arkivigite je 2010-10-28 per la retarkivo Wayback Machine