Mihály Bély
Mihály Bély | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 2-an de junio 1863 en Aŭstra imperio Hungara reĝlando Pest (urbo) |
Morto | la 25-an de decembro 1920 en Hungara reĝlando Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 46/7-1-24/25 |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | verkisto |
Mihály Bély [mihAj bEli?], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Bély Mihály estis hungara sportinstruisto, lernejestro, multfaceta sportisto (atleto, gimnastikisto, skermisto, boksisto, futbalisto, skiisto, trejnisto).
Mihály Bély[1] naskiĝis la 2-an de junio 1863 en Pest (urbo) (Aŭstra Imperio), li mortis la 25-an de decembro 1920 en Budapeŝto (Hungara reĝlando).
Biografio
[redakti | redakti fonton]Mihály Bély iĝis lerneja instruisto en sia naskiĝurbo, poste lernejestro. Li specialiĝis pri instruado de lerneja sporto, li multe strebis pri konstruado de lernejaj sporthaloj. Li estis ankaŭ aktiva sportisto, precipe en skermado, kie unufoje li estis la unua en konkurso en 1896. Li partoprenis en la komenciĝantaj sportaj vivoj, eĉ li ofte kompilis sportajn regulojn. Li enkondukis la hungaran skiadon en 1894.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- Az angol rugósdi (1897)
- A svéd nevelőtornázás (1909)
- Mozgástan (1913)
- A tornaképzés reformja (1913)
- A torna elmélete (1916)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio kun foto Arkivigite je 2023-04-09 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio