Saltu al enhavo

Portalo:Homoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Portalo:Biografio)
HOMOJ
Biografia portalo

red.

Estu bonvenata en portalo pri homoj.
Naciaj enciklopedioj
Naciaj enciklopedioj

Biografio (el la greka bio, kio signifas vivo kaj graphein, kio signifas skribi) estas ĝenro de literaturo aŭ de aliaj medioj (ekz. filmo) fondita je priskribo de vivo kaj eventuale verko pri ia persono, kutime de personeco.


Nomtagoj en landoj

red.

Bv aldoni landon kaj la nomojn al la tagoj.

Hodiaŭ, la 19-a de aŭgusto festas sian nomtagon en la jenaj landoj tiuj personoj, kiuj nomiĝas:




Hodiaŭ okazis

red. La 19-an de aŭgusto

Naskiĝis

Blaise Pascal
Blaise Pascal

Mortis

Artikoloj
Informoj

red.

Tiu ĉi portalo estis fondita la 5-an de novembro 2006. Fondis ĝin: Petr Tomasovsky

Enmetu {{Portalo Homoj}} en artikolojn pri homoj kaj estiĝos

Se vi volas aliĝi al administrado de tiu ĉi portalo, ne timu aligi vian nomon:


Artikolo de la monato

red.

Portreto de Édouard Manet fare de Henri Fantin-Latour, 1867 (117,5 x 90 cm) The Art Institute, Ĉikago
Portreto de Édouard Manet fare de Henri Fantin-Latour, 1867 (117,5 x 90 cm) The Art Institute, Ĉikago

Édouard Manet (naskiĝis la 23-an de januaro 1832 en Parizo, mortis la 30-an de aprilo 1883 en Parizo) estas grava franca pentristo de la fino de la 19-a jarcento.

Tiu filo de burĝa, severa familio frue malkovris sian artan alvokiĝon kaj rifuzis ekpratiki la juran karieron, kion sia patro esperis por li. Édouard rapide elektis lernadi kiel lernoknabo en la ateliero de la akadema pentristo Thomas Couture. Post ses jaroj, la juna viro fine forlasis sian majstron por disvolvi libere sian propran stilon. En 1861 Manet kredis, ke la oficiala sukceso de la Portreto de S-ro kaj S-ino Auguste Manet estis ĵus la komenco de brila kariero. Tamen, nur unu jaro poste, la koloroj kaj la erotika aspekto de Lola el Valencio kaŭzis la unuan skandalon de senfina serio. En 1863, la fama Tagmanĝo sur la herbo kaj la aŭdaca Olympia pliampleksigis lian malbonan renomon, kaj de tiam liaj verkoj estis preskaŭ ĉiam rifuzitaj de la oficiala pentrosalono de Parizo.

Etnoj

red.

Tataroj
Tataroj

Tataroj (memnomo estas "tatar" aŭ "bulgar") estas unu el grandaj popoloj de la tjurklingva mondo. Tataroj loĝas en centraj regionoj de la eŭropa parto de Rusio ĉefe en Meza Volgio, Tatarstano, sed ankaŭ en Uralo, Siberio, Kazaĥstano, Meza Azio kaj en Fora Oriento. Grupoj de tataroj loĝas ankaŭ en Litovio, Latvio, Estonio, Finnlando, Turkio, Usono, Ĉinio, Germanio. Estas ĉirkaŭ 6,6 mln tataroj en la mondo.

Oni definas tri (foje kvar) etno-teritoriajn grupojn de tataroj, kiu forte diferenciĝas unu de la alia, kaj foje oni konsideras ilin kiel apartaj etnoj.

Listo de biografioj
Refreŝigu la paĝon por ekvidi alian biografion !
Artikoloj ŝanĝiĝantaj ĉiuminute

red.

Barry Gibb
Barry Gibb

Barry Gibb (plennome Barry Alan Crompton Gibb) naskiĝis la 1-an de septembro 1946 sur Insulo Man en Granda Britio.

Li estas kantisto kaj komponisto de fama frata grupo Bee Gees. Li estas sukcesa ankaŭ kiel produktoro (krom alia Kenny Rogers, Diana Ross, Dionne Warwick, Barbra Streisand). En la jaro 1986 li eldonis komponaĵon We Are The Buburys sub pseŭdonomo The Bunburys.

Li estis influita de muziko de Frank Sinatra, Stevie Wonder, The Beatles, Mills Brothers... La 1-an de septembro 1970 li edziĝis kun Linda Gray. Ili havas kvin infanojn.

Artikoloj ŝanĝiĝantaj ĉiusemajne

red.

José Martí
José Martí

José MARTÍ aŭ José Julián Martí Pérez (naskiĝis la 28-an de januaro 1853 en Havano, mortis la 19-an de majo 1895 en Dos Ríos) estis kuba fama kuba politikisto, ĵurnalisto, filozofo, poeto kaj nacia heroo. Li luktis por la sendependeco de sia patrujo.

Martí komencis jam tre juna batali por la sendependeco de Kubo el de hispana dominado. Li ekziliĝis kaj studis en Hispanio, kaj ankaŭ tie propagandis kontraŭ la malbonaj agadoj de la tiama hispana registaro. Li poste loĝis en Francio kaj diversaj landoj de Sudameriko. Li muntis sian bazon en Usono, sed samtempe li forte oponis ĉian partoprenon de la usona registaro en la lukto, timante la enmiksiĝon de tiu lando en la posta historio de la insulo. Li mortis dum la sendependiga batalo kontraŭ la hispana armeo. La internacia flughaveno de Havano estas nomata laŭ li.

Artikoloj ŝanĝiĝantaj ĉiutage

red.

Napoléon Bonaparte
Napoléon Bonaparte

Napoléon Bonaparte (naskiĝis la 15-an de aŭgusto 1769 en Ajaccio, Korsiko; mortis en la brita kolonio Saint Helena la 5-an de majo 1821) regis Francion de la fino de 1799, sub titolo unue de "Unua Konsulo", kaj poste Imperiestro de la Francoj de 1804 ĝis 1815 sub nomo Napoleono la 1-a. Li konkeris aŭ tenis sub sia hegemonio la plej grandan parton de Eŭropo. Li iniciatis la dinastion Bonaparte.

En la itala li nomiĝis Napoleone Buonaparte, en la korsika NabolioneNabulione. Li estis filo de nobeloj. Li estis edukita en Francio kiam 9-jara. Napoleone (pliposte nomiĝos Napoléon Bonaparte) eklernis francan kiam 10-jara. Li ĉiam parolis kun itala akcento.

Aliaj portaloj