Malá Hradná
Malá Hradná, hungare Kisradna [kiŝradna], germane Kleinhradna estas malgranda vilaĝeto kaj municipo en Slovakio. Malá, kis kaj klein signifas: malgranda.
Malá Hradná | |||
---|---|---|---|
municipo de Slovakio vd | |||
Flago | |||
Administrado | |||
Statuso | Vilaĝo | ||
Lando | Slovakio | ||
Ŝtato | Slovakio | ||
Regiono | Trenčín | ||
Distrikto | Bánovce nad Bebravou | ||
Poŝtkodo | 956 54 | ||
Aŭtokodo | BN | ||
Telefonkodo | ++421-38-.... | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 370 (en 2 006) | ||
Loĝdenso | 52 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Koordinatoj | 48°45′35″N 18°09′50″O / 48.75972°N, 18.16389°O (mapo) Koordinatoj: 48°45′35″N 18°09′50″O / 48.75972°N, 18.16389°O (mapo) | ||
Alto | 246 m s.m. | ||
Areo | 8 km² | ||
Horzono | UTC+1 (en somero +2) | ||
| |||
Situo
[redakti | redakti fonton]Malá Hradná situas laŭ rojo, laŭ traira flankovojo. Bánovce nad Bebravou troviĝas je 9 km-oj.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1329 en latina formo "Garadna Superior", baldaŭe en 1439 en hungaraj formoj "Kys Hranna" kaj "Felsewradna". En 1784 loĝis tie 274 vilaĝanoj (46 familioj) en 31 domoj, en 1828 218 vilaĝanoj en 32 domoj. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Kisradna 339 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Trencsén (reĝa departemento), al distrikto de Bán, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Malá Hradná 398 homoj, (393 slovakoj).
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- romkatolika preĝejo omaĝe al martiro Sankta Laŭrenco el la 11-a jarcento
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Fontoj
[redakti | redakti fonton]- Hungara Vikipedio