Mělník
- Tiu ĉi artikolo temas pri ĉeĥa urbo. Pri bulgara urbo de la simila nomo temas artikolo Melnik.
Mělník | |||
germane Melnik | |||
urbo | |||
Mělník
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Mělník | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Mezbohemia regiono | ||
Distrikto | Distrikto Mělník | ||
Administra municipo | Mělník | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Riveroj | Vltava, Elbo, Pšovka rojo | ||
Situo | Mělník | ||
- alteco | 215 m s. m. | ||
- koordinatoj | 50° 21′ 07″ N 14° 28′ 30″ O / 50.35194 °N, 14.47500 °O (mapo) | ||
Areo | 24,97 km² (2 497 ha) | ||
Loĝantaro | 20 350 (2024) | ||
Denseco | 814,98 loĝ./km² | ||
Tabulo | Mezelba tabulo | ||
Plantaro | Vinbero | ||
Unua skribmencio | 1274 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 276 01 | ||
NUTS 3 | CZ020 | ||
NUTS 4 | CZ0206 | ||
NUTS 5 | CZ0206 534676 | ||
Katastraj teritorioj | 2 | ||
Partoj de urbo | 1 | ||
Bazaj setlejunuoj | 21 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
| |||
Vikimedia Komunejo: Mělník | |||
Retpaĝo: www.melnik.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
Mělník (prononcu Mjelnjik; germane Melnik) estas urbo en Mezbohemia regiono en Ĉeĥio. Vivas ĉi tie 20 350 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Vysoká (distrikto Mělník), Obříství, Liběchov, Velký Borek, Lhotka, Kly, Hořín kaj Dolní Beřkovice.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Mělník situas ĉirkaŭ 30 km norde de Prago en fekunda baslando, sur malalta monteto super kunfluejo de du plej gravaj ĉeĥaj riveroj Labe (Elbo) kaj Vltava (Vultavo). El orienta flanko ĝi najbaras al urbo Ŝirmita naturparko Kokořínsko, en flanko okcidenta leviĝas el malaltejo memorinda monto Říp (Rĵip). Pli malproksime estas videbla montetaro České středohoří.
Historio
[redakti | redakti fonton]Pro favoraj vivkondiĉoj (sufiĉe da akvo, fekunda grundo) estis la loko loĝata de pratempo. Jam el la 10-a jarcento verŝajne devenas masonita burgo - antaŭanto de nuna kastelo.
Historio de la urbo datiĝas de jaro 1274, kiam ĉeĥa reĝo Přemysl Otakar la 2-a donacis al urbo profiton el rivera komerco.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 7 112 |
1880 | 7 656 |
1890 | 8 247 |
1900 | 8 976 |
1910 | 9 806 |
1921 | 10 502 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 11 537 |
1950 | 11 493 |
1961 | 13 076 |
1970 | 15 487 |
1980 | 18 941 |
1991 | 19 625 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 19 271 |
2014 | 19 139 |
2016 | 19 230 |
2017 | 19 295 |
2018 | 19 351 |
2019 | 19 486 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 19 559 |
2021 | 19 588 |
2022 | 19 472 |
2023 | 20 202 |
2024 | 20 350 |
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Kun riĉa historio de la reĝa dota urbo oni povas plej bone konatiĝi dum promeno tra malnova centro. La plej grava konstruaĵo tie estas kastelo, konstruita sinsekve dum longa tempo. Dum ĝia konstruado ŝanĝiĝis modaj konstrustiloj de la romanika ĝis la frubaroka. En dua etaĝo troviĝas muzeo ekspozicianta arĥeologion, etnografion, vinfaradon kaj evoluon de infanĉaretoj.
Sub la kastelo troviĝas vastaj vinkeloj, kie oni nun gustumas vinon. Vinejo kun teraso situas rekte super kunfluejo de Elbo kaj Vultavo. De tie oni ĝuas belan panoramon al angla parko situanta en kontraŭa flanko de rivero, kie la urboloĝantoj ŝatas promeni.
Krom kastelo en la urbo elstaras templo de Sanktaj Petro kaj Paŭlo, kiu estis sinsekve multfoje alikonstruita el romanika konstruaĵo tra gotiko ĝis novrenesancaj gabloj. Plua turisma interesaĵo estas ostejo en kripto sub altarejo.
Apud la templo situas estinta latina lernejo, kiu en la 16-a jarcento servis kiel centro de humanisma kulturo.
Riĉecon kaj famon de la urbo atestas burĝanaj domoj sur Placo de la Paco (náměstí Míru), sur kiuj konserviĝis domsignoj de estintaj privilegioj - ekz. Ora ŝafido, Ora stelo, Blua stelo, Ora grapolo. Historie altvalora konstruaĵo estas urbodomo el la 14-a jarcento. Ĉe gotika enirejo oni vidas sur muro 2 historiajn ferajn mezurilojn - la ĉeĥa kaj aŭstra ulnoj.
Urbodomon kun malnovaj burĝanaj domoj kunligas arkado, kiu finiĝas per kapucena klostro kun Preĝejo de 14 helpantoj el duono de la 18-a jarcento. Plua interesa konstruaĵo estas preĝejo de Sankta Ludmila el jaro 1585. En ĝia ligna sonorilejo troviĝas la plej malnova urba sonorilo.
El mezepoko konserviĝis urba remparo. Krom restoj de paradoso kaj novriparita akvoturo troviĝas tie ankaŭ Praga pordego el tempo ĉirkaŭ jaro 1500. Ene de ĝi hodiaŭ oni ekspozicias verkojn de nuntempaj pentristoj kaj aliaj artistoj. Eblas tie aĉeti ceramikaĵojn, juvelojn kaj pluajn artobjektojn.
Vinfarado
[redakti | redakti fonton]Inter la ĉeĥaj urboj Mělník estas fama precipe pro tradicio de vinfarado. Ĝi devenas el duono de la 14-a jarcento, kiam ĉeĥa reĝo Karolo la 4-a ordonis ĉi tie planti vinberujon el Francio. Ĉefa disfloro de vinfarado kaj koneksa kreskado de tuta urbo komenciĝis nur en la 16-a jarcento. Ĉiujare en septembro okazas festo de vinberrikolto, kiu akcentas tradicion de vinfarado. Kvankam vinfarado ne plu estas la ĉefa okupo de loĝantaro, tamen oni agnoskas ĝin eĉ aliloke.
Industrio
[redakti | redakti fonton]En duono de 19-a jarcento la urbo distriktiĝis. Tiutempe komenciĝis evolui krom agrikulturo eĉ nutraĵindustrio (sukerfabriko). Ĝis hodiaŭ la industrio plimultiĝis per branĉoj energetika, ĥemia kaj konstruado de infanĉaretoj.
Turismo
[redakti | redakti fonton]Distrikta urbo Mělník situas nur 35 km norde de ĉefurbo Prago, tial ĝi estas ofte vizitata de eksterlandaj turistoj. En lastaj jaroj oni plibonigas oferton de turismaj servoj. Sur la centra placo laboras Turisma informcentro, kiu ofertas krom hoteloj kaj pensionoj ankaŭ aŭtokampadejon. Tie estadas organizitaj konatigaj ekskursoj tra interesaĵoj de regiono - burgo Kokořín, sabloŝtonaj rokoj, lago de Mácha kun burgo Bezděz. Plu oni povas eluzi naĝejon, golfeton, elpruntadon de bicikloj aŭ rajdadon. Al tro postulemaj gastoj oni ofertas eĉ belvidajn flugojn.