Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo (25 °C kaj 100 kPa)
Kalia per-tekneciato (VII) aŭ KTcO4 estas kemia oksokomponaĵo de kalio kaj teknecio. Ĝi preparatas pere de reakcio inter la teknecia oksido aŭ tekneciata acido kaj kaŭstika kalio. Ĉi-senkolora aŭ blanka salo konsistas je anjono [TcO4]− kaj katjono Na+.
Ĝia radioaktiva anjono konata kiel 99m[TcO4]− estas grava radiofarmaciaĵo por diagnoza uzo. La avantaĝo de tiu radioaktiva substanco estas ĝia duonvivo je 6 horoj kaj la malalta ekspozicio al la paciento, kiu permesas aplikaĵoj je pli ol 30 milikurioj[2], kies simbolo estas Ci, estas mezurunuo de radioaktiveco nomata omaĝe al Pierre Curie kaj Marie Curie, kiu difinas la mason da radia emisio laŭ ekvilibro kun unu gramo da elemento
La pertekneciatoj aŭ [TcO4]− estas deirmaterialo por la plejmulto el la kemio de la teknecio. La pertekneciataj saloj ĝenerale estas senkoloraj. [TcO4]− produktiĝas per oksidigo de la teknecio kaj nitrata acido aŭ kun hidrogena peroksido: