Julio de 2024
Aspekto
julio | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 |
8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 |
15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 |
22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 |
29 | 30 | 31 | ||||
aranĝo de 2024 tagoj |
Jen listo de okazaĵoj en julio 2024:
- Pli ol cent mortoj, inter kiuj multaj virinoj kaj infanoj, pro homamasiĝo dum religia festivalo en Hathras, en Utar-Pradeŝo, sudoriente de Nov-Delhio, Barato.
- La reginta Konservativa Partio de Britio amase malgajnis en parlamentaj elektoj post 14-jara regado. La Laborista Partio gajnis absolutan plimulton da seĝoj.
- La reformista Masud Pezeŝkian venkis en la prezidenta balotado en Irano.
- La maldekstro venkis en la ĝenerala balotado de Francio, dum la reginta dekstro de Emmanuel Macron iĝas duaranga kaj la antaŭvidita venkonta ekstremdekstro de Marine Le Pen restas triaranga.
- Eksa usona prezidanto Donald Trump estis vundita en malsukcesa atenco proksime de Butler, Pensilvanio. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- Ursula von der Leyen estis reelektita de la Eŭropa Parlamento por gvidi la Eŭropan Komisionon por pliaj 5 jaroj.
- Operacio Longa Brako: En respondo al la spavo-atako en Tel-Avivo kaj la implikiĝo de la Hutioj en la Israel-hamasa milito de 2023, la aerarmeo de la Israelaj Defendaj Fortoj atakis Hutiajn celojn en la havenurbo Al-Hudaida en la samnoma provinco en Jemeno. Tio estis la unua militatako de Israelo en Jemeno.
- Pli ol cent mortoj rezultis dum protestoj fare de ĉefe studentoj kaj subpremado fare de polico en Bangladeŝo dum la lasta semajno.
- Usona prezidanto Joe Biden anoncis sian retiriĝon de la prezidenta konkurso. Li subtenas Vicprezidanton Kamala Harris kiel novan kandidaton de la demokratoj.
- La Internacia Matematika Olimpiko (IMO) por 2024 finiĝis. En la konkurso partoprenis 609 junuloj reprezentantaj 108 landojn. La delegacioj de Usono, Ĉinio kaj Sud-Koreio gajnis la unuajn tri lokojn.
- En Parizo komenciĝis la Somera Olimpiko 2024.
|