Julio de 2021
Aspekto
julio | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 |
8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 |
15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 |
22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 |
29 | 30 | 31 | ||||
aranĝo de 2024 tagoj |
Jen listo de okazaĵoj en julio 2021:
- La registaro de Slovenio transprenos la prezidon en la Konsilio de la Eŭropa Unio.
- En sia rezidejo en Pétion-Ville estis murdita la prezidanto de Haitio Jovenel Moïse kaj pafvundita lia edzino Martine Marie Etienne Joseph. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- La Parlamento de Svedio reelektis la registaron de Stefan Löfven.
- En la stadiono Wembley de Londono okazos la finala matĉo de la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2021.
- Unu homo pereis kaj 100 estis arestitaj dum kontraŭregistaraj manifestacioj en Kubo. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- Severaj inundoj trafis Germanion, Belgion kaj najbarajn landojn. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- La 106-a Universala Kongreso de Esperanto okazos de la 17-a ĝis la 24-a de julio 2021 en Belfasto (Nord-Irlando).
- Fortaj musonaj pluvoj mortigis almenaŭ 110 homojn en Maharaŝtro en okcidenta Barato kaj preskaŭ 90 000 homoj evakuiĝis. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- En Tokio (Japanio) komenciĝis la Olimpikaj Ludoj. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- Alĝeria ĵudisto estis suspendita de la Someraj Olimpikoj de Tokio pro tio, ke li rifuzis konkuri kontraŭ israela sportisto. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- Halterlevisto Hidilyn Diaz gajnis la oran medalon ĉe la Tokiaj Olimpikoj en virina halterlevado en la kategorio 55 kg dum sia kvara provo ĉe la Olimpikaj ludoj. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
|