Juan Carlos Onetti
Aspekto
Juan Carlos Onetti | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Juan Carlos Onetti Borges | |||||
Naskonomo | Juan Carlos Onetti Borges | ||||
Naskiĝo | 1-an de julio 1909 en Montevideo | ||||
Morto | 30-an de majo 1994 (84-jaraĝa) en Madrido | ||||
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | Korinfarkto vd | ||||
Tombo | Almudena Cemetery (en) vd | ||||
Lingvoj | hispana vd | ||||
Ŝtataneco | Urugvajo Hispanio vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto romanisto bibliotekisto ĵurnalisto novelisto vd | ||||
Aktiva dum | 1939–1993 vd | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Juan Carlos Onetti (naskiĝis la 1-an de julio, 1909 en Montevideo, Urugvajo kaj mortis la 30-an de majo, 1994 en Madrido, Hispanio) estis verkisto en la hispana lingvo.
Lia unua novelo estis El pozo (La puto), publikigita en 1939, kiu estis jam dekomence tre aprezita. Li baldaŭ fariĝis unu el la reprezentantoj de la grupo de latinamerikaj verkistoj kiu floris en la dua duono de la 20-a jarcento.
En 1962 li gajnis la Nacian Premion de Literaturo en sia naskiĝlando. Kelkajn jarojn poste li devis forlasi Urugvajon pro la persekuto de la nova diktatora reĝimo. Li ekziliĝis en Hispanion, kie li pasigis la lastajn jarojn de sia vivo.
Li ricevis la Premion Cervantes en 1980.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- El pozo (1939) - La puto
- Tierra de nadie (1941) - Nenies lando
- Para esta noche (1943) - Por tiu ĉi nokto
- La vida breve (1950) - La mallonga vivo
- Un sueño realizado y otros cuentos (1951)
- Para una tumba sin nombre (1959) - Por sennoma tombo
- El astillero (1961) - La ŝipkonstruejo
- Juntacadáveres (1964)
- Los rostros del amor (1968) - La vizaĝoj de la amo
- Novelas y cuentos cortos completos (1968) - Noveloj kaj kompletaj rakontoj
- La muerte y la niña (1973) - La morto kaj la knabino
- Tan triste como ella y otros cuentos (1976)
- Dejemos hablar al viento (1979) - Ni lasu la venton paroli
- Cuentos secretos (1986) - Sekretaj rakontoj
- Presencia y otros cuentos (1986) - Ĉeesto kaj aliaj rakontoj
- Cuando entonces (1987) - Kiam tiam
- Cuando ya no importe (1993) - Kiam ne plu gravu