Jean-Claude Merlin
Jean-Claude Merlin | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 3-an de septembro 1954 (70-jaraĝa) en Le Creusot |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio |
Okupo | |
Okupo | astronomo |
Jean-Claude MERLIN (naskiĝis en 1954) estas franca astronomo.
Li estis prezidento-fondinto de la Société Astronomique de Bourgogne (Astronoma Societo de Burgonjo) en 1975, premiito de la Bourse de la Vocation (Stipendio por la Alvokiĝo) de la Fonduso Marcel Bleustein-Blanchet en 1982[1] kaj de la Premio Georges Bidault de L'Isle de la Société astronomique de France (Astronomia Societo de Francio) en 1999.[2]
Laŭ Minor Planet Center, li malkovris 64 asteroidojn[3] inter 1997 kaj 2010. La asteroido 57658 Nilrem[4] estis nomita en lia honoro: "Nilrem" estas "Merlin" skribita inverse.
Li verkis plurajn librojn pri la asteroidoj kaj la kometoj, kaj unu eseon pri la klimata ŝanĝo.[5]
En 2015 li proponis ke IAU nomu asteroidojn, kiujn li malkovris, en memoro de desegnistoj murditaj dum la atako en la redaktejo de Charlie Hebdo.[6]
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Fondation Marcel Bleustein-Blanchet pour la vocation: la laŭreatoj (serĉu "Jean Claude Merlin") (france)
- ↑ Premioj de la "Société Astronomique de France" (Arĥivo) (france)
- ↑ MPC listo de asteroidaj malkovrintoj(angle)
- ↑ JPL Small-Body Database Browser 57658 Nilrem (2001 UJ1) (angle)
- ↑ Comment va la Terre? Climat et réchauffement (france)
- ↑ Astronomo proponis nomi asteroidojn Charb, Cabu, Tignous kaj Wolinski Arkivigite je 2015-01-10 per la retarkivo Wayback Machine (france)