Januaro de 2020
Aspekto
(Alidirektita el Januaro 2020)
januaro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 |
8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 |
15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 |
22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 |
29 | 30 | 31 | ||||
aranĝo de 2024 tagoj |
Jen listo de okazaĵoj en januaro 2020:
- En Bagdado, armeo de Usono mortigis per senpilota aviadilo altrangan iranan militiston, generalon Kasem Solejmani, ĉefo de la irana Revolucia Gardistaro kaj komandanto de la Al-Quds-brigadoj.
- La Hispana Parlamento nomumis prezidento la socialiston Pedro Sánchez kiu estros la unuan registaron kun ministroj el diversaj partioj por la unua fojo post 40 jaroj da diktaturo kaj 40 jaroj da demokratio.
- Irano lanĉis 22 misilojn kontraŭ usonaj militbazoj en Irako, venĝante tiel la murdon de la irana generalo Kasem Sulejmani, plenumita la 3-an de januaro en Bagdado laŭ rekta ordono de la usona prezidanto Donald Trump. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- La ukraina aviadilo Boeing 737-8KV falis kelkajn minutojn post ekflugo el Teherano direkte al Kievo. Ĉiuj 176 homoj pereis. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- La ŝtatestroj de Kanado kaj Usono diris, ke laŭ iliaj datumoj Irano paffaligis la ukrainan aviadilon antaŭtage, plej verŝajne neintence. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- Iranaj aŭtoritatoj agnoskis ke la ukraina aviadilo Boeing 737, falinta la 8-an de januaro kelkajn minutojn post ekflugo el Teherano, estis erare trafita de irana misilo. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- Tsai Ing-wen reelektiĝis kiel prezidantino de Tajvano.
- Kontraŭregistaraj tumultoj en Teherano kaj aliaj urboj de Irano alfrontas kontraŭtumultan policon. La protestantoj postulas eksiĝon de la Plej supera gvidanto de Irano Ali Ĥamenei kaj ŝanĝon de la tuta politika sistemo, kies koruptecon montris la registaraj mensogoj post faligo de la ukraina aviadilo. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- Eksiĝis la registaro de Rusio subestre de Dmitrij Medvedev. La prezidanto Vladimir Putin proponis okupi tiun postenon al Miĥail Miŝustin, estro de la Federacia Imposta Servo. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- La ĉefministro de Ukrainio Oleksij Honĉaruk informis en sia paĝo ĉe Fejsbuko, ke li prezentis al la prezidanto Volodimir Zelenskij peton pri sia eksiĝo. Ĝi estis rifuzita. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- Ĉinaj sanoficialuloj en la urbo Vuhano konfirmis grandegan kreskon de nova kronviruso je 136 novaj kazoj dum la pasintaj tri tagoj. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- La nombro da konfirmitaj kazoj de netipa pneŭmonio kreskis ĝis 440, inkluzive de 15 sanlaboristoj. La viruso disvastiĝis el Vuhano al Pekino, Ŝanhajo kaj la provinco Gŭangdongo, samkiel Japanio, Sud-Koreio, Tajlando, Tajvano kaj Usono. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- La Internacia Kortumo de la Unuiĝintaj Nacioj ordonis al Birmo fari «ĉion, kion ĝi povas» por malhelpi genocidajn agojn kontraŭ rohinĝaj islamanoj. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- La nova viruso de netipa pneŭmonio jam disvastiĝis tra ĉiuj 34 provincoj de Ĉinio. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- Fortega ŝtormo Gloria ĉe la orienta kaj suda marbordoj de Hispanio mortigis almenaŭ 10 homojn kaj faris multege de damaĝo. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- Aperis oficialaj informoj, ke la ĉina kronviruso jam atingis Eŭropon, Aŭstralion kaj Sudan Azion. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- Usono, Francio kaj Rusio planas evakui siajn civitanojn el Uhano, trafita de epidemio de la ĉina kronviruso. Dum lastaj 36 horoj nombroj de infektitoj kaj mortintoj duobliĝis. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- Tertremego je magnitudo 6,8 trafis Turkion. 39 homoj pereis kaj 1600 estis vunditaj. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- La kronviruso plu disvastiĝas tra Ĉinio, kaŭzinte jam 80 mortojn kaj 2801 infektiĝojn, duonon el ili en la provinco Hubejo. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- La usona prezidanto Donald Trump akompane de la israela ĉefministro Benjamin Netanjahu malkaŝis sian pacplanon por Mezoriento. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- La kronviruso atingis Germanion, Srilankon, Kamboĝon kaj Eburbordon. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- La Eŭropa Parlamento aprobis la eliron de Britio el la Eŭropa Unio, du tagojn antaŭ la efektiviĝo de la Briteliro. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- Nombro de infektitoj en Ĉinio atingis 6052, kio superas ciferojn de Saroso — epidemio, kiu en 2002-2003 infektis 5325 kaj mortigis 349 homojn en la kontinenta Ĉinio kaj pli ol 600 tutmonde. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- Teamo, esploranta la kronviruson ĉe la Ĉina Akademio pri Sciencoj raportis inventon de testo por antikorpaj respondoj ĉe la infektitaj pacientoj. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- La Monda Organizaĵo pri Sano deklaris tutmondan krizostaton pro la kronviruso, klarigante ke ĝi povas disvastiĝi al landoj, ne preparitaj al lukto kontraŭ ĝi. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- La rusiaj aŭtoritatoj pardonis kaj liberigis usonan-israelan civitaninon, akuzitan pri drogposedo. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- En Rusio estis konfirmitaj du unuaj kazoj de infektiĝo de la ĉina kronviruso. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- Britio forlasis la Eŭropan Union.
|