Saltu al enhavo

Helmut Kohl

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Helmut Kohl
Federacia kanceliero de Germanio
Persona informo
Helmut Josef Michael Kohl
Naskonomo Helmut Josef Michael Kohl
Naskiĝo 3-an de aprilo 1930 (1930-04-03)
en Friesenheim
Morto 16-an de junio 2017 (2017-06-16) (87-jaraĝa)
en Oggersheim
Tombo Malnova tombejo en Speyer Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj germana vd
Loĝloko Oggersheim vd
Ŝtataneco Germanio (1990–)
Okcidenta Germanio (1945–1990)
Nazia Germanio (1933–1945)
Vajmara Respubliko (–1933) Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Frankfurto
Universitato de Hajdelbergo Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Kristandemokrata Unio de Germanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Helmut Kohl
Familio
Patro Hans Kohl Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Cäcilie Kohl Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Maike Kohl-Richter (en) Traduki (2008–2017)
Hannelore Kohl (1960–2001) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Walter Kohl
 ( Hannelore Kohl)
Peter Kohl
 ( Hannelore Kohl) Redakti la valoron en Wikidata vd
Parencoj Wilhelm Renner (en) Traduki (bopatro) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo politikisto
politikologo
historiisto
Kanceliero de Germanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en MajencoBonnoBerlino vd
Doktoreca konsilisto Walther Peter Fuchs vd
En TTT Oficiala retejo vd
6-a Federacia kanceliero de Germanio
Dum 1982–1998
Antaŭulo Helmut Schmidt
Sekvanto Gerhard Schröder
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Helmut Josef Michael KOHL (naskiĝis la 3-an de aprilo 1930 en Ludwigshafen am Rhein, mortinta samloke la 16-an de junio 2017[1]) estis germana kristandemokrata politikisto.

De 1969 ĝis 1976 li estis ministro-prezidanto de la germana federacia lando Rejnlando-Palatinato. De 1982 ĝis 1998, li estis kanceliero de Federacia Respubliko Germanio. Li estas rigardata kiel patro de la Germania reunuiĝo; krome li multe engaĝigis por la Eŭropa Unuiĝo.

Post frekventoj lernejaj en Ludwigshafen kaj maturiĝekzamenpasigo en 1950 li studis jursciencon, ŝtatajn sciencojn kaj historion en Frankfurto ĉe Majno kaj Heidelberg. Li studante laboras kaj iĝas scienca helpanto de la Politika semiinaro ĉe la Alfred-Weber-instituto de la altlernejo hejdelberga. En 1958 li doktoriĝis pri historio kaj eklaboris en ekonomia asocio. Li havis du infanojn. Kohl engaĝiĝis ĉe Politik- und Strategie-Beratung P & S GmbH (Ludwigshafen), Deutsche Vermögensberatung AG (Frankfurto), kaj la fondaĵoj Guardini-Stiftung e.V. (Berlino), Käthe-Kollwitz-Museum e.V. (Berlino), Konrad-Adenauer-Stiftung e.V., St. Augustin.

Politika kariero

[redakti | redakti fonton]

Partiano de la CDU li fariĝis en 1947. En 1957 li estis ano de la afergvidanta estraro de CDU en Palatinato, en 1954 vica landestro de la junula sekcio de CDU en Rejnlando-Palatinato, en 1955 membro de la landa estrarano de CDU samlande. En Ludwigshafen li partie ekestris en 1959, inter 1966 kaj 1973 li estris CDU en Rejnlando-Palatinato. En 1966 li ekanis ĉe la federacia estrarano de CDU kaj iĝis ties vicestro en 1969. Federacia partiestro li estis inter 1973 kaj la 4-a de novembro 1998. Inter 1960 kaj 1966 li estis membro de la CDU-konsilantarfrakcio en Ludwigshafen respektive ties estro. En 1959 li iĝis membro de la landa parlamento de Rejnlando-Palatinato, en 1961 vicestro parlamenta. Inter 1963 kaj 1969 li estis estro de la landa frakcio CDU en Rejnlando-Palatinato. Inter 1969 kaj 1976 li estis ministroprezidento.

Bundestag-deputito li estis ekde 1976; inter decembro 1976 kaj oktobro 1992 li estris la frakcion de CDU/CSU. Federacian kancelierecon li havis inter la 1.10.1982 kaj la 27.10.1998.

Rilato al Esperanto

[redakti | redakti fonton]

Helmut Kohl estis membro de la Honora Komitato por la 84-a Universala Kongreso de Esperanto 1999 en Berlino.

En la akcepta letero de lia oficejo tekstas:

„Per tio la Federacia Kanceliero deziras esprimi sian estimon por la germana kaj mondvasta Esperanto-movadoj. Dum ĝia longa historio ĉiam estis la celo de tiu ĉi movado progresigi la pacan kunvivadon de la homoj kaj servi al la dialogo de la kulturoj.

Krome estas grave por li aprezi la fakton, ke la Universala Esperanto-Kongreso decidiĝis por la ĉefurbo de la denove unuigita Germanio kiel kongresloko.” [2] [3]

  1. Anonco ĉe orf.at
  2. LKK informas: Patrona Komitato estiĝas. Berlino 1998, ELB-arkivo
  3. Kongresa Libro – 84-a Universala Kongreso de Esperanto Berlino 31 julio – 7 aŭgusto 1999, UEA, Rotterdam 1999, p. 4
Helmut Kohl estas kavaliro de la Ordeno de la Blanka Aglo, la plej alta ŝtata honorigo de la Pola Respubliko.

Skribitaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • Die politische Entwicklung in der Pfalz und das Wiedererstehen der Parteien nach 1945. Dissertation, Universität Heidelberg 1958.
  • Hausputz hinter den Fassaden. Praktikable Reformen in Deutschland. Fromm, Osnabrück 1971, ISBN 3-7729-5015-9.
  • Zwischen Ideologie und Pragmatismus. Aspekte und Ansichten zu Grundfragen der Politik. Verlag Bonn Aktuell, Stuttgart 1973, ISBN 3-87959-014-1.
  • (Hrsg.): Konrad Adenauer 1876/1976. Belser, Stuttgart 1976, ISBN 3-7630-1163-3.
  • (Hrsg.): Der neue Realismus. Außenpolitik nach Iran und Afghanistan. Erb, Düsseldorf 1980, ISBN 3-88458-017-5.
  • (Hrsg.): Die CDU. Porträt einer Volkspartei. Rüber, Schwieberdingen 1981, ISBN 3-922622-02-X.
  • Der Weg zur Wende. Von der Wohlfahrtsgesellschaft zur Leistungsgemeinschaft. Herausgegeben von Dietrich Heissler. Husum-Druck- und Verlags-Gesellschaft, Husum 1983, ISBN 3-88042-190-0.
  • Reden und Berichte der Bundesregierung. Presse- und Informationsamt der Bundesregierung, Bonn (zahlreiche Einzelveröffentlichungen).
  • Deutschlands Zukunft in Europa. Reden und Beiträge des Bundeskanzlers. Herausgegeben von Heinrich Seewald. Busse Seewald, Herford 1990, ISBN 3-512-00979-4.
  • Die deutsche Einheit. Reden und Gespräche. Mit einem Vorwort von Michail Gorbatschow. Lübbe, Bergisch Gladbach 1992, ISBN 3-7857-0665-0.
  • Der Kurs der CDU. Reden und Beiträge des Bundesvorsitzenden 1973–1993. Hrsg. von Peter Hintze und Gerd Langguth. DVA, Stuttgart 1993, ISBN 3-421-06659-0.
  • „Ich wollte Deutschlands Einheit.“ Dargestellt von Kai Diekmann und Ralf Georg Reuth. Propyläen, Berlin 1996, ISBN 3-549-05597-8; Ullstein, Berlin 2010, ISBN 978-3-548-37349-2.
  • Mein Tagebuch 1998–2000. Droemer Knaur, München 2000, ISBN 3-426-27241-5.
  • Erinnerungen. 1930–1982. Droemer Knaur, München 2004, ISBN 3-426-27218-0.
  • Erinnerungen. 1982–1990. Droemer Knaur, München 2005, ISBN 3-426-27320-9.
  • Erinnerungen. 1990–1994. Droemer Knaur, München 2007, ISBN 978-3-426-27408-8.
  • Vom Mauerfall zur Wiedervereinigung. Meine Erinnerungen. Knaur-Taschenbuch-Verlag, München 2009, ISBN 978-3-426-78336-8.
  • Berichte zur Lage 1989–1998. Der Kanzler und Parteivorsitzende im Bundesvorstand der CDU Deutschlands. Bearbeitet von Günter Buchstab und Hans-Otto Kleinmann, Droste Verlag, Düsseldorf 2012, ISBN 978-3-7700-1915-1.
  • Aus Sorge um Europa: Ein Appell. Droemer Knaur, München 2014, ISBN 978-3-426-27663-1.
  • Vom Mauerfall zur Wiedervereinigung. Meine Erinnerungen. Droemer Knaur, München 2014, ISBN 978-3-426-27655-6. Gekürzte und überarbeitete Fassung.
Antaŭe:Federacia kanceliero de GermanioPoste:
Helmut Schmidt1982–1998Gerhard Schröder