Varsovia Traktato
Varsovia Traktato | ||
---|---|---|
internacia organizaĵo milita alianco | ||
Komenco | 14-a de majo 1955 vd | |
Fino | 1-a de julio 1991 vd | |
Sidejo | Moskvo | |
Moto | Unio de paco kaj socialismo • Союз мира и социализма • Съюз на мира и социализма • Unie míru a socialismu • Union des Friedens und Sozialismus • Béke és Szocializmus Uniója • Unia Pokoju i Socjalizmu • Uniunea Păcii și Socialismului | |
Lingvoj |
rusa, bulgara, ĉeĥoslovaka, germana, hungara, pola kaj rumana | |
La Varsovia Traktato (oficiala nomo: Traktato pri amikeco, kunlaboro kaj reciproka subteno), kiun en okcidento oni nomis Varsovia Pakto, estis la militista organizo de la ŝtatoj de meza kaj orienta Eŭropo ligitaj - kiel satelitaj ŝtatoj - al Sovetunio. La traktaton proponis Nikita Ĥruŝĉov. La teksto estis subskribita la 14-an de majo 1955 en Varsovio, Pola Popola Respubliko. Oni fondis la aliancon ne nur reage al la membriĝo de Okcidenta Germanio en la jam en 1949 fondita organizaĵo NATO, sed interalie ankaŭ por jure apogi la daŭran restadon de la trupoj de la Ruĝa Armeo en Orienta Eŭropo (post la subskribo de pactraktato inter Sovetunio kaj Aŭstrio, la sovetia armeo rajtis resti (kiel garnizonaj trupoj) nur tiel en Hungario).
La Varsovia Pakto estis dissolvita la 1-an de julio 1991 en Prago, Ĉeĥoslovakio.
Membroŝtatoj
[redakti | redakti fonton]- Albana Socialisma Popola Respubliko (oficiale retiriĝis dum la jaro 1968, sed ĉesis agadi en la pakto jam ekde 1962)
- Popola Respubliko Bulgario
- Komunisma Ĉeĥoslovakio
- Germana Demokratia Respubliko
- Pola Popola Respubliko
- Hungara Popola Respubliko
- Socialisma Respubliko Rumanio (nur limigite)
- Sovetunio
La membroŝtatoj de la Varsovia Pakto havis la ĉefan taskon defendi unu la alian okaze de atako al unu el ili. La ĉefa kontraŭulo estis NATO, kreita en 1949. Sed praktike la armeoj de la Varsovia Pakto pli levis la armilojn kontraŭ la propraj ŝtatanoj ol kontraŭ la okcidentaj ŝtatoj: estis la soldatoj de la Varsovia Pakto sub gvido de la sovetiaj tankoj kiuj disbatis la hungaran revolucion de 1956 kaj la pragan printempon de 1968 en Ĉeĥoslovakio.
Funkcio
[redakti | redakti fonton]Kiel milita organizaĵo de socialismaj ŝtatoj, la militfortoj de Varsovia Pakto estas fakte sub la kontrolo de sovetia armeo. Laŭ la soveta militdoktrino, militfortoj de membroŝtatoj subtenas dum la ofensivo de sovetia armeo al Okcidenta Eŭropo.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Jerzy Kajetanowicz, Polskie wojska operacyjne w Układzie Warszawskim (Pola operaca militistaro en Varsovia Traktato), Poligon 2011, n-ro 5
- Jerzy Kajetanowicz, Wojsko Polskie w Układzie Warszawskim 1955-1990 (Pola Militistaro en Varsovia Traktato), http://www.serwis-militarny.net/opinie/ Arkivigite je 2012-10-20 per la retarkivo Wayback Machine
- Ryszard Kałużny, Układ Warszawski 1955-1991 (Varsovia Traktato 1955-1991), Zeszyty Naukowe Wyższej Szkoły Oficerskiej Wojsk Lądowych 2008, n-ro 1
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Falo de komunismo
- Malvarma milito
- Fera Kurteno
- Konsilio de Reciproka Ekonomia Helpo
- Ryszard Kukliński