Hédi Temessy
Aspekto
Hédi Temessy | |
---|---|
Ballagás 1980 | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 6-an de majo 1925 en Budapeŝto |
Morto | 29-an de majo 2001 (76-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 11/1-1-86 |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Amkunulo | Hilda Gobbi |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Hédi TEMESSY [temeŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Temessy Hédi estis hungara aktorino, voĉoaktoro.
Hédi Temessy [1] Arkivigite je 2016-08-14 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 6-an de majo 1925 en Budapeŝto - mortis la 29-an de majo 2001 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Hédi Temessy frekventis Teatran kaj Filman Altlernejon inter 1944-1948 en Budapeŝto, tamen ŝi akiris diplomon en privata aktorlernejo. Ŝi komencis sian aktoran karieron en diversaj teatroj samloke, ekzemple en Teatro József Attila, en Nacia Teatro (Budapeŝto). Ŝi ricevis premiojn en 1982, 1995 kaj en 2001. Ŝi vivis longe kune kun Hilda Gobbi.
Ŝiaj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- 81 kinejaj filmoj inter 1951-2001, ekzemple Rokonok (Parencoj), 1954; Budapeŝta printempo, 1955; Steloj de Eger, 1968; Mephisto, 1981
- 45 televiziaj filmoj (ankaŭ serioj) inter 1962-2000, ekzemple Franz Liszt, 1982
- diversaj teatraj roloj, ekzemple Gergely Csiky: A nagymama (La instruistino) - Márta; Mór Jókai: Az aranyember (La orohomo) - Timea; Henrik Ibsen: Peer Gynt - Anitra
- diversaj voĉoaktoradoj