György Bródy
György Bródy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 21-an de julio 1908 en Budapeŝto |
Morto | 5-an de aŭgusto 1967 (59-jaraĝa) en Johanesburgo |
Tombo | Johanesburgo |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | akvopilkisto |
György Bródy [djordj brOdi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bródy György estis hungara akvopilkisto (golulo), olimpiano, olimpika ĉampiono, komerca ataŝeo, negocisto.
György Bródy[1] naskiĝis la 21-an de julio 1908 en Budapeŝto, li mortis la 5-an de aŭgusto 1967 en Johannesburg.
Biografio
[redakti | redakti fonton]György Bródy naskiĝis en juda familio. Li maturiĝis en gimnazio en 1925 en sia naskiĝurbo, poste li studis en Svislando. Pro la kontraŭjudaj leĝoj dum la 2-a mondmilito li ne povis sportadi, eĉ en la lastaj 2 jaroj li estis trudlaboristo. Depost la milito li estis komerca ataŝeo eksterlande, sed en 1948 li ne venis hejmen, sed en Johannesburg li fondis uzinon pri fadenoj. Li ricevis 2 hungarajn premiojn (1936, 1947). Li mortis abrupte pro kormalsano.
Sporta kariero
[redakti | redakti fonton]Ekde sia aĝo 20 li estis membro de la hungara nacia teamo 74-foje kaj en 1928 li estis hungara ĉampiono. Li estis olimpiano en Somera Olimpiko 1932 kaj Somera Olimpiko 1936 kun po unu oraj medaloj.
Memorigiloj
[redakti | redakti fonton]- memortabulo en Budapeŝto (2008, vidu la bildon!)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio