Ferenc Somló (pli aĝa)
Aspekto
Ferenc Somló | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 10-an de septembro 1918 en Budapeŝto |
Morto | 7-an de junio 2009 (90-jaraĝa) |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Frat(in)o | Mária Somló |
Infanoj | István Somló (1946-2012), Ferenc Somló (pli juna), Gábor Somló |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Ferenc Somló [ŝomlO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Somló Ferenc estis hungara aktoro. Lia fratino estis Mária Somló, liaj filoj estis Ferenc Somló (pli juna), István Somló (1946-2012) kaj Gábor Somló.
Ferenc Somló[1][2] naskiĝis la 10-an de septembro 1918 en Budapeŝto, li mortis la 7-an de junio 2009 en Miskolc.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Ferenc Somló komencis sian aktoran karieron en 1936 province. Ekde 1949 li ricevis rolojn en Nacia Teatro (Pécs), inter 1960–1981 en Nacia Teatro (Miskolc). Li ricevis premiojn dufoje kaj li havis la titolon eterne membro de teatro en Miskolc. Lia edzino naskis 3 filojn en 1946, 1949 kaj 1953.
Liaj teatraj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- William Shakespeare: Romeo kaj Julieta - monaĥo
- Arthur Miller: Morto de vojaĝa komizo - Charley
- Tennessee Williams: A Streetcar Named Desire - Mitch
- Kálmán Mikszáth–István Örkény: Különös házasság - Miklós Horváth
- Imre Kálmán: Csárdáskirálynő - onklo Feri
- József Katona: Bánk bán - banuso Petúr
- Mór Jókai: Az arany ember - Mihály Tímár
Liaj kinaj filmaj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Kálvária (1960) - Ferenc Varga
- Kilenc hónap (1976)
Liaj televidaj filmaj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- A menekülő herceg (1973)
- A tökfilkó (1982)
- Mátyás király Debrecenben (1990)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio kun foto Arkivigite je 2021-12-31 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio
- roloj