Etel Judik
Etel Judik | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Judik Etelka Franciska |
Naskiĝo | 3-an de decembro 1885 en Hódmezővásárhely |
Morto | 17-an de oktobro 1918 (32-jaraĝa) en Budapeŝto |
Mortokialo | Hispana gripo |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto, 40-1-77 |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo (–1903) |
Familio | |
Edz(in)o | Frigyes Karinthy |
Infano | Gábor Karinthy (en) |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Etel Judik, laŭ hungarlingve kutima nomordo Judik Etel estis hungara aktoro. Ŝiaj originaj personaj nomoj estis Etelka, Franciska, ŝia karesnomo estis Bogi, ŝia dua edzo estis Frigyes Karinthy (tiam ŝiaj geedziĝaj nomoj estis laŭ hungarlingve kutima nomordo Karinthy Frigyesné aŭ Karinthyné Judik Etel).
Etel Judik[1] naskiĝis la 21-an de decembro 1885 en Budapeŝto, ŝi mortis la 17-an de oktobro 1918 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Etel Judik akiris aktoran diplomon en Tutlanda Reĝa Akademio pri Teatro en 1903. Ŝi komencis sian aktoran karieron en Scenejo Thália, pli poste en kabaredo kaj teatra trupo de Artúr Bárdos. Intertempe ŝi edziniĝis kaj naskis dufoje, tamen ŝ kontaktiĝis kun Frigyes Karinthy. Ili pasis duonjaron en Berlino. Post la divorco ili geedziĝis en 1913 kaj ŝi naskis filon en la sekva jaro. En 1917 ŝi estis membro de teatra trupo de Irén Feld, sed en la sekva jaro ŝi mortis pro la monda epidemio gripo.
Ŝiaj teatraj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Herman Heijermans: Remény - Johanna
- Henrik Ibsen: A vadkacsa - Gina
- Gerhart Hauptmann: Henschel fuvaros - Hanne