Ede Pallavicini
Ede Pallavicini | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 5-an de julio 1845 en Hungara reĝlando, Aŭstra imperio Sopron |
Morto | la 19-an de januaro 1914 en Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario Fiume |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Frat(in)o | János Pallavicini |
Infano | György Pallavicini |
Okupo | |
Okupo | ekonomikisto politikisto |
Margrafo Ede Pallavicini [palaviĉini], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Pallavicini Ede estis hungara ŝtatoficisto, bankisto, senatano, aristokrato. Lia plej konata filo estis György Pallavicini, lia frato estis János Pallavicini.
Ede Pallavicini[1][2] naskiĝis la 5-an de julio 1845 en Sopron (laŭ alia informo en Padovo), li mortis la 19-an de januaro 1914 en Fiume (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Rijeka en Kroatio).
Biografio
[redakti | redakti fonton]Ede Pallavicini studis en Sopron kaj Pozono. Ekde 1867 li estis subnotario en Sopron (reĝa departemento), inter 1869-1880 li laboris en la financa ministerio, poste li estis bankestro ĝis 1900. Ekde 1885 li estis membro de la hungara supera ĉambro. Li havis signifan rolon en la hungara ekonomia vivo. Li edziĝis en 1873, lia edzino naskis 4 geinfanojn 1877-1884. Li ricevis titolojn ĉambelano en 1878, sekreta konsilisto en 1897, krome reĝan premion en 1884.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- biografio hungare
- biografio hungare (legebla en la 1-a punkto)
- biografio hungare (legebla post klako al majusklo P, poste serĉu la nomon)
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ https://www.wikidata.org/wiki/Q1228494 wikidata
- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM66940 hungarlingva datenaro de muzeo