Saltu al enhavo

Eŭropa Movado Internacia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Eŭropa Movado)
Eŭropa Movado Internacia
emblemo
Nova simbolo de la Eŭropa Movado ekde 2012
interesogrupo Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 25-a de oktobro 1948
Lando(j) Germanio vd
Sidejo Bruselo, Belgio
Fondinto(j) Duncan Sandys vd
Ĝenerala(j)
Sekretario(j)
Petros Fassoulas (en) Traduki (2015–)
Diogo Pinto (en) Traduki (2009–2015)
Sjouke Jonker (en) Traduki (1984–nekonata valoro)
Józef Retinger (1948–1950) Redakti la valoron en Wikidata vd
Retejo Oficiala retejo
Jura formo registrita asocio de Germanio
vdr

Eŭropa Movado Internacia - angle European Movement International, prononco laŭ sistemo IFA [jˌʊ͡ɹɹəpˈi͡ən mˈuːvmənt ˌɪntɚnˈæʃənə͡l], france Mouvement européen international, germane Europäische Bewegung International - estas superpartia asocio por apogo de la Eŭropa ideo.

Malnova flago de la Eŭropa Movado, planita de Duncan Sandys

La Eŭropa Movado estis fondita en 1948 fare de la Eŭropa Kongreso de la Unio de Eŭropaj Federalistoj (UEF) en Hago (Den Haag) de Winston Churchill kaj Duncan Sandys. Krom partio, membras en ĝi ankaŭ la poreŭropaj organizaĵoj kaj asocioj.

La internacia organizaĵo estas malfermita por ĉiu politika, ekonomia, sociala kaj kultura movadoj de la civila socio. Celo estas unuiĝanta, federacia Eŭropo kun respekto pri la homaj rajtoj, paco kaj demokratiaj principoj de libereco, solidareco kaj civitana partopreno.

La Eŭropa Movado fondis la Eŭropan Kolegion en Bruĝo kaj la Eŭropan Centron de Kulturo en Ĝenevo.

Nuntempe, en la Eŭropa Movado membras 41 naciaj kunvenoj kaj 21 internaciaj organizaĵoj kiel asociitaj membroj (profesiaj asocioj, institutoj, fondaĵoj kaj partioj). La prezidanto estas Guy Verhofstadt (2024)

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]