Guy Verhofstadt
Guy VERHOFSTADT (naskiĝis la 11-an de aprilo 1953 en Dendermonde) estis iama flandra politikisto de la partio VLD, ĉefministro de du belgaj registaroj. Li estis ankaŭ kandidato por prezidanto de la Eŭropa Komisiono en la balotoj por la Eŭropa Parlamento de 2014. Ekde de decembro 2023 li estas prezidanto de la Eŭropa Movado Internacia en kiu li kampanjas por komuna Eŭropa Defenda Unio[1].
Kariero
[redakti | redakti fonton]En 1976 li elektiĝis kiel membro de la municipa konsilantaro kaj en 1979 li iĝis la nacia prezidanto de PVV Junularo. Jam en 1982 li estis la nacia prezidanto de PVV, kiam Willy De Clercq iĝis financministro.
En 1985 Verhofstadt unuafoje elektiĝis kiel parlamentano. La 28-an de novembro de tiu jaro li aliĝis al la registaro de Wilfried Martens 6 kiel ministro pri buĝeto kaj scienca esplorado. Tiu ĉi registaro jam falis la 19-an de oktobro 1987. Verhofstadt do preskaŭ du jarojn estis ministro. En tiu mallonga periodo li tamen stampis la politikon. Li kondukis severan, novliberalan direkton kun strikta buĝeto.
La 12-an de julio 1999 li iĝis ĉefministro de Belgio (en koalicio inter la naciaj liberaluloj, socialistoj kaj verduloj, kaj fone de pluraj politikaj kaj justicaj skandaloj en la lando tre penis draste trakonstrui la politikan sistemon. La 18-an de majo 2003 li por dua oficperiodo reelektiĝis ĉefministro de Belgio, nun tamen en koalicio kun la du belgaj socialistaj partioj (Partio Socialista (Belgio) (Parti socialiste) kaj sp.a / Socialistische Partij Anders). Dum la parlamentaj balotoj de la 10-a de junio 2007 en Belgio la registara koalicio signife perdis voĉojn, kaj Guy Vorhofstadt anoncis sian demision.
La 1-an de julio 2009, Verhofstadt estis elektita prezidanto de la grupo Alianco de Liberaluloj kaj Demokratoj por Eŭropo en la Eŭropa Parlamento. Tiukaze li ankaŭ estis membro de la Konferenco de Prezidantoj de la Eŭropa Parlamento ĝis julio 2019.
LI fondis la interparlamentan "Spinelli Federalist Group" en la Eŭropa Parlamento.
Liaj poreŭropaj paroladoj kiel grupestro de la frakcio ALDE en la Eŭropa Parlamento de 2009 ĝis 2019 konigis lin en la tuta Unio En la jaro 2011 Verhofstadt ekestis frakciestro de la Alianco de Liberaluloj kaj Demokratoj por Eŭropo (ALDE) en la Eŭropa Parlamento, kies posteulo estas Renew Europe (Renovigi Eŭropon), fondita por intensigi la puŝon al federaciiĝo de la Eŭropa Unio.
En la jaro 2014 li estis reelektita al la Eŭropa Parlamento, ankaŭ en tiuj balotoj li estis kandidato de Alianco de Liberaluloj kaj Demokratoj por Eŭropo por la posteno de prezidanto de Eŭropa Komisiono. Li denove iĝis frakciestro de la Alianco de Liberaluloj kaj Demokratoj por Eŭropo en la Eŭropa Parlamento.
En novembro 2016, Verhofstadt avertis la Eŭropan Parlamenton pri venanta "ringo de aŭtokratoj", citante la kreskantan influon de Rusio kaj Turkio kaj konsiderante la (tiutempe vaste ignorita) eblecon ke Donald Trump iĝus prezidento de Usono[2].
Estonteco de Eŭropo
[redakti | redakti fonton]Ekde 2019, Verhofstadt estas membro de la Laborgrupo por la Konferenco pri la Estonteco de Eŭropo. En 2021, la Eŭropa Parlamento nomumis lin kiel ĝia prezidanto por gvidi la Konferencon pri la Estonteco de Eŭropo[3], post kiam jam okazis en 2018 tra tuta Eŭropo ekspozicio kun titolo en Esperanto ("Domo de eŭropa historio en ekzilo") pri kiel Eŭropo malintegriĝos. Li opinias ke necesas renovigi Eŭropon en situacio kie Rusio fortas armilare, Usono teknologie kaj Ĉinio ekonomie[1]. Siatempe Tony Blair voĉdonis vetoon kontraŭ liaj tro lia pro-eŭropa ideologio, sed li precipe renkontis britan rifuzon pro sia opozicio al la milito en Irako.
Guy Verhofstadt aliĝis al la kontrola estraro de la internacia kontraŭkorupta organizaĵo Anti-Corruption Foundation.
Verkaro (elekto)
[redakti | redakti fonton]- (angla) Europe's Last Chance: Why the European States Must Form a More Perfect Union. Basic Books, New York 2016, ISBN 978-0-465-09685-5.
- (franca) Debout l'Europe!, kune kiun Daniel Cohn-Bendit, Bruselo, eld. André Versaille, 2012, 158 p. ISBN 978-2-87495-197-8
- (germana) Für Europa. Ein Manifest, kune kun Daniel Cohn-Bendit, trad.Philipp Blom. Hanser Verlag, München 2012, ISBN 978-3-446-24187-9.
- (franca) Le Mal européen, Paris, Plon, 2016, 252 p. (ISBN 978-2259249126)
- (franca) Les États-Unis d'Europe, Bruxelles, Luc Pire, kol. "Voix politiques", 2006, 66 p. ISBN 978-2874156090. En 2007, la libro de Verhofstadt United States of Europe gajnis la Eŭropan Libropremion.
- Europees Belang, kune kun Hilde Vautmans, 2024[4]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 (nl) Kris van Haver, 'Da Joenk' stopt met Europese politiek, maar niet met strijd voor Europa: 'We moeten ons samen verdedigen' ("Da Joenk" forlasas eŭropan politikon, sed ne la batalon por Eŭropo: "Ni devas defendi nin kune"), De Tijd, la 7-an de majo 2024.
- ↑ (de) Markus Becker (2016-11-25). "Das neue Selbstbewusstsein der EU: Ist der Dreifach-Schock von Brexit, Türkei-Putschversuch und Trump-Wahl heilsam für Europa? Die EU zeigt erste Anzeichen einer Rückbesinnung auf ihre Werte - und vertre offensiv. Kampf gegen Populismus, Der Spiegel (rete). Arkivita el la originalo, la 27-an de januaro 2022. Alirite la 7-an de majo 2024 .
- ↑ (en) Maïa de La Baume, Guy Verhofstadt gets Parliament’s top post for conference on EU’s future, Politico Europe, la 19-an de marto 2021, arkivita de la originalo per la Wayback maŝino, la 27-an de januaro 2022.
- ↑ (nl) Hilde Voutmans, Resultaten eurobarometer bekend, la 17-an de aprilo 2024.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- La persona retejo de Guy Verhofstadt Arkivigite je 2007-06-28 per la retarkivo Wayback Machine
- Domo de Europa historio en EkziloĈefministroj de BelgioDe Gerlache • Lebeau • De Muelenaere • Goblet d’Alviella • De Theux de Meylandt • Nothomb • Van de Weyer • Rogier • De Brouckère • De Decker • Frère-Orban • D’Anethan • Malou • Beernaert • De Burlet • De Smet de Naeyer • Vandenpeereboom • De Trooz • Schollaert • De Broqueville • Cooreman • Delacroix • Carton de Wiart • Theunis • Van de Vyvere • Poullet • Jaspar • Renkin • van Zeeland • Janson • Spaak • Pierlot • Van Acker • Huysmans • G. Eyskens • Duvieusart • Pholien • Van Houtte • Lefèvre • Harmel • Boeynants • Leburton • Tindemans • Martens • M. Eyskens • Dehaene • Verhofstadt • Leterme • Van Rompuy • Di Rupo • Michel • Wilmès • De Croo
Bibliotekoj |