Dukloroacetata acido
Dukloroacetata acido | |||
Kemia strukturo de la
Dukloroacetata acido | |||
3D Kemia strukturo de la
Dukloroacetata acido | |||
Alternativa(j) nomo(j) | |||
Hidrogena dukloroacetato | |||
Kemia formulo | |||
CAS-numero-kodo | 79-43-6 | ||
ChemSpider kodo | 10771217 | ||
PubChem-kodo | 6597 | ||
Fizikaj proprecoj | |||
Aspekto | Senkolora likvaĵo | ||
Molmaso | 128,94 g mol−1 | ||
Smiles | ClC(Cl)C(O)=O | ||
Denseco | 1.5634 (20 °C) g/cm3 | ||
Refrakta indico | 1,466 | ||
Fandopunkto | inter 9 kaj 11 °C (inter 48 kaj 52 ℉; inter 282 kaj 284 K) | ||
Bolpunkto | 194 °C (381 ℉; 467 K) | ||
Solvebleco | Akvo:solvebla | ||
Solvebla en | |||
Acideco (pKa) | 1,35 | ||
Merck Index |
| ||
Sekurecaj Indikoj | |||
Risko | R35 R50 | ||
Sekureco | (S1/2) S26 S45 S61 | ||
Pridanĝeraj indikoj | |||
Danĝero
| |||
GHS etikedigo de kemiaĵoj | |||
GHS Damaĝo-piktogramo | |||
GHS Signalvorto | Damaĝa substanco | ||
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H314, H400 | ||
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P273, P280, P301+330+331, P305+351+338, P308+310 | ||
Dukloroacetata acido, DKA, dukloroetanoata acido aŭ Cl2HC-COOH estas kemia kombinaĵo de kloro kaj acetata acido, kie du hidrogenatomoj de la metila grupo (-CH3) estis anstataŭataj de kloratomoj, senkolora aŭ iomete flava likvaĵo, solvebla en akvo, kiu povas malkomponiĝi sub varmigo. Ĝi estas neakordigebla kun fortaj bazoj, fortaj oksidigaj acidoj kaj fortaj reduktagentoj. Saloj kaj esteroj de la dukloroacetata acido nomatas dukloroacetatoj, kaj ili estas esploritaj kiel potencaj drogoj pro tio ke biologie ili inhibas la enzimon piruvata malhidrogenaza kinazo.[1][2]
Kvankam preparaj studoj elmontras ke DKA povas malakceligi kreskon da certaj kancertumoroj en pribestaj studoj kaj en laboratoriaj eksperimentoj, ekzistas nesufiĉa evidenteco por apogi la uzon de DKA en traktado kontraŭ kancero.
Sintezo
[redakti | redakti fonton]- DKA prepareblas per agado de klorgaso sur acetata acido:
- Per traktado de trikloroetileno en akva solvaĵo:[3]
Proprecoj
[redakti | redakti fonton]La kemio de la dukloroacetata acido estas tipa por la halogenaj organikaj acidoj. Ĝi estas membro de la familio de la kloroacetata acido. La dukloroacetata jono estiĝas kiam la acido miksiĝas kun akvo. Pura DKA estas tre koroda kaj treege detruiga por la histoj de la mukoza membrano kaj supera spirsistemo per inhalado.
DKA okazas nature en minimume unu maralgo, konata kiel Asparagopsis taxiformis. Ĝi uzatas en klorigo de la trinkakvo kaj produktiĝas per metabolo de pluraj klorenhavaj drogoj aŭ kemiaĵoj. DKA tipe prepariĝas per reduktigo de trikloroacetata acido; DKA same prepareblas ekde klorala hidrato[4] per reakcio kun kalcia karbonato kaj natria cianido en akva solvaĵo sekvata de acidigo per klorida acido.
YouTube
[redakti | redakti fonton]- Dichloroacetic Acid (DCA) for Cancer treatment
- DCA - dichloroacetic acid hope for cancer chemo alternative
- Doctors explain how to administer Dichloroacetic Acid Cancer Cure
- Cancer Treatment with DCA (Dichloroacetic Acid)
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Sigma Aldrich
- The DCA Site
- The Health Wyze Report
- Toxipedia Arkivigite je 2015-11-21 per la retarkivo Wayback Machine
- Santa Cruz Biotechnology[rompita ligilo]
- Chemical Book
- Chemicalland21
Halogenidaj derivaĵoj de acetata acido
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Piruvata malhidrogenaza kinazo Arkivigite je 2015-11-21 per la retarkivo Wayback Machine estas kinaza enzimo kiu agas por senaktivigi la enzimon piruvatan malhidrogenazon per fosforilatigo uzante ATP-on.
- ↑ Kinaza enzimo[rompita ligilo] estas substancoj kiuj transdonas fosfatajn grupojn ekde altenergia, fosfatodonaj molekuloj al specifaj substratoj.
- ↑ Assessing the Human Health Risks of Trichloroethylene: Key Scientific Issues, Committee on Human Health Risks of Trichloroethylene,Board on Environmental
- ↑ Hidrato de kloralo estas senkolora kemia kombinaĵo kun sedativaj proprecoj uzata kiel hipnoza farmacia drogo.