Bromoacetata acido
Bromoacetata acido | ||||
Kemia strukturo de la Bromoacetata acido | ||||
3D Kemia strukturo de la Bromoacetata acido | ||||
Kemia formulo | ||||
CAS-numero-kodo | 79-08-3 | |||
ChemSpider kodo | 10301338 | |||
PubChem-kodo | 6227 | |||
Fizikaj proprecoj | ||||
Aspekto | Blanka aŭ flava kristala solido | |||
Molmaso | 138.95 g mol−1 | |||
Denseco | 1,934 g/cm3 | |||
Refrakta indico | 1,4804 | |||
Fandopunkto | inter 49 kaj 51 °C | |||
Bolpunkto | inter 206 kaj 208 °C | |||
Solvebleco | Akvo:960 g/l (20 °C) | |||
Solvebla en | polaraj organikaj solvantoj | |||
Acideco (pKa) | 2,86 | |||
Merck Index |
| |||
Ekflama temperaturo | 110 °C (230 ℉; 383 K) °C | |||
Sekurecaj Indikoj | ||||
Risko | R23/24/25 R36 | |||
Sekureco | S36/37/39 S45 | |||
Pridanĝeraj indikoj | ||||
Danĝero
| ||||
GHS etikedigo de kemiaĵoj | ||||
GHS Damaĝo-piktogramo | ||||
GHS Signalvorto | Damaĝa substanco | |||
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H301+311+331, H314, H317, H400 | |||
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P273, P280, P284, P303+361+353, P305+351+338 | |||
Bromoacetata acido, acido de bromoacetato aŭ BrH2C-COOH estas kemia organika kombinaĵo, derivaĵo el acetata acido kie unu hidrogenatomo estas anstataŭata de bromo-atomo, senkolora likvaĵo uzata kiel peraĵo en kemiaj sintezoj kaj relative forta alkiligagento. Bromoacetata acidoj kaj ĝiaj esteroj estas vaste uzataj por la manufakturo de aliaj kombinaĵoj kaj farmaciaĵoj.
Sintezo
[redakti | redakti fonton]- Bromoacetata acido estas sintezebla per bromigo de la acetata acido:
- Aŭ per reakcio de kloroacetata acido kaj kalia bromido, pere de nukleofila substituado[1], ankaŭ konata kiel procezo de Hell[2]-Volhard[3]-Zelinsky[4]:
Proprecoj
[redakti | redakti fonton]La unubromoacetata acido prezentiĝas kiel senkoloraj kristaloj kun akra odoro, kiu fandiĝas je 50 °C kaj facile dissolviĝas en akvo, etanolo, duetila etero kaj aliaj organikaj solvaĵoj. Ĝia akva solvaĵo estas forte acida, pli acida ol acetata acido (pKa 2,69 kontraŭ 4,76 de ĉi-lasta), pro tio ke la bromoacetata anjono estas stabiligita de la bromoatomo, kiu estas elektronegativa kaj do ĝi permesas delokigon de la negativa ŝarĝo de la molekulo.
Uzoj
[redakti | redakti fonton]Bromoacetata acido uzatas kiel deirpunkto por sennombraj sintezoj, ekzemple de pesticidoj kaj medikamentoj. Ĝi uzatas senpere kiel konservanto de manĝaĵoj, tamen nuntempe ĉi-utiligo estas malpermesata en pluraj landoj.
Unubromoacetata acido estas forte alkiligagento kaj havas inhibo-efekton sur enzimoj posedantaj la grupon tiolon (-SH), alkoholon (-OH) aŭ aminon (-NH2) sur ĝia aktiva centro. Aliflanke, ĝi jam estis uzita por dolĉigi la francan vinon. En 1980, skandalo ekiĝis en Germanio kiam oni malkovris ĝian uzon kiel biero-konservanton.
La volatilaj esteroj de unubromoacetata acido uzatas kiel larmigan gason; ili estas iritaj por la okuloj kaj spirsistemo kaj povas esti danĝeraj. En pli altaj koncentriĝoj ili estas korodaj kaj povas kaŭzi vivodaŭran damaĝoj al okuloj.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Sigma Aldrich
- Santa Cruz Biotechnology Arkivigite je 2015-11-24 per la retarkivo Wayback Machine
- Chemical Book
- Chemicalland21
- Cameo Chemicals
- Organic Syntheses
- PrepChem
Halogenidaj derivaĵoj de acetata acido
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Nukleofila substituado estas kemia reakcio kie, iu nukleofilo, riĉa je elektronoj, estas anstataŭata per elektrofila grupo, malriĉa je elektronoj.
- ↑ Carl Magnus von Hell (1849-1926) estis germana kemiisto kaj profesoro en la Teknika Universitato de Stuttgart.
- ↑ [Jacob Volhard (1834–1910) estis germana kemiisto kiu prilaboris plurajn kemiajn sintezojn.
- ↑ Nikolay Zelinsky (1861-1953) estis rusa kemiisto kaj membro de la Rusa Akademio de Sciencoj.