Saltu al enhavo

Attila (birdo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Atiloj
Grizkapuĉa atilo (Attila rufus)
Grizkapuĉa atilo (Attila rufus)
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Tiranedoj Tyrannidae
Genro: Atiloj Attila
Lesson, RP, 1831
Specioj

vidu tekston

Sinonimoj

Dasycephala

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Atiloj (Attila) estas genro de tropikaj paseroformaj birdoj el familio de Tiranedoj. Distingaj trajtoj de specioj el tiu ĉi genro estas relative grandaj kapoj kaj longaj, kurvecaj bekoj. Pro ilia agresema kaj predema konduto la genro ricevis kaj sian sciencan nomon, kaj la kutiman nomon omaĝe al antikva militestro Atilo la Huno, fama pro sia krueleco.

Taksonomio

[redakti | redakti fonton]

La genron Attila enkondukis franca naturaliso René Lesson en jaro 1831. Tiam la genro enhavis solan specion, la helpugan atilon, kaj responde ĝi estas deklarita ĝia tipa specio.[1][2] La genro estas nomita omaĝe al Atilo la Huno, kies trupoj invadis Romon kaj Orleanon en la 5-a jarcento.[3][4]

Ekde tiam la genro kreskis, kaj, laŭ la nuna sistematiko, enhavas 7 speciojn:[5]

Bildo Scienca nomo Kutima nomo Distribuo
Attila phoenicurus Rufvosta atilo suda Paragvajo kaj Brazilo, ekstrem-nordeosta Argentino, Bolivio kaj suda Venezuelo
Attila cinnamomeus Cinama atilo Brazilo, Kolombio, Venezuelo, Gujano, Surinamo kaj Franca Gviano, Amazoniaj partoj de Ekvadoro, Peruo, kaj Bolivio
Attila torridus Oĥreca atilo Kolombio, Ekvadoro, kaj Peruo
Attila citriniventris Citronventra atilo Brazilo, Kolombio, Ekvadoro, Peruo, kaj Venezuelo
Attila bolivianus Blankokula atilo Bolivio, Brazilo, Kolombio, Peruo, kaj eble Ekvadoro
Attila rufus Grizkapuĉa atilo Brazilo
Attila spadiceus Helpuga atilo de norduesta Meksiko ĝis uesta Ekvadoro, Bolivio kaj sudeosta Brazilo, kaj insulo Trinidado

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Lesson, René. (1831) Traité d'Ornithologie, ou Tableau Méthodique 1 (france). Paris: F.G. Levrault. Published in 8 livraisons between 1830 and 1831. For the publication date see: Dickinson, E.C.. (2011) Priority! The Dating of Scientific Names in Ornithology: a Directory to the literature and its reviewers. Northampton, UK: Aves Press. ISBN 978-0-9568611-1-5.
  2. (1979) Check-List of Birds of the World 8. Museum of Comparative Zoology.
  3. Jobling, James A.. (2010) The Helm Dictionary of Scientific Bird Names. London: Christopher Helm. ISBN 978-1-4081-2501-4.
  4. Susan Myers. (25 October 2022) The Bird Name Book : A History of English Bird Names. Princeton University Press. ISBN 978-0-691-23685-8.
  5. Tyrant flycatchers. IOC World Bird List Version 13.1. International Ornithologists' Union (January 2023). Alirita 21 March 2023 .

Literaturo

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]